dimecres, 23 de gener del 2019

PEN-Internacia kritikas la limigojn al esprimlibereco en Hispanio

Carles Torner, Jennifer Clement y Àngels Gregori

PEN-Internacia  kaj PEN-Kataluna kritikis ĉilunde la "troajn limigojn" pri la esprimlibereco en Hispanio post konsideri la ekstermezurajn akuzojn de ribelo kontraŭ la prezidanto de Ómnium Cultural, Jordi Cuixart kaj la eksprezidanto de KNA kaj deputito de JxCat, Jordi Sánchez. Tiel deklaris la gvidanto de tiu internacia organizaĵo, Jennifer Clement, dum legado de manifesto.

Tiu teksto "kolektas tre vastan sentemon de la PEN-grupoj de kvin kontinentoj", substrekis la plenuma direktoro de PEN-Internacia, Carles Torner, dum gazetara konferenco en Ateneu Barcelonès, akompanata de la gvidanto de PEN-kataluna, Àngels Gregori. Krom la subskribo de la manifesto fare de PEN-Internacia kaj la 180 PEN-grupoj aliĝintaj al la organizaĵo, 14 landoj kaj unu kontinento sumiĝis al la dokumento por montri specialan engaĝiĝon.

Je unuopula nivelo subskribis la manifeston Suso del Toro, Erri de Luca, José Eduardo Agualusa, Colm Toibín, Mary Ann Newman, Simina Skrabec, Burhab Sonmez, Marjan Strojan, kaj Salil Tripathi. Al tiuj aldonendas la prezidanto Clement, Katlin Kaldmaa, kaj Carles Torner.

Pro ilia engaĝiĝo en la defendo de la esprimlibereco, oni postulas al la hispanaj aŭtoritatoj retiri la akuzojn kontraŭ Sánchez kaj Cuixart kaj "tuj liberigi ilin". "Preter tio ke ili pace manifestis siajn ideojn, ili prizorgis, per sia prezidanteco en organizoj, la liberan ideo-cirkuladon de verkistoj en Katalunio". Tiel konkludas la manifesto legita de la prezidanto de PEN-Internacia.

Fonto: EuropaPress