divendres, 7 de desembre del 2018

La plej antikva kataluna teksto: Les Homilies d'Organyà

Les Homilies d'Organyà (La Predikoj de Organyà), estas fragmentoj el la predikaro de la Evangelio, trovita en la paroĥestrejo de la vilaĝo Organyà en 1904. Ili estas la dokumentoj plej antikvaj el ĉiuj redaktitaj en la kataluna lingvo. Temas pri la traduko al la kataluna el predikoj originale verkitaj en la okcitana kaj montras la uzon de la kataluna por la predikado al popolo. La originala manuskripto konserviĝas en la Biblioteko de Katalunio kaj en Organyà estas reproduktaĵo el ĝi.

Laŭ specialistoj, la dokumetoj estis skribitaj inter la fino de la 12a jarcento kaj la komenco de la 13a. Les Homilies d'Organyà estas inspiritaj en la agostinaj bibliaj kanonoj, kiel ekzemple Sankta Rufo de Avinjono, kiuj antaŭenpuŝis pastran gvidadon inter la popolanoj, laŭ la gregoria reformo. La litertipo estas la uzata en la epoko transira al la gotika arto kaj la kvalito de la pergameno, rimarkinde dika kaj ordinara. Kelkaj karakterizoj de la lingvaĵo pensigas la spertulojn pri tio ke, la manuskriptoj apartenas  al la periodo de la reĝo Petro la Unua, la katolika (1196-1213). La teksto estas skribita en kataluna ne-provenca, kvankam fojfoje oni renkontas vortojn ne tre konatajn en la kataluna lingvo.



.Homilies d'Organya.jpg

Originala fonto: Viquipèdia