dijous, 14 de gener del 2016

KEA-ano prelegas pri Esperanto en Amsterdamo

La pasintan februaron, video-artistino kaj dokumento-reĝisoro loĝanta en Amsterdamo Nicoline van Harskamp vizitis Barcelonon por intervidi profesorojn kaj aktivulojn, inkluzive esperantistojn, kaj ĉeestis nian mardan rondon en Centre Artesà Tradicionàrius. Ŝiaj verkoj (rigardeblaj ĉi tie kaj ĉi tie), pli kaj pli pridemandas lingvan identecon kaj la internacian rolon de la angla.

Lastatempe, ŝi invitis la subskribinton reciproki la viziton kaj prelegi pri Esperanto en la arta superlernejo Sandberg Instituut, kie ŝi profesoras kaj provas starigi esperantan studrondon inter la studentoj. Por prepari la viziton, ŝi informis min pri polemiko nun furora en internaciaj artistaj rondoj kaj vekita de du nov-jorkaj art-kritikistoj kies kritiko pri la kvalito de angla lingvo uzata de neanglalingvaj artistoj estigis fortajn reagojn. Surprize, ŝajnas ke modernaj artistoj ne plu komunikas nur per sia arto, sed devas karieri en internacia art-merkato uzante nur la anglan lingvon. La prelego okazis kontentige antaŭ deko da studentoj la 4an de decembro, sed montriĝis, ke niaj kutimaj argumentoj por Esperanto tro celas lingvistojn kaj lingvemulojn, dum aliaj celgrupoj havas aliajn interesojn. La tiel nomata „artefariteco” de Esperanto, ekzemple, ŝajnas tute ne ĝeni artistojn ; aliflanke, la ĉeestantojn tre interesis praktikaj detaloj pri la lingvo, ekzemple vortfarado.

Krome, Van Harskamp refoje intervidis min antaŭ kamerao por surbendigi deklarojn pri Esperanto kaj aldoni ilin al siaj estontaj videoverkoj. 7-minutan parton el tiu intervido ŝi jam publike montris la 11an de decembro en Antverpeno, Flandrio, laŭdire kun granda sukceso.

http://images.tate.org.uk/sites/default/files/images/nicoline2.jpg
Nicoline kaj kunlaborantoj


Raportis: Rubeno Fernández tra la retejo de esperanto.cat