diumenge, 10 de setembre del 2017

Varoufakis: Madrid volas frakasi Katalunion por doni al ĝi lecionon (parto 1)

Intervjuo al la greka eksministro pri financoj, kiu kritikas la administradon de la registaro de Rajoy rilate al la kataluna krizo.

Carlos Carnicero Urabayen. Ĵurnalisto kaj politika analizisto


For de la povo sed ne de la fokuso, Yanis Varoufakis (Ateno, 1961) plu tenas vigla sian kapablon provoki kaj havi proprajn analizojn, ege malsamaj al tiuj de la establishment de Europa Unio: " Se Katalunio sukcesus sendependiĝi, oni trovus konvenan rimedon por, en kvin minutoj, peti la aliĝon kaj esti reakceptata". La Europa Komisiono faradas male disde 2004.
Malgraŭ tio, ke lia mandato kiel greka ministro pri financoj nur longis ses monatojn, neniu forgesas lian karisman figuron, nepre asociigita al la administrado de greka krizo kiu portis lian landon preskaŭ ekster la eŭron. Grekio venis en bankroton, inkluzivante restriktojn de la privataj banko-kontoj (corralito), sed Varoufakis ne kredas ke io tia povu okazi en Katalunio: "La Eŭropa Centra Banko trovus formulon por facile plivastigi la likidecan sistemon", li asertas.
Yanis Varoufakis fondis pasintjare DIEM25, maldekstra eŭropa movado kiu pretendas antaŭenpuŝi iun Eŭropon "vere demokratian kaj sen landlimojn". Kelkajn horojn antaŭ prezenti sian projekton en Bruselo, la greka eksministro konversaciis kun El HuffPost pri la kataluna krizo, referendumoj, briteliro kaj Donald Trump.
Via prognozo pri Eŭropo estas tio, ke Eŭropa Unio iĝos vera demokratio aŭ ĝi dissplitiĝos. Per la briteliro la britoj decidis eliri el la EU. Nun en Katalunio la sendependistoj minacas foriri el Hispanio. Ĉu vi konsideras ilin similaj fenomenoj?
Ne, mi ne vidas paralelismon inter Briteliro kaj Katalunio. La briteliro estis la rezulto de parokisma pensmaniero iom ksenofobia, ĉefe subtenata de homoj marĝenigitaj far la establishment kaj kontraŭ la Eŭropa Unio. Katalunoj ne estas tiaj. Unue, ili ne estas rasistoj aŭ ksenofoboj. Due, ili volas aparteni al la EU. Ili simple ne deziras esti parto de Hispanio. Ne estas same, do. La ĝusta komparo estas Katalunio kaj Skotlando. Ili estas naciistoj kaj deziras separiĝi de lando kiun ili konsideras fremda, sed ili estas eŭropistoj. Ili emas bonvenigi rifuĝintojn, ili ne volas novajn landlimojn...Mi ne partiemas pri tio ĉu Katalunio aŭ Skotlando devus esti sendependaj aŭ ne.
Ĉu vi opinias ke ili rajtas libere memdeterminiĝi?
Tiel tekstas en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj de 1945. Ĉiuj popoloj rajtas memdeterminiĝi. Ĉiuokaze, imagu ke Rodas, en Grekio - fikcia ekzemplo - deziras separiĝi el Grekio: Ĉu la ceteraj grekoj rajtus diri ne? Mi kredas ke ne. Mi ne volas ke homoj estu ligitaj al mi se ili tion ne deziras. Se mia edzino volus separiĝi de mi, mi malfeliĉegus, sed mi ne havus la rajton bari ŝin.
Plej gravas en tiaj cirkonstancoj krei politikan kaj kulturan proceson cele al tio, ke homoj deziru plu resti unuiĝinta, sed ne pere de konstituciaj tribunaloj kaj perfortminacoj, tio estas kontraŭnatura.
Sed vi scias ke, en la kazo de Katalunio, oni proponas konsulton kontraŭkonstitucian, kontraŭjurŝtatan, sen garantioj...
Mi ne estas specialiĝinta advokato. Mi ne spertas sur tiu kampo. Mi ne aparte subtenos tiun ĉi referendumon, sed, samtempe mi ne kontraŭos la ideon okazigi referendumon. Tio kion mi ŝatus por kiu ajn lando estas ke, se iu regiono deziras okazigi referendumon, oni ŝanĝu la konstitucion, tiel ke la afero ne okazu kontraŭleĝe. Tiaj devus esti la demokratiaj konstitucioj. Kaj tiel devus deziri ĉiuj hispanoj: Konstitucio kiu permesu al la civitanoj de la respubliko [vorteraro, korektas kaj pluas: "monarkio, malbonŝance"] daŭre resti unuiĝinta se memvole.
La katalunaj sendependistoj deziras plu resti en Eŭropa Unio sed, se ili deklaros la sendependecon, ili eksiĝos aŭtomate.
Tio ne estas klara...
Ĉu ne?
Tion diras Madrido. Temas pri uzado de la timo kiel taktiko kontraŭ Barcelono.
Tion diras ankaŭ la Eŭropa Komisiono ekde 2004.
La Komisiono simple respondas al la petoj de Madrido. Ni alfrontu ĝin: imagu ke Katalunio, pere de ajna proceso - se bonŝance laŭleĝe kaj pace - atingas la sendependecon kaj turniĝas al Bruselo por diri: Ni deziras plu resti en EU. Oni trovus la rimedon por, en kvin minutoj, peti la realiĝon kaj esti reakceptataj. Kaj tio estus ĝusta. Ĉar tio konvenus al Hispanio, ke Katalunio restu en la Unio ĉar al ili landlimoj ne konvenas. Konvenas konservi la unuiĝintan merkaton.
Tio kion ni proponas per Diem 25 solvus la problemon. Ni volas veran Eŭropan Union, unu solan jurisdikcion aŭ, se vi volas, unu landon. En tiu scenejo, tute ne gravas ĉu Katalunio estas aŭ ne parto de Hispanio!