diumenge, 4 de novembre del 2012

La 11a de septembro tra la historio

  878 - Hispana Marko: Guifré el Pilós (Vilfredo la Harulo) estas nomumita grafo de Barcelono, Girono, Osona kaj Besalú.
1229 - Jaume la 1a kaj sia soladataro elŝipiĝas en Majorko. Sekvatage stariĝas la Batalo de Portopí.
1714 - Barcelono: post 14-monata sieĝo, la armeo de la burbonoj ekprenas la urbon, Milito de Sukcedo.
1901 - Barcelono: unua homkoncentriĝo por celebri la 11an de Septembro, antaŭ la monumento de Rafel de Casanoves. 34 homoj estis arestitaj.
1931 - Oni eldonas la unuan numeron de la revuo Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1938 - Lasta celebrado de la 11a de Septembro dum la epoko de la Respublikana Generalitato. La prezidentoj de Hispanio, Juan Negrín, kaj de Katalunio, Lluís companys, floromaĝas la monumenton memore al Rafel de Casanova.
1976 - Sant Boi de Llobregat: unua permesata celebrado de la dato. Ĝi estis kunvokata de la Assamblea de Catalunya (Asembleo de Katalunio).
1977 - Barcelono: okaze de la datreveno, manifestiĝas surstrate pli ol miliono da homoj sub la slogano Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco), kadre de la tiel nomata Transición Democràtica (hispania demokratiĝproceso).
1995 - Terra Lliure (Libera Tero) anoncas sian malfondiĝon.
2002 - La retejo de la Generalitat de Catalunya (kataluna aŭtonoma registaro) adoptas la domajnon .net
2002 - Barcelono: Lluís Maria Xirinacs, dum politika strataranĝo disvolvas polemikan diskurson asertante: "Gandhi diris ke la ne-perfortemulo ne povas neŭtrale trakti la du flankojn en iu perforta konflikto: la agresanto estas la malamiko kaj la agresato estas la amiko, eĉ se tiu lasta ankaŭ uzas perforton. Dum mia tuta vivo mi pledis por la ne-perforto sed hodiaŭ, ĉi tie, mi deklaras laŭtvoĉe, spite ĉu min aŭdas policisto kaj juĝisto, ke mi estas malamiko de la hispana ŝtato kaj amiko de ETA kaj de Batasuna.". Tri jarojn poste li estis arestita kaj malliberigita.
2012 - Barcelono: celebriĝas amasega manifestacio organizita de la Assamblea Nacional Catalana (Kataluna Nacia Asembleo) por memori pri la 11a de septembro de 1714 kaj por peti la sendependecon. La nombro de partoprenantoj atingis 2.000.000 laŭ la ANC kaj 600.000 laŭ la policservo.

1 comentari:

Anònim ha dit...

Nu, la "11a de septembro" sencas nur de 1714 ĝis nun, ne antaŭe... ĉu ne?

Aparte, mankas la periodo de la 2a Hispana Respubliko, kiam la "Statuto de Aŭtonomeco" estis prilaborata kaj bremsita pro la intercivitana milito. Sen ĝi, la afero de 1977 ne sencas.

Parenteze... kiam vi ŝanĝis la titolon de la blogo? Mi sekvas ĝin rutine per RSS, sed nun mi konscias ke ĝia kap-titolo ŝanĝiĝis.