divendres, 20 de febrer de 2015

La Esperanto-movado en Katalunio


Els inicis del moviment esperantista a Catalunya - La komenca esperanto-movado en Katalunio                                         (Artikolfragmento de Francesc Poblet i Feijoo, historiisto kaj kunlaboranto de la revuo Lletres. Originale katalunlingva)                                                                                                                 La unua grava disvastiganto de esperanto en Katalunio estis, ekde 1905, la verkisto kaj katalunisma politikisto Frederic Pujulà i Vallès, pere de iliaj artikoloj en la revuo Joventut kaj la organizado de la 5a Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono en 1909. Tiam la urbo iĝis la ĉefurbo de la monda esperantismo kaj la evento signifis grandan impulson al la movado en tuta Katalunio. En la jaro 1910, oni kreis la nacian esperantistan organizon, la Kataluna Esperanto Federacio. Samjare, la konstituiga kongreso de la sindikato CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro), erkomendis al la laboristaj societoj la uzon de Esperanto. Esperanto ĉiam estis varme akceptata ĉe la laboristaj grupoj, aparte inter anarkiismaj, pro ilia internaciisma karaktero, sed ankaŭ ĉe la katalunismaj grupoj, ĉar la esperantismo implicis la idealojn pri egaleco kaj frateco inter popoloj kaj lingvoj. Same, ĝi estis ligita ankaŭ al vegetaranismo, naturismo, spiritismo kaj framasonismo. Elstaraj homoj kiel Andreu Nin, Joan Amades kaj Carles Riba estis esperantistoj.                                                                                                                                   La Granda Milito signifis seniluziiĝon por la homoj plej idealismaj kaj humanismaj kaj la esperantismo iĝis unu plia viktimo. Oni devis atendi ĝis la 1920aj jaroj por la renaskiĝo de la movado, malgraŭ la subpremado far la diktatoro Primo de Rivera, kio kulminis per granda krizo en 1928, kiam la kataluna ĉeforganizo estis devigata submetiĝi al la hispana. En tiujara Kataluna Kongreso en Vinarós oni decidis ĉesi la aktivadon antaŭ ol akcepti la kondiĉojn de la diktaturo. Fakte, la esperantista movado ĉiam estis ligita al la defendo de la lando, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo.                                                                                                                                                                                                                                     Post la alveno de la Respubliko, la esperantismo vaste ekspansiiĝis. Dum la intercivitana milito, estis okazo provi la komunikan utilon de Esperanto je internacia nivelo. La Generalitat (kataluna registaro) eldonis esperantlingvajn afiŝojn kaj aperis pluraj revuoj en la internacia lingvo, distribuataj dise tra la mondo. Tio signifis sekve, plian politikiĝon de la movado, klare ligita al la defendo de la libereco. Ĉiuj esperantaj grupoj de la lando unuiĝis por krei la Kontraŭfaŝisman Esperantistan Komitaton de Katalunio kaj iliaj aktivaĵoj plimultiĝis. Post la milita malvenko, la esperanto-movado iĝis komplete elartikigita. La frankisma subpremado agis tre severe tiukampe. Kelkaj esperantistoj provis sin organizi en la koncentrejoj de Nord-Katalunio, kie alvenis iom da helpo el la internacia esperanta komunumo. Oni devis atendi ĝis 1980 por vidi la fondiĝon de Kataluna Esperanto-Asocio, internacie rekonita kaj reprezentanta la kontinuon de la antikva Federacio, estante nun la ĉefa organizo de la katalunaj esperantistoj