dimecres, 30 de gener de 2013

Informo de Reuters


La paca sendependismo de Katalunio kaj Skotlando estas pozitiva leciono por la mondo, laŭ Reuters.

La internacia agentejo komparas la du procezojn kaj sin demandas ĉu la referendumoj de 2014 povas ŝanĝi la agordon de Eŭropo.

"La ĉefa leciono de la sendependismaj movadoj de Katalunio kaj Skotlando estas tiu, ke ili estis vere efikaj sen rezigni pri sia pacismo, male ol okazis pri la perfortema vojo elektita de IRA en Norda Irlando kaj ETA en Eŭskio."
Tiu ĉi estas la analizo far la internacia agentejo Reuters, kiu plubikigas raporton en kiu estas komparataj la sendependismaj procezoj de Skotlando kaj Katalunio. En ĝi oni sin demandas ĉu la referendumoj de tiuj landoj, okazontaj en 2014, povus ŝanĝi Eŭropon. Reuters ankaŭ priskribas la kreskantan interesiĝon pri la temo ekster la kontinento, aparte Usono, Rusio kaj Ĉinio, por la kazo ke estu gravaj ŝanĝoj en du el la gravaj ŝtatoj de la malnova kontinento.

Fonto kaj plia informado (katalune): Vilaweb

dijous, 24 de gener de 2013

La Deklaracio en pluraj lingvoj


La katalunlingva retgazeto Vilaweb alvokis siajn legantojn volontule traduki la ĵus aprobitan Deklaracion pri  Suvereneco de la Kataluna Popolo al kiel eble plej multaj lingvoj. Oni kalkulas ke la nombro de tradukoj estos pli ol kvardek. Inter la unuaj publikigitaj jam troveblas la esperanta versio, dank' al la sinpropono kaj rapida plenumo de Kataluna Esperanto-Asocio.

dimecres, 23 de gener de 2013

La Kataluna Parlamento aprobas la Deklaracion pri Suvereneco

Post interveno en la debato de ĉiuj politikaj grupoj reprezentataj en la Kataluna Parlamento hodiaŭ estis aprobita la Deklaracio pri Suvereneco de la Kataluna Popolo. La teksto de la dokumento baldaŭ haveblos en Esperanto. Intertempe oni povos pli informiĝi tra la internacia gazetaro.

dimarts, 22 de gener de 2013

Desegnado de vojmapo por Katalunio

Nova regiona registaro funkcias en Katalunio. Kiel aliaj administraj instancoj en Eŭropo en la nuna momento, ĝi spertos malfacilaĵojn por havigi al la civitanoj adekvatajn servojn dum strebas helpi draŝitan ekonomion retrovi la ĝustan vojon. Kun plia malavantaĝo: ĝi devos trakti kun hispana registaro, kiu neniel faciligos tiujn taskojn. Ne gravas, ke Katalunio estas produktiva socio kaj decida kontribuanto al la financoj de la ŝtato, la centra registaro konservas la kontrolon de la publika mono kaj havigas aŭ retenas la publikajn fondusojn ĉefe kiel rimedo por plifortigi la propran politikan programon. Kaj ĉiuj mesaĝoj venontaj el Madrido montras, ke ĝi intencas ĝisfunde uzi tian avantaĝon por limigi la katalunan agkapablon, kombininta financan sufokon kun senkompataj atakoj al iliaj lingvo kaj kulturo, eĉ de la eduka sistemo, strebante al forviŝo de ĉiaj signoj de ilia kolektiva personeco.

En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco. Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion, kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili apartenas.

La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj de la registaro.

En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable, ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj, tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de tiuj rajtoj.

Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn. Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo, tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata. La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ perforto.

***
Kreskanta sento de laceco rilate Hispanion ekzistas en ĉiuj sektoroj de la kataluna socio kaj ankaŭ la konscio, ke, kiel parto de Hispanio, ilia lando rapide sinkas dum oni malhavigas al ĝi la bezonatajn rimedojn por haltigi kaj inversigi la dekadencon. Pli kaj pli da katalunoj venis al la konkludo, ke ilia estonto kiel popolo estos en danĝero krom se ili decide agos ju pli frue des pli bone.

La reganta koalicio havas nun malambiguan ordonon antaŭenigi proceduron povantan konduki al separiĝo de Hispanio. Kune kun aliaj politikaj grupoj, ĝi komencis desegni vojmapon cele al plena suvereneco. Por startigi tiun proceduron oni esperas, ke formala deklaracio asertante la rajtojn de la katalunoj decidi pri la propra estonteco estos aprovita kun granda plimunto en la kataluna parlamento la 23an de januaro. La sekvan paŝon konsistigos la eklaboro pri la detaloj de travidebla kaj inkluziva plano por popola referendumo pri sendependeco.

La hispana registaro pli bone ne malhelpu tiun proceduron se ĝi volas konservi sian prestiĝon kiel demokratan. Fakte malfacilas imagi kiel ĝi povus obstrukci aŭ malpermesi la referendumon sen utiligi ne akcepteblaj metodoj, kiuj semlime damaĝus ŝtaton , kiu estas jam senkreditigita en aliaj flankoj. Sekve oni povas esperi, ke ĉiuj baroj estos fine sursaltitaj kaj ke la popolo havos la eblecon paroli.

Finfine, kion la katalunoj decidos en libera kaj respondeca maniero devos esti honorigita de ĉiuj, en Hispanio kaj preter ĝi. Se sufiĉa plimulto elektos ian formon de apartiĝo, Hispanio devos honeste agnoski sian malsukceson aligi la katalunojn al sia politika projekto kaj devos bonafide reagi. Ankaŭ tiel devos reagi la aliaj najbaroj de Katalunio, faciligante la vojon por ke la nova lando povu okupi la ĝustan lokon en la ekonomia kaj politika kadro de la kontinento kaj ekkontribui al pli larĝa eŭropa projekto.

Elangligis: Ramon Perera
Fonto: Col·lectiu Emma

dissabte, 19 de gener de 2013

KEA enkondukas pri la eventoj

En la jena artikolo Hispanio kaj katalunio: ŝlosiloj de la konstitucia krizo, Rubén Fernández Asensio, membro de Kataluna Esperanto.Asocio, rakontas pri la politikaj eventoj kiuj disvolviĝis en la lastaj jaroj kaj kiuj finiĝis per la kataluna popola decido revizii sian politikan statuson en rilato al Hispanio, kies kerna demando estas ĉu pluresti en Hispanio aŭ ĉu sendependiĝi.

dimecres, 16 de gener de 2013

Modifo en Deklaracio pri Suvereneco

Cele al plia kontentigo de la diversaj politikaj grupoj kaj sintenoj reprezentitaj en la kataluna parlamento, oni decidis modifi la unuan proponon de Deklaracio pri Suvereneco far la ĉefaj partioj, CiU kaj ERC, sekve estis eliminita el la provizora teksto la aludo al "propra ŝtato", kiu povus esti interpretata kiel partiema influo, laŭ konsidero ke koncernas ekskluzive al la civitanaro voĉdoni por aŭ kontraŭ tiu politika formulo.

Informo eltirita de Vilaweb

divendres, 11 de gener de 2013

Deklaracio pri Suvereneco de la Kataluna Popolo (1a propono pri rezolucio)



Sekve de la demokratia volo esprimita far la popolo de Katalunio, la Kataluna Parlamento interkonsentas deklari la demokratian suverenecon de la popolo de Katalunio kiel politikan kaj juran subjekton, tiel komencante la procezon por efektivigi la rajton al decido, ekzempligante la rajton al memdecido de la popoloj kaj same efektivigante la volon starigi Katalunion kiel novan  ŝtaton en la eŭropa kadro, laŭ la jenaj principoj:

1. Suvereneco
La popolo de Katalunio posedas,  pro demokratiaj legitimaj motivoj, la karakterizojn de suverena politika kaj jura subjekto.

2. Demokratia legitimeco
La procezo por disvolvigi la rajton al decido estos skrupule demokratia, aparte garantiante la respekton kaj plurecon de elektebloj, pere de debatado kaj dialogado far la kataluna socio kaj kun la celo ke la fina voĉrezulto esprimu la volon de la popola majoritato.

3. Travidebleco
Oni disponigos ĉiujn necesajn ilojn por ke la civitanaro kaj la kataluna civila socio ricevu ĉiun informadon kaj la bezonatajn konojn neprajn por efektivigi la rajton decidi kaj por instigi la partoprenon en la procezo.

4. Dialogo
Estos proponata la dialogo  kaj la negocado kun la Hispana Ŝtato, kun la eŭropaj institucioj kaj kun la internacia komunumo entute.

5. Eŭropo
Oni defendos kaj disvastigos la fondprincipojn de Eŭropa Unio, aparte la fundamentajn rajtojn de la civitanoj, la demokration, la bonfartosistemon, la solidarecon inter la diversaj teritorioj de la Unio kaj la veton por la ekonomia, socia kaj kultura progreso.

6. Leĝeco
Oni uzos ĉiujn ekzistantajn leĝokadrojn por efektivigi la plifortigon de la demokratio kaj la disvolvon de la rajto al decido.


Parlamento de Katalunio, januaro 2013