dimarts, 24 de setembre del 2013

La Konstitua Procezo

En Katalunio, la Konstitua Procezo estas socia movado kiu iĝis publika la 10an de aprilo 2013. Ĝin oni kreis por antaŭenpuŝi iniciaton kiu celas ŝanĝon en la socia, politika kaj ekonomia modelo. Ĝi strebas ankaŭ al la fino de la kapitalismo kaj al sendependeco.

La unuaj iniciatintoj estis Arcadi Oliveres kaj Teresa Forcades. Jam estis publikigita la
Manifesto por la kunvoko de konstitua procezo en Katalunio. Kun la celo atingi la maksimuman nombron de aliĝantoj. Nur dum la unua semajno jam aliĝis pli ol 10.000 homoj.

Oni konstatis ke la grandaj mobilizadoj de la lastaj du jaroj montris potencialon por la socia batalado kaj vastan rifuzon de la politikoj kiuj pretendas solvi la krizon rekompensante al iliaj kaŭzantoj dum la plej multo de la popolo enŝuldiĝas por la tuta vivo.

Tial ni asertas ke la nuntempa politika, ekonomia kaj institucia modelo fiaskis kaj nepras krei novan modelon politikan kaj socian. Por tion atingi ni konsideras necese antaŭenpuŝi pripensan kaj kunfluan procezon kun ampleksa, plurala kaj partopreniga bazo kiu gastigu la tre diversajn kolektivojn kiuj jam delonge laboradas por pacaj kaj demokratiaj ŝanĝoj.

Tial oni proponis organizi kandidatiĝon, kiel eble plej ampleksa, por la venonta balotado al la Kataluna Parlamento. Ĝi havos la celon pledi por la Kunvoko de Konstitua Asembleo, kiu difinos novan ŝtatmodelon kaj sociekonomikan ordon.

Jen la dek bazaj punktoj de la Manifesto:

1 - Elproprigo de la privataj bankoj, defendo de publikaj kaj etikaj bankoj, bremso de la financa spekulado, justa fiskagado, aŭditado de la ŝuldo kaj ĉeso de la pago al  la mallegitima ŝuldo.

2 - Dignaj salajroj kaj pensioj, ne al maldungoj, reduktigo de la labora hornombro kaj distribuo de ĉiuj laborlokoj, inkluzive de hejmlaboroj kaj vartlaboroj ĝis nun ne pagitaj.

3 - Partopreniga demokratio, balotreformado, kontrolo de elektitaj postenuloj, elimino de la privilegioj de la politikistoj kaj severa persekuto de la korupto.

4 - Dignaj loĝejoj por ĉiuj homoj, haltigo de la elhejmigoj kaj liberigo de la domŝuldo per redono de la loĝejo, kun retroaktiva karaktero.

5 - Ne al privatigo, renversigo de la politikoj kiuj malpliigas servojn kaj potencigo de la publika sektoro sub socia kontrolo.

6 - Rajto pri la propra korpo kaj ne al la ĝenra perforto.

7 - Ekologia rekonvertiĝo de la ekonomio, elproprigo kaj socialigo de la energiaj entreprenoj kaj suvereneco pri nutrado.

8 - Civitanaj rajtoj por ĉiuj, ne al ksenofobio kaj nuligo de la leĝo pri eksterlandaneco.

9 - Publikaj amaskomunikiloj sub demokratia kontrolo, liberaj interreto kaj programaro kaj elmerkatigo de la kulturo.

10 - Internacia solidareco, ne al militoj, Katalunio sen armeo kaj for de NATO.