dijous, 28 de setembre de 2006

Geedziĝo produktas divorcon

Mi estas 46 jara, mi neniam edziĝis kaj mi havas filon. Mi neniam bone komprenis kial homoj geedziĝas. Se geamantoj estas feliĉaj kaj fidas unu la alian, kial ili bezonas kontrakton?
Kiam mi estis feliĉa kun mia amatino ni organizis feston kun niaj geamikoj, neforgeseblan feston.
Ŝtato donas monavantaĝon al geedziĝintoj kaj sekurecon al iliaj idoj, tio estas iu formo de diskriminacio. Kial ŝtato ne protektas idojn sendepende de la statuso de la gepatroj?
Geedzaj religiaj ceremonioj plej ofte estas montro de hipokriteco. La gekontraktantoj agas pli pro monaj motivoj ol pro spiritualaj konvinkoj.
Mi ĉiam klopodas forfuĝi el geedziĝaj invitoj, ĉefe el tiuj en kiuj oni pompe kaj troe elspezas dum en Afriko multaj homoj mortas el malsato aŭ infekta akvo.
Mi ŝatas ritualojn sed ne tiuj truditaj de restoracioj, meblovendejoj, fabrikantoj de nuptaĵoj, fifotografistoj kaj aliaj nuptovulturoj. Kaj mi malŝatas geedziĝojn ankaŭ pro ĝia ofta kiĉaspekto kaj enuiga kliŝripetado.
Iam oni demandis al mi , eble sarkasme, ĉu mi pli ŝatas enterigajn ceremoniojn. Do, jes, sendube. Enterigaj ceremonioj estas multe malpli banalaj. Homoj estas devigataj pensi pri la vivo kaj ĝia senco. Mi ŝatas la silentajn momentojn en kiuj ĉiuj alprenas solenan respektosintenon kaj kelkaj eĉ provas elkore valorigi la forpasintan familianon aŭ amikon. Morto humanigas nin, geedziĝo katenas nin al burokrataĵoj kaj monspekulado.
Fakte la historia origino de geedziĝo fontas el kontrakto inter familioj. Nur en la modernaj tempoj oni permesis ke enamiĝo estu sufiĉa ekskuzo por geedziĝi kaj ankoraŭ nun, en kelkaj regionoj de la mondo, eksplicite oni geedziĝas aŭ geedzigas pro monaj interesoj.
Intertempe, divorcoj jam estas ĉe ni preskaŭ samnombraj ol geedziĝoj. Geedziĝo estas mito kaj nenion garantias. Amu kaj forgesu pri kontraktoj.

dimecres, 27 de setembre de 2006

Llibreria Clàssic

Por tiuj kiuj daŭre scivolas pri la aŭtoro de ĉi blogaro, nepre mi devas rakonti pri Llibreria Clàssic, en kiu estas enkadrita BEK. Clàssic estas brokanta librovendejo funkcianta suverene dis de antaŭ 7 jaroj. Kial librovendejo? iu demandos.
Libroj estas skatoloj enhavantaj etajn universojn, personajn kosmojn kaj hom(ar)an historion. Libroj enhavas pasinton, nunon kaj estonton, nur oni devas trovi la ĝustan, trafi la celatan.
Mi fariĝis librovendisto pro diversaj kialoj: mi ŝatis la rolon de trezorzorganto, arkivisto de diversvaloraj mesaĝoj, transdonanto de revoj.
Librovendisto estas paca homo, ankaŭ pacienca. Li kontribuas al tenado de kulturo kaj gardo de l'memoro. Kelkaj libroj senmortigas homojn kaj se ne, ili vivigas kaj eĉ vigligas. Ĉio troveblas en libroj, historioj ekzistantaj kaj ne, simplaj poemoj kaj nedeĉifreblaj teorioj, bildoj kaj literoj, pejzaĝoj kaj ŝtormaj pensagadoj, koloroj kaj travideblo.
Brokantaj libroj krome, ricevas pluroblan valoron. Ili perdis la fabrikajn gumodorojn kaj ricevis plurmanajn spurojn. Brokantaj libroj travojaĝis homojn kaj fariĝis vere sociaj libroj. Prokrastante sian morton ili prokrastigas la morton de arboj.
Mi ŝatas esti librovendisto, asketo en urbo, okulvitrulo, kaŝvidanto de sekretoj ne sekretaj. Por mi, librovendejo estas kaverno de Alí Babá, diru la pasvorton: bonan tagon! kaj vi ekvidos centojn da juveloj. Kiom da mondoj en mia malgranda mondo! Konstruu vian mondaron. Aĉetu librojn ie ajn kaj ilia magio ŝanĝos vian vivon. Kaj iam en via vivo vizitu min.

dijous, 21 de setembre de 2006

Havi hejmon, nova lukso

Legite en la hieraŭa ĵurnalo: unu kvadrata metro da loĝejo en Barcelono povas kosti 6.522 eŭrojn.
Do, aĉeti 100 m2-an loĝejon postulas elspezon 652.200 eŭran. Rimarkinda parto de la junularo ricevas monatan salajron ĉirkaŭ mil-eŭran. Jen la matematika divenaĵo: kiom da tempo pasos ĝis kiam junulo A(veraĝa) povos finaĉeti loĝejon X ?
Bonŝance la hispana ministrino Trujillo trovis la mirindan solvon: la registaro mendos la konstruadon de loĝejoj 30 m2-aj, por ke gejunuloj povu sendependiĝi de familio. Sed kio okazas se junulo hazarde aŭ fripone decidas enamiĝi kaj kunvivi kun amant(in)o? ĉu ili okupu la loĝejon laŭvice, unu dum tage kaj alia dumnokte? aŭ ĉu ili disdividu la spacon, 15 metrojn unu kaj 15 metrojn la alia?
Intertempe polico zorge kaj akurate forpelas domokupistojn kiuj batalas kontraŭ spekulado.

Hispana Konstitucio tekstas: Todos los españoles tienen derecho a disfrutar de una vivienda digna y adecuada. Los poderes públicos promoverán las condiciones necesarias y establecerán las normas pertinentes para hacer efectivo este derecho, regulando la utilización del suelo de acuerdo con el interés general para impedir la especulación. La comunidad participará en las plusvalías que genere la acción urbanística de los entes públicos.
“Ĉiuj hispanoj rajtas posedi dignan kaj adekvatan loĝejon. La publikaj potencoj kreos la necesajn kondiĉojn kaj enkondukos la ĝustajn normojn por efektivigi tiun rajton, regulante la uzon de la tero akorde kun la ĝeneralaj bezonoj kaj celante malebligi spekuladon. La komunumo partoprenos la plusvaloron kiu rezultos el la urba agado far la publikaj institucioj.(Art. 47 Hispana Konstitucio)”
Spekulado aliflanke minimumigis la luofertojn, kiuj cetere ankaŭ povas esti vere altprezaj. Ekzemple: mi estas librovendisto kaj monata lupago de la vendejo altas je 485 eŭrojn kaj la lupago de mia loĝejo atingas 625 eŭrojn( entute 1.110, poste aldonu la akcesorajn elspezojn). Nur disdivido de la loĝejo kun aliaj homoj permesas al mi pluvivi sub tegmento.
Pro tio ĉio, la junularo (kaj aliaj ularoj) en Hispanio pli kaj pli sin mobilizas kontraŭ la skandala senlima spekulado.
Tion kion registaroj ne faras, ni faru.

dimarts, 19 de setembre de 2006

Sklaveco ne finiĝis


Dum jarcentoj homoj el diversaj etnoj kaj regionoj estis kaptitaj, malliberigitaj, senigitaj el iliaj rajtoj kaj venditaj por esti uzataj de siaj "mastroj" laŭplaĉe. Alvenis momento en kiu tio ne plu estis akceptebla de la civilizitaj modernaj socioj kaj oni abolis la sklavecreĝimon. Tiam multege da homoj, tiutempe ĉefe nigruloj, ĝojkriis rehavante siajn homajn rajtojn. Sed sklaveco nur parte estis abolita, nur la parto kiu rilatas al nia specio, ĉar oni iam decidis ke nigrulo ne estas besto kaj ĝi havas eĉ animon. Supervivis la cetera sklaveco, tiu kiu neglektas la rajtojn de aliaj suferantoj, tiuj kiuj havis la malbonŝancon ne naskiĝi en la homa specio. Daŭre ni neas kiun ajn rajton al simioj, ĉevaloj, ronĝuloj, bovoj,birdoj...ja homo konsideras sin supera, kvankam krom tio ke li havas pli pezan kapon, li estas la plej malkapabla besto en la naturo. Ho ja, ni estas inteligentaj! pro tio ni decidas ke la sentoj, inteligento kaj beleco de la aliaj estas simple ignorindaj aferoj. Daŭre subkonscie ni opinias ke nur ni havas animon. Bestoj estas nur aĵoj moviĝantaj. Ja tute ne gravas ke ili amas, ploras, timas, manĝas, trinkas,ĝojas, kuraĝas, malkuraĝas, interkomunikas, kreas eĉ artaĵojn,...ili estas nur bestoj. Ni povas eksperimenti per ili, ni povas ilin ekspluati, malliberigi, mutili kaj mortigi sen iu ajn konsciencriproĉo. Ni povas aĉeti kaj vendi ilin ĉar iliaj nomoj ne estas Paŭlo, Eva, Maria, Petro...ili estas nur bestoj. Nur pro hazardo ili havas okulojn, nazon, buŝon, orelojn,...sed bestaj sensorganoj ne gravas, nur gravas homaj. Sklaveco ne finiĝis kaj mi hontas, kaj mi afliktiĝas.

divendres, 15 de setembre de 2006

Renaskiĝo, jes aŭ ne

Foje, kiam mi rivelas ke mi estas budhisto, kelkaj homoj tuj demandas: do, vi kredas je reenkarniĝo, ĉu ne?
Mi devas respondi jes kaj ne, ĉar la vorto reenkarniĝo povas esti interpretata diversmaniere, dependante de la kunteksto kaj la konoj de la demandanto. Ja budhismo konsideras ian formon de reenkarniĝo kiel fakto. Tiel, la plej famaj budhomajstroj povas doni instrukciojn al siaj helpantoj por retrovi lin post lia morto. Sed la afero ne ĉiam estas tiel simpla. Tiuj kiuj povis spekti la filmon La eta budho verŝajne surpriziĝis malkovrante ke lamao povas reenkarniĝi en tri homojn!
Multon ni ne konas el la plej subtilaj aspektoj de ni mem. Nia korpo kaj menso ne estas nur tio kion ni povas vidi kaj mezuri per niaj sensorganoj kaj mezurinstrumentoj. Energio, homa ĉikaze, povas iel pretervivi la strikte biologian korpon, adoptante formon en pli subtila medio. Supozeble multaj aferoj perdiĝas en la proceso sed sufiĉas maldikega energifadeneto por justigi la debaton pri reenkarniĝo. Por kompreni iom pli, konvenus konscii pri la neekzisto de morto absoluta. La nenio ne ekzistas, pri tio konsentas religio kaj scienco, memoru la diraĵojn de A. Einstein pri materio kaj energio. Tiel do, morto nur povas esti transformiĝo. Sed ankaŭ la proceso bebo-infano-junulo-adolto-maljunulo estas tiuflanke meditiga transformiĝo. Relegu la paŝojn kiel morto-naskiĝo-morto-naskiĝo-....kaj ni komencos malfermi pordojn al kompreno de la alia pli grava renaskiĝo. Ĉiu naskiĝanta homo konsistas el ekzakte la samaj kosmaj elementoj, nur varias la ordigo, je preskaŭ ne imageble nanoskopa skalo. Ĉu lamaoj kapablas iel mastrumi tiun ordigon? Kelkaj sciencfakoj esploras tiun eblecon. Tamen mi jam kuraĝas certigi al vi ke homoj ne povas tute ripetiĝi, eĉ per klonteknologio. Ĉu vi povas esti la sama homo hodiaŭ kaj morgaŭ? Nur en scienfikcia rakonto tio eblas. Kaj jen la filozofia paradoksa demando: se la homo kiu mi estis hieraŭ, jam mortis...al kiu diable interesas ĉu reenkarniĝo ekzistas aŭ ne?

dijous, 14 de setembre de 2006

klaŭna mondo

Jen nia mondo. La mondo estas plena de klaŭnoj diverspecaj, kelkaj bonaj kiel Ĉarlie Ĉaplin, Harpo Marx, Ĉarlie Rivel, Rowan Atkinson, Monthy PitonGary Grant...kelkaj malbonaj, tiuj kiuj kredas ke la resto de la homaro estas mense handikapita (la nomojn vi mem skribu laŭplaĉe).
Post Esperanto unu el miaj hobioj estas la humuro kaj neeviteble iam mi falis en la reton de la klaŭnuloj. Mi faris tri enkondukajn kursojn, por mi mirindaj. Mi malkovris ke klaŭno estas multe pli ol profesio, ĝi celas liberigi vin de balastaj adoltaĵoj de premaj tabuoj, de misutilaj lernitaĵoj. Claŭde Piron, nia kara psikiatro, iam nomis sin "plifeliĉigisto" (mi pardonpetas se mi ne ĝustas). Klaŭnoj estas "feliĉidruidoj", ili konstante ellaboras eliksirojn por krei feliĉajn homojn, almenaŭ por tempeto.
Bonaj klaŭnoj estas magiistoj kiuj sukcesas vidigi la infanojn kiuj loĝas interne de ĉiu homo. Klaŭnoj liberigas nin per ridoj kaj ridigoj. Klaŭno foje aspektas freneza, ĉefe kiam li/ŝi sukcesas esti natura. Kaj klaŭno plej amuzas kiam li/ŝi mem amuziĝas. Sed ne pensu ke klaŭno bezonas ruĝan nazon, tute ne, lia tuta korpo kaj menso estas granda ruĝa nazo. Klaŭno estas pli proksima al vivstilo ol profesio. Facilas trovi en ĝi filozofion, psikologion kaj mistikismon tre utilan al kiu ajn homo. Mi varme rekomendas al vi provi almenaŭ unu fojon en via vivo. Certe vi ne pentos, krom se vi timas esti pli feliĉa. Abundan informadon en la hispana kaj iomete en la angla vi trovos en la jena retejo: www.clownplanet.com . Mi kun granda plezuro iniciatos amikecon kun geesperantistoj kiuj deziros provi la ĝojeliksiron (aŭ eble vi jam provis? tute same ;).

dimarts, 12 de setembre de 2006

Forpasis William

Forpasis William Auld. Por multaj esperantistoj William estis en plej alta pinto de la esperanta literaturo. Estante modelo sekvinda kaj atentinda de pluraj postaj verkistoj li eĉ estis proponita kiel kandidato por la nobelpremio en 1999. Iom resume mi transkribas ĉi tie parton de la verkaro de ĉi altestimata homo.
Estu mia hodiaŭa blogo omaĝo al unu el la plej elstaraj majstroj kies fekunda talento donis al esperanto altan rangon.

AULD, William. 1924. Skoto; vicestro de liceo. Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55), de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63), de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (1973 ĝis hodiaŭ), de "Fonto" (1980 ĝis hodiaŭ). Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983).

Verkoj:Poemaroj:
Spiro de l' pasio (1952)La infana raso (1956) Unufingraj melodioj (1960)Humoroj (1969)Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976)El unu verda vivo (1978)En barko senpilota (1987)Unu el ni (1992)Antologioj:
Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)Esperanta antologio (1958/1984)25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)Skota antologio (kunredaktoro, 1978)Sub signo de socia muzo (1987)Nova Esperanta Krestomatio (1991)Plena poemaro: Miĥalski (red. 1994)Tempo fuĝas (1996)

Tradukaĵoj
el la angla:
La balenodento, de Jack London (1952)Epifanio, de Shakespeare (1977)La urbo de terura nokto, de James Thomson (1977)Don Johano, Kanto 1, de Byron (1979)La robaioj de Omar Kajam, de Edward Fitzgerald (1980)La sonetoj, de Shakespeare (1981)Fenikso tro ofta, de Christopher Fry (1984)Montara vilaĝo, de Chun-chan Je (1984)La graveco de la Fideliĝo, de Oscar Wilde (1987)La komedio de eraroj, de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987)Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)Gazaloj de Hafez (1988)Spartako, de Leslie Mitchell (1993)La stratoj de Aŝkelono, de Harry Harrison (1994)Teri-strato, de Douglas Dunn (1995)La kunularo de l' ringo, de J.R.R. Tolkien (1995)La du turegoj, de J.R.R. Tolkien (1995)La reveno de la reĝo, de J. R. R. Tolkien (1997)La ĉashundo de baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998)La Hobito, au tien kaj reen, de J. R. R. Tolkien (kun Chris Gledhill, 2000)

el la skota:
Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

el la sveda:
Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

Kantaroj:
Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973)Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973)Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976)

Lernolibroj:
Esperanto: A New Approach (1965)Paŝoj al plena posedo (1968)A first course in Esperanto (1972)Traduku! (1993)

Bibliografio:
Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996, kun E. Grimley Evans)Esearoj: Facetoj de Esperanto (1976)Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)Vereco, distro, stilo (1981)Kulturo kaj internacia lingvo (1986)La fenomeno Esperanto (1988)La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)

divendres, 8 de setembre de 2006

Proksimiĝas la 11a

Katalunio estas unu el la probable malmultaj popoloj kiu instituciigis historian malvenkon kiel la ĉefan nacian tagon. La 11an de septembro de 1714 katalunio perdis definitive sian rajton al suvereneco. Sed ĉiuj popoloj ŝatas havi sian mitologion kaj en 1714 katalunoj rezistis ĝis la elĉerpiĝo de fortoj kaj esperoj. Ĉiujare oni celebras tiun tagon – la Diada de Catalunya – per surstrataj manifestacioj, publikaj prelegoj, politikaj deklaroj, socimovadaj budaroj kaj instituciaj omaĝoj. Memkompreneble la politikaj enhavoj estis evititaj dum la hispanaj diktaturaj epokoj. Plej memorinda estis la 11a de septembro de 1977, kiam ĉ. 1 miliono da homoj kolektiĝis en la centro de Barcelono je la klamo llibertat, amnistia i estatut d’aŭtonomia! (libereco, amnesto kaj aŭtonomecstatuto).
Nuntempe Katalunio ĝuas relative grandan decidpovon pere de propra registaro La Generalitat kaj koncerna Statuto, antaŭnelonge renovigita. Tio kontentigas parton de la civitanaro sed aspektas nesufiĉa al alia parto. Ĉiuokaze la Diada de Catalunya daŭre konservas sian depostuleman karakteron, preter naive folklorecaj nacitagoj. Kaj pri tio mi ĝojas.
11 de septembro. Eta historio.
La Sukcedo-Milito (1702-1714) frontigis Katalunion kaj la landojn de la Aragona Krono kontraŭ Kastilio, kadre de eŭropa internacia konflikto. Unu el la ĉefaj sekvoj de la malvenko estis la abolo de la leĝaroj de la Kataluna Princlando, la laŭord(on)a dissolvado de la landaj institucioj. Resume: la fino de la kataluna suvereneco .

dijous, 7 de setembre de 2006

Recenzo

Kun (sen:) permeso de Reinaldo Marcelo, mi transkribas en mian blogon parton de lia recenzo pri libro kiun mi kredas tre konvena por nia esperantistaro:

Kronikoj de niaj frustriĝoj „Popolo, kiu ne kuraĝas ridi pri si mem, ne estas matura.” (Raymond Schwartz) Memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio. Stultaj estas do socioj aŭ homgrupoj, kiuj prenas sin mem tro serioze kaj, blindigitaj de siaj veroj, ne povas vidi sin en la spegulo de lakonscio. Ni, heroaj kaj samtempe klaŭnecaj donkiĥotoj de Esperantujo, estus povraj estaĵoj, se ni, de tempo al tempo, ne igus nin objekto de nia propra rido. Aliflanke, obstina malkapablo ridi pri si mem kreas paradokson: ĝi vekas ridemon. Nu, kial ni tiel ofte priridas la Civiton, eĉ se tiu ridado estas kamuflita per la eleganto de niaj retorikaĵoj? Ĉi tie temas tamen pri alispeca mokado, grava atingo, pri kiu ni povas pli fiere fanfaroni ol pri la multnombraj sablokasteloj, kiujn ni, esperantistoj, ŝatas konstrui. Samideanoj, kolekto de „satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj esperantistoj”, kompilitaj de Aleksander Korĵenkov, Sten Johansson kaj Valentin Melnikov, kondukas nin al ridado, ridetoj, fojfoje melankoliaj ridoj, ĉar finfine ĝi memorigas nin pri nia homeco. Ridante de teksto al teksto (datitaj de 1914 ĝis 2005), la leganto pasos tra diverskolora galerio de verkistoj, el kiuj estas okazaj kaj „plentempaj” humuristoj: Vasilij Devjatnin, Julio Baghy, Trevor Steele, E. Wende, Raymond Schwartz, Liven Dek. Jen nur kelkaj el 21 aŭtoroj, kiuj konsistigas la kolekton. Ili plejparte karikature bildigas la fuŝaĵojn de esperantistoj kaj/aŭ de ilia verda mondeto. Escepto estas Gonçalo Neves, kiu iras iom kontraŭdirekte en Fakistoj: en scienca kongreso, la partoprenantaj sciencistoj – pentritaj de la aŭtoro kiel homoj, kiuj pli kaj pli multe specialistiĝas pri pli kaj pli malmulto – estas bise kaj fajfe aklamitaj, kvazaŭ film-steluloj. Tiu situacio pluas ĝis alpaŝas la podion, la lasta ĉe la lastaj, iu „etkreska barbulo okulvitra” por prezenti al la publiko dekses-regulan helplingvon. La sekvo estas antaŭvidebla, eĉ se mankas al la leganto iom da imagpovo: la publiko lin forpuŝas per „eksploda malaplaŭdo”, ĉar al ĝi plaĉas nur „amplekse kompleksaj” eltrovaĵoj. Simplas la ideo, sed la rakonto estas teksita tiel (kun evidentaj markoj de la poeta talento), ke la leganto ne sukcesos deteni sin de ridado..>

Reinaldo Marcelo FERREIRA

> 21 aŭtoroj: Samideanoj: satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri> esperantistoj. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2006. 80 paĝoj, glue bindita..

dimecres, 6 de setembre de 2006

La kontaktejo

Jam sufiĉe multaj esperantistoj konas pri la ekzisto de Barcelona Esperanto-Kontaktejo sed mi volas profiti blogon por ĝisdatigi la informojn pri ĝi.
BEK estas unu el la nunaj malmultaj esperanto-referencoj en Barcelono, kune kun la departemento de Esperanto de la Klubo de Amikoj de Unesko kaj la muzikdrinkejo Badlands.
BEK plenumas diversajn funkciojn: estante ordinara brokanta librovendejo en ĝi eblas informi al ĝenerala publiko pri la ekzisto kaj atingoj de la esperanta movado kaj komunumo, krom tio, dank' al la fakto disponi pri diversaj ĉambroj, eblas gastigi vojaĝantojn preskaŭ dum la tuta jaro, kvankam vizitoj emas pliabundi en somera epoko. Tria grava funkcio de BEK estas instruado. En diversaj epokoj okazis ĉeestaj kursoj kaj helpis en interretaj.
Ĉijare nia plano estas la kreado de lernoĉambro proponota al memlernantoj de la lingvo. Per unu sola pago en la komenco, la lernantoj povos uzi e-bibliotekon, aŭskulti e-muzikon, uzi interreton, ricevi akuratajn informojn kaj peti helpon kaj superviziion dum la lernado. Aliaj proponoj estas la uzo de ĉambro por renkontiĝoj kaj kunvenoj kaj la partopreno aŭ kunlaboro en e-projektoj kongruaj kun la filozofio de BEK. Sporade la kontaktejo povas eldoni reklaman kaj informan materialon.
La nuna horaro por la publiko estas 10 h. - 14 h. kaj 17 h. - 20 h. Krom tio eblas interkonsenti telefone kaj rete.
Ĉiu ajn esperantisto estos bonvena en Barcelona Kontaktejo. Via vizito riĉigos ĝin kaj la esperantan mondprojekton, guton post guto...;)

dimarts, 5 de setembre de 2006

La bekbotelo

Eble kelkaj sindemandas kio estas bekbotelo? tiu estas la nomo kiun mi kreis por difini tipe katalunan botelon uzata por trinkado de vino. Kiel vi povas vidi per la foto, ĝi posedas specialan konturon, la plej alta parto estas kolo tra kiu oni enverŝas la vinon kaj samtempe uzata por teni per la mano dum trinkado. La flanka konuso estas la elverŝilo kiu mallarĝigas la fluon de la vino, tio estas oportuna ĉar uzanto povas malproksimigi la botelon de la buŝo dum trinkado levante ĝin. Mallertuloj kutime vinumas mentonon kaj nazon dum tiu provo, kio oportunas por krei ridan kaj gajan etoson en piknikoj, lunĉoj kaj aliaj manĝaranĝoj.
La bekbotelo en la foto estas verkaĵo de Joan Brossa, unu el la plej famaj katalunaj artistoj, moviĝanta inter poezio, abstrakto, tradicio kaj eventuale humuro (propra opinio de fidu tro multe :).
En la blogejo mi adoptis ĝin pro miksaĵo de kelkaj ideoj. Unue mi planis la nomon mesaĝbotelo sed mi volis konekti ĝin al mia alia iniciato Barcelona Esperanto-Kontaktejo (BEK), do, la vorto bekbotelo fariĝis pli oportuna. Metafore la blogo celas satigi la scisoifon de esperantistoj vizitantaj, kaj tion oni povas fari de malproksime levante (klikante) per la mano (fingraro).
Ankaŭ la elektita foto aspektas oportuna ĉar la blogisto konsideras tre grave uzi humuron kaj ludon en la komunikado kun homoj. Nu, ludu per nia bekbotelo, duobla ses ricevos premion...se vi sukcesas eligi la ĵetkubojn tra la beko :-D

dilluns, 4 de setembre de 2006

zorgu pri virinoj


Hast,hast! Hodiaŭ la tago finiĝas kaj nur proksime de noktomezo mi memoris pri mia blogo. Sed jen tio, ke mi havas bildon kiun mi modifetis por igi ĝin komprenebla al esperantistoj.
Ĉar sekso estas unu el mia, almenaŭ mensaj, okupoj, ne estas strange ke erotikaĵoj aperu de tempo al tempo ĉi tie. Tiu ĉi estas la unua ĉirilate, mi esperas ke post la tempo mi aldonos eĉ pli amuzajn, he he. Espereble ĝi legeblos post la algluigo en la blogejo, se mi fiaskus, kiu ajn povas peti al mi sendon de la bildo per alia vojo ĉar mi konservos ĝin en mia arkivo. Por vidi pligrandigite simple kliku sur la bildo.

divendres, 1 de setembre de 2006

Kia Esperanto?

La ideo pri Esperanto povas varii de unu homo al alia kaj el tio ĝia uzo. Mi ne lernis Esperanton por interŝanĝi poŝtmarkojn kun ruso kaj brazilano, kvankam tio eventuale povas okazi. Mi lernis Esperanton por konkretigi mian ideon pri justeco kaj solidareco. Estante kataluno mi tre proksime travivis kion signifas vivi en medio kiu sufokigas minoritatan popolon kaj lingvon. Mi estis relative bonŝanca ĉar mi estis inter la unuaj homoj kiuj rajtis lerni sian propran lingvon en la mezlernejo. Sed tio estus longa rakonto...
Mi lernis Esperanton senpage kaj en relative mallonga tempo, des pli se ni konsideras la malabundon de lernomaterialo kaj rimedoj kiuj ekzistis en Katalunio komence de la 80-aj jaroj. Tio sentigis al mi ke la lingvo de Zamenhof estas esence malelita kaj la fakto ke ĝi apartenas al neniu homo aŭ popolo tuj logis min.
Kiel mi jam diris, mi ne volis esperanton por banalaĵoj. Ĝi estis revolucia invento ĉar venis el homo kiu malkonsentis kun siaj subpremantaj vivkondiĉoj, politikaj kaj sociaj. Esperanto estis sekvo de la "interna ideo", li sopiris al justeco kaj frateco kaj ekpensis rimedon por survoji al ili, pacan (eble ankaŭ paciencan, pac-sciencan) instrumenton. Verdire li ne estis la unua kiu planis starigi helpolingvon por la homaro sed verŝajne li estis la unua kiu rezignis pri flatado al la propra egoo. En perspektivo ja oni ricevas la impreson ke li estis vere altruisma kaj ankaŭ, bonŝance, ruza kaj inteligenta. Esperanto en Hispanio, komence de pasinta jarcento, tuj sukcesis ĉe la tendaro de anarkiistoj kaj katalunistoj kaj mi tre ĝojas ke tiu fenomeno ripetiĝas nun en mia lando. do, Esperanto ĉe ni daŭre revolucias kaj kontraŭimperiismas. Sanon al esperantistoj!