dissabte, 1 d’agost del 2020

Letero al eksterlanda amiko: EN KATALUNIO NI ĈIAM VIVAS STREĈE

Eble vi memoras ke, la 1an de oktobro de 2017 okazis referendumo pri memdetermino en Katalunio, kie balotis 2,3 milionojn da homoj (43% el la elekto-censo) kun rezulto de 90,1% favoraj al la sendependeco, kaj ke, la hispana ŝtato sendis 10.000 policanojn por malebligi la referendumon, kio rezultis en pli ol mil vunditoj. De tiam, la movado plu restis firma kaj venkis en ĉiuj elektoprocezoj, malgraŭ tio, ke la subpremado sekvis senĉese.


Protesto kontraŭ la vizito de la Reĝo al urbo Poblet, 20/07/2020 (Vilaweb)

Mi volas ekspliki al vi, kial estas tre streĉiga esti kataluna sendependisto kaj kial ne estas paco kaj ripozo por ni, tiom longe kiom ni  ne akceptas rezigni pri nia politika celo, legitima celo, kiel iu ajn alia, tial ke ĝi estas strebata sen perforto. Male ol tio, la ŝtato ja uzas perforton kaj ĝi kondamnis, per punoj inter 9 kaj 13 jarajn, naŭ katalunajn gvidantojn sub akuzo de organizado de referendumo. La tiama (katalunia) prezidento Puigdemont kaj aliaj membroj de la kataluna registaro ekziliĝis en Eŭropo kaj ili ne estis liveritaj al la hispanaj aŭtoritatoj ĉar germanaj kaj belgaj juĝistoj ne trovis indicojn pri delikto. La katalunaj sendependismaj partioj helpis elpostenigi la antaŭan hispanan dekstrulan registaron, sed la nuntempa social-liberala registaro plu restis same hispan-naciisma kiel la antaŭa kaj la subpremado kontinuas. Por kontentigi Merkel-on, la hispana registaro akceptis partopreni intertraktan rondon kun la katalunoj, kiu disvolviĝis en februaro, por unua kaj lasta fojo, kvankam la celo estis renkontiĝi ĉiumonate. En julio oni reproponis sed evidentas la malentuziamo por tio.

Sub preteksto de Kovim-19, la hispana registaro recentraligis la hispanan duonfederacian sistemon kaj ne permesis al Katalunio memregi kontraŭ la viruso. Hispanio uzis militistojn kaj policanojn por informi ĉiutage al la gazetaro. Kvazaŭ ni estus en iu diktatora reĝimo. Justico ne permesis la katalunajn politikajn prizonulojn eliri el prizono pro la danĝero de la Kovim-19, kontraŭdirante la rekomendon de MSO (Monda San-Organizo). Temis pri venĝo kontraŭ la malliberuloj. Nun, jam iom restarigitaj de la komenca virus-impakto, ni reiras plene al la brua ritmo de la politiko en Katalunio. Neimagebla ritmo kompare kun aliaj landoj de Eŭropo. Katalunoj ne povas disvolvigi trankvilan vivon nek koncentriĝi en personajn projektojn ĉar la politikaj novaĵoj konstante skuas la ĉiutagon kaj devigas nin ĉiujn esti konektitaj por antaŭvidi de kie venos batoj. Juĝu vi mem:

Protesto kontraŭ la vizito de la Reĝo al urbo Poblet, 20/07/2020 (Vilaweb)

Meze de la pandemio, la svisa kaj la angla gazetaro informis ke la antaŭa reĝo, nomumita de la diktatoro Franco, estas juĝata en Svislando pro bankokontoj el 100 milionoj da eŭroj venantaj el supozitaj malleĝaj komisionoj el la saŭda monarkio. 
Ankaŭ, naŭ aktivistoj, arestitaj dum kvar monatoj sub akuzo de preparado de atencoj, estis kondiĉe liberigitaj, kio evidentigis ke oni ne havis ajnan pruvon kontraŭ ili kaj ke la tuta afero aspektas invento de la polico. Oni alvokis por deklaro kunlaboranton de la prezidento Puigdemont ĉar li pagis 14 eŭrojn en la aŭtovoj-pagejo kun la celo viziti la politikajn prizonulojn kaj cetere ĉar li vojaĝis al Nov-Kaledonio kiel internacia observanto de ilia referendumo pri memdetermino.
Ni povis ankaŭ spekti per televido la juĝadon de kvar ĉefpostenuloj de la kataluna polico akuzitaj je ribelo pro lia sinteno dum la okazigo de la referendumo. Ni konstatis dum la evoluo de la juĝado, ke ĉiuj akuzoj malprosperis, sed ni ankoraŭ atendas la verdikton.
Intertempe, elklasigitaj dokumentoj de CIA (la usona spionagentejo) informis ke la hispana eksprezidento Felipe González estis respondeca pri la terorisma grupo GAL, kiu murdis 27 eŭskojn kaj torturis aliajn 30.
Iom poste, la hispana justico alvokis por deklaro al kataluna deputitino kiu bone situiĝis por estonte gvidi katalunan gravan sendependisman partion. Oni akuzas ŝin pri korupto, akuzo plej verŝajne inventita de la polico.
Iom poste, oni surprizis nin per tiu novaĵo, ke post 6 jarojn da antendado, ĝuste nun, oni ekjuĝos la eksprezidenton de Katalunio Jordi Pujol kune kun lia familio, pro krima asociiĝo kaj koruptiĝo. Tiamaniere oni kaŝos la koruptiĝon de la reĝo kaj damaĝos la sendependismajn partiojn kiuj sin preparas por baldaŭaj elektoj.
The Guardian, informis ke, la saĝtelefonoj de diversaj sendependismaj politikistoj estis malleĝe spionitaj per programo de israela entrepreno kiu tion vendas al ŝtatoj persekutantaj krimulojn kaj teroristojn.

Protesto kontraŭ la vizito de la Reĝo al urbo Poblet, 20/07/2020 (Twitter)

La kataluna registaro volis ĉirkaŭfermi kelkajn municipojn pro la reŝpruco de kovim-19 kaj la justico provi blokis la iniciaton asertante ke per tio, oni damaĝus fundamentajn rajtojn, tamen, en aliaj lokoj la justico ingnoris tiujn damaĝojn.
Oni ankaŭ ekmalkovris ke, supozite, la antaŭa reĝo havas, en la palaco-loĝejo de la reĝa familio, milionojn da eŭroj kiujn li ricevadis ene de sekretaj valizoj kaj ke li administras tiun monon per kalkulmaŝino. La nuna reĝo asertas ke li ne scias ion ajn pri tio ĉi. Eĉ pli, la eksamatino de la antaŭa reĝo, atestanto en la juĝo kontraŭ li, ricevis minacon pri fusilpafo ĉe la fenestro de sia domo en Anglio. Mafio-simile. La nuna reĝo antaŭnelonge vizitis Katalunion kaj la kataluna sendependisma movado organizis grandan protesto-manifestacion, kvankam la forta polico-mobilizado malpermesis al manifestantoj proksimiĝi al la monarko, dum 15 personoj kun hispanaj flagoj senĝene trairis la baron. Tio estas, limigo de la rajto al manifestiĝo surbaze de ideologio.
La sekvan tagon komenciĝis la juĝo kontraŭ la promesplena deputitino. La saman tagon estis absolvitaj du katalunaj aktivistoj arestitaj dum la protestoj kontraŭ la verdikto kiu enprizonigis la sendependismajn gvidantojn. Ili estis retenataj en malliberejo 8 monatojn pro ilia maroka origino! Aliaj du marokanoj estis deportitaj al ilia origina lando. Restas ankoraŭ ĉirkaŭ tridek aktivistoj atendanta juĝon pro la sama afero.
Ni ĵus eksciis ke estas 197 akuzitoj pro neperforta protesto en la landlimo kun Francio, ankaŭ pri la menciita verdikto. Du membroj de sendependisma partio estos juĝitaj ĉar ili rifuzis respondi la demandojn de la ekstremdekstra partio VOX, ĉe la prokurora flanko, kie ĝi estis akceptita kiel popola akuzo, kio estis uzata por sinpropagandi kiel protektantoj de la unueco de Hispanio (en tiu momento VOX ankoraŭ ne havis reprezenton en la parlamento. Hodiaŭ ĝi estas la tria povo en la hispana deputitaro).
Estas ankaŭ atendantaj juĝon kvin juristoj kiuj deĵoris kiel sindikoj dum la referendumo. Estonte komenciĝos juĝon de 30 homoj pro misuzo de mono kaj malobeo,...eĉ la nuna prezidento de Katalunio, Quim Torra, probable estos elpostenigita pro tio ke li pendigis, ĉe la sidejo de la registaro, afiŝon por denunci la ekziston de politikaj prizonuloj. Tio provokos ke oni abrupte finos la regadperiodon, unu jaron pli frue ol normale, kaj la organizon de anticipaj elektoj.
Eble ni kapturnigis vin per tiom multe  da novaĵoj kiuj, en aliaj landoj, okazas de monato al monato aŭ de jaro al jaro. En Katalunio ĉiusemajno aŭ eĉ tagon post tago okazas tiaj novaĵoj. Katalunoj estas pacemaj kaj ni deziras nur demokratie decidi nian politikan statuson, sen ni eltenas multe de premoj kaj maljustaĵoj. EU opinias la aferon kiel interna al Hispanio kaj rifuzas interveni, sed la hispana naciismo transiras ĉiujn akcepteblajn limojn. Nepras ke EU kaj la mondo entute reagu antaŭ ol estos tro malfrue!


Ĉi blogero estas esperantigo el: Les Cartes del Jordi