Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris decembro. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris decembro. Mostrar tots els missatges

dimarts, 28 de novembre del 2017

Koncerto por la libereco en la stadiumo Lluís Companys


La venontan 2an de decembro okazos speciala koncerto en la olimpia stadiumo Lluís Companys. La monprofito de la muzikevento estos komplete destinita al la Caixa de Solidaritat (Solidara Kaso) per kiu oni helpos pagi la altajn monpunojn aljuĝitaj al la katalunaj politikaj reprezentantoj kiuj sekvis la popolmandaton pri memdecido kaj sendependeco.


Noto: la flava bunto, simbolo uzata por peti la liberecon de la politikaj prizonuloj, estos malpermesita dum la kampanjo por la elektado de la nova kataluna parlamento okazonta la 21an de decembro. Paradokse, la hispana registaro neas la ekziston de politikaj prizonuloj

divendres, 24 de novembre del 2017

Kvindek mil katalunoj atendataj en Bruselo

La belgia polico kalkulis ke la nombro de katalunoj kiuj manifestacios en Bruselo estos ĉ. 50.000.



Oni atendas ke la manifestacio por la defendo de la Respubliko kaj subteno la la kataluna registaro (Generalitat) la venontan 7an de decembro en Bruselo estos tre multnombra. Laŭ la ĵurnalo La Libre, preskaŭ ĉiuj hoteloj de la brusela regiono (dekok mil ĉambroj) estas plenrezervitaj.

La suverenecaj asocioj organizis kelkajn veturadojn per aviadilo kaj buso por transporti kiel eble plej multajn partoprenantojn, La manifestacio komenciĝos je la 11a h.  en la parko  de La Kvindekjariĝo, apud  la avenuo Tervuren (metroo Merode) kaj finiĝos en la placo Schumann, antaŭ la sidejo de la Eŭropa Komisiono kaj la Konsilio de Eŭropa Unio. La marŝon oni fermos per politika interveno en kiu partoprenos internaciaj eminentuloj kaj reprezentantoj de la suverismaj organizoj.

Fonto: Vilaweb