dijous, 30 d’agost de 2007

La Beletra Almanako

Jam ekmarŝas la Beletra Almanako. Amantoj de bonaj legaĵoj delonge atendis tiun novaĵon. En tiu ĉi libro, kiu celas esti la unua el literatura serio, vi povos ĝui la verkemon de aŭtoroj kiaj Jorge Camacho, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Maŭro Nervi, Mao Zifu kaj aliaj. Klaku ĉi tie por legi la kompletan menuon de la almanako.
Se vi emas mem verki, skribe aŭ desegne, ankaŭ vi povas proponi ion por publikigo, sendante via(j)n verko(j)n al la redaktejo por ekzameno kaj takso.

dimarts, 28 d’agost de 2007

La alia KEA

Multaj scias pri la diversaj KEA-j: Kataluna Esperanto Asocio, Korea Esperanto Asocio, Kanada Esperanto Asocio, Kordoba Esperanto Asocio...sed ne ĉiuj scias ke en alia Kea eblas sunbruniĝi, ripozi, mediti, sinbani ĉe helblua maro...kio? ne kio sed Grekio! Inter la multaj helenaj insuletoj proksimaj al Ateno troviĝas Kea, laŭdire zorge kaŝita juvelo ĝuata preskaŭ nur de atenanoj. Inter la malmultaj informoj pri ĝi mi kaptis la jenan por vi: http://www.kalispera.it/viaggimonica.htm
Provu retŝipumi kaj malkovri ie ĝian "ridetantan leonon" skulptaĵo kiu karakterizas kaj singularigas la insulon. Bonan alvojaĝon!

Se vi tamen ne interesiĝas pri Kea, eble vi pli emos al la arto de KEJ, alinome KEJ'ARTE, kordoba muzikensemblo kiu flirtumas kun flamenko, regeo, funko kaj hip-hopo.

Mi profitas la okazon por kondolenci al grekoj pro la grandaj perdoj homaj, ekonomiaj kaj naturmediaj kaŭze de la pluregaj, ŝajne provokitaj, incendioj. Se iu ajn emas rekte helpi al ili, bv. fari tra la jena paĝo: http://www.ihelp.gr/?lang=es-ES (eblas ŝanĝi lingvon klakante sur la flagetoj).

diumenge, 26 d’agost de 2007

Spe-kulo ŝvebas ĉirkaŭ Montserrat

La magistrato de Collbató (centra Katalunio) aprobis, la 3an de majo 2007, la projekton pligrandigi la industrian zonon Les Ginestes, konsistanta el 6 hektaroj, aldonante 21 pliajn hektarojn. Tiu projekto signifas la detruon de la plej bona agrokultura grundo de Collbató kaj ankaŭ minacon por la admirinda ĉirkaŭo de Montserrat, speciale por la Natura Parko de Montserrat kaj la Reto Natura 2000, kiuj limas kun la nova industria areo. La urba registaro antaŭenpuŝas la projekton spite al kontraŭaj informoj de planteknikistoj kaj respondeculoj pri medipolitiko de la propra urbodomo, kiuj konsideras la planojn nenecesaj kaj pretermezuraj.
La Konsilio pri Medio, kun reprezento de organizoj kaj vilaĝanoj, ankaŭ sin manifestis kontraŭ la pligrandiga projekto.

En Collbató, vilaĝo kun 3.500 loĝantoj, oni kolektis pli ol 1.200 pledoj de la vilaĝanoj, konsciaj pri la falsado de la magistrato, kiu informis pri “eta pligrandigo”. Envere ĝi temas pri 9,2 hektaroj okupataj per pli ol 140 industriaj konstruaĵoj 12 metrojn altajn kaj parkejo por 1.000 veturiloj. La nova industria areo akceptos prilaboradojn alte kontaminajn : fandigo de metaloj per termo-energiaj marteloj ĝis 350 kv, elektrolitikaj traktadoj, miksado de metaloj kun fosforo kaj industriaj restaĵoj, preparado de cemento, kemiaj procesoj, abraziaj produktoj, pritraktado de danĝeraj materialoj kiel amianto, cianido, kromo, dissolvigoj, pesticidoj, fosforo, eluzitaj oleoj kaj manipulado de eksplodemaj materialoj.

Entute temas pri “monkonvena aranĝo” kiu ne fontas el la ekonomiaj bezonoj de la vilaĝo. Ĝia celo estas favori al tiuj entreprenistoj kiuj “amikas al la partio”. Kun ili la magistrato subskribis kontrakton per kiu ili gajnos subite pli ol 120 milionoj da eŭroj.

Se vi deziras helpi por haltigi la projekton, se vi deziras ke Montserrat daŭre estu kiel mondkonate, aliĝu al la manifesto (katalune/hispane/france/angle/):

http://www.infomontserrat.com/salvemmontserrat/index.htm

Vidu ankaŭ Meteofotojn.

Ŝlosilo (el la kataluna)
Nom : (antaŭ)nomo
Cognom : familia nomo
DNI/NIF : idento-numero (pasporta numero)
Poblacio : urbo
Adreça internet : retejo
Comentaris : komentarioj

dijous, 23 d’agost de 2007

Mi vidis ĝin, mortinta

Sidanta sur la necesujo, mi vidis ĝin tie, sur la planko, senmova, ventr' al plafone, brunkolora. Ĝi venis el Ameriko, mi aŭdis. Sed ĝi mortis ĉe mi, en Barcelono, en mia necesejo, inter skatolo kaj ŝtupareto. Kiom aĝa, mi ne scias, sed ĝi aspektis plenkreskula pro la grando. Tuŝi mi ne povis, ne kuraĝis, mi ne certis pri ĝia absoluta morto kaj, cetere, eĉ kadavre ne indus. Mi atendis, mi pripensis kion fari, ĝi ne devus tie pluresti, ne decus. Starinte mi serĉis, nur trovis maldikan kaj malnovan folion, mi decidis ĝin uzi, provi. Mi ŝovis la paperon sub ĝin, la blankan sed uzitan paperon. Mi kondukis ĝin per leĝeraj frapetoj ĝis la centro de la folio kaj mi levis, horizontale, paperon kaj ĝin, preta por transporto. Mi hezitis inter necesujo kaj paperkorbo. Lastfoje unu lia kamarado, ankaŭ mortinta, flosis sur la miksaĵo de akvo kaj urino. Mi decidis paperkorbon. Sed necesis piediri tra koridoro, zorgante la kvietecon de la kadavro surpapera, evitante stumbligajn barojn, ŝtelpaŝe. Jen la fino de la vojo, la atingo de la ujo. La mortinto restis sama, morta, senmova, meze de la blanko. Finiĝis la funebra marŝo, la silenta procesio post la forpaso. Mi klinis la folion kaj ĝi glitis en la paperkorbon, la malplenan paperkorbon nun iĝinta tombejo de enmigrinto. Mi enĵetis ankaŭ la paperon, kiu fine kovris la vivinton, ŝparante al aliuloj la tristan vidaĵon. Aliaj paperoj survenos kaj sedimentos ĝis la rando de la paperujo, tiam oni forportos al strato, al pli granda tombejo de vivintoj kaj nevivintoj, atendante la alvenon de kamiono kiu englutos ĉion mortan kaj forlasitan en la urbo. La vojaĝo de la amerika brunulo longos, sed ne gravas. Ĝi vivis sian tutan vivon. Eble ĝi reenkarniĝos iam, bruna, malgranda, rapidema, scivola...kiel kutimas blatoj.

dimarts, 21 d’agost de 2007

La sekreta lingvo

Mi ne memoras mian aĝon tiam, eble mi estis 18 jaraĝa kiam mi komencis ludi per la lingvo. Adoleskantoj amas sekretojn kaj misterojn, mi ne estis aparta pri tio sed mi elpensis apliki la enigman etoson al la lingvo. Mi elpensis kodon.
Surbaze de la hispana alfabeto mi decidis kaŝi la kompreneblon per facila rimedo: ĉiujn vortojn mi ŝanĝis tiel ke ĉiu konsistanta litero estu anstataŭita de ĝia sekvanta laŭ la alfabeta ordo, disigante vokalojn disde konsonantoj, ekzemple kaj aplikite al esperanto, la vorto amikino estiĝus enolopu (a estiĝus e;m estiĝus n; ktp.) Jen ekzemplo de frazo: mi ŝatas karesi katojn>>No teveŝ lesiŝo levuĵp. Mi uzis ĝin nur skribe kaj nur komplicis en la uzo unu mia tiama amikino. Post nelonge mia elpensaĵo ekkuŝis en tirkesto kaj en forgesita angulo de mia menso. Sed mi kredas ke mia intereso por Esperanto ŝuldiĝas parte al tiu anekdoto okazinta antaŭ multaj jaroj, pro du motivoj: per Esperanto oni multe vortludas kaj ĝi ankaŭ aromas kiel sekreta kaj mistera lingvo for de Esperantio.

dimecres, 15 d’agost de 2007

The Meatrix/La Meatrico

The Meatrix estas versio de la originala filmo The Matrix. En ĝi rolas animitaj desegnaĵoj, tamen la mesaĝo estas vere skuema kaj hezitigas pri la indeco akcepti nian nuntempan vivstilon. Nepre spektu ĝin kaj despli se jam antaŭe vi havis la bonŝancon ĝui la originalon. Klaku ĉi tie kaj elektu la koloron de via pilolo.

Forpasis Lluís Maria Xirinacs

Okaze de la morto de la filozofo kaj pacaktivisto LL. M.Xirinacs mi aligxas al la kondolencoj. Por tiuj kiuj ne konis lin, mi transkribas resumon de lia vivo far nia amiko Farriol Macip:
Sabate la 11an de aŭgusto oni trovis en arbaro de regiono Ripollès (Kataluna Landaro) la kadavron de Lluís Maria Xirinacs. Kelkaj ĵurnaloj informas pri memmortigo, tamen leginte la skribaĵon kiun li lasis ĉe fondaĵo Randa, ŝajne li estis malsana kaj translokiĝis en la montaron por forpasi sole, pace kaj silente.Lluís Maria Xirinacs naskiĝis en Barcelono la jaron 1932, kaj post fariĝi sacerdoto kiam li aĝis 22 malakceptis la monon kiun la Ŝtato donis al Eklezio kaj ekis malsatstrikon kontraŭ la ligiloj inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Poste li estis unu el la iniciatintoj de la Asembleo de Katalunio kaj li sidis 12 horojn ĉiutage dum unu jaro kaj naŭ monatoj antaŭ la pordo de la ĉefa malliberejo de Barcelono postulante la liberigon de la politikaj malliberuloj. Li estis fervora neperfortulo sekvante la idearon de M. Gandhi. En ĉiuj siaj diskursoj konstatigis la kontraŭdirojn de la ŝtato. Li estis malliberigita plurfoje, dum la frankismo kaj dum la konstitucia periodo.La jaron 1977 li prezentis sin mem, kaj unuopule, kiel kandidato al senato kaj estis amase voĉdonita en Barcelono. En la senato dum ĉiuj sidis li staris proteste al malpermeso uzi la katalunan tie. Li ĉiam luktis por la sendependeco de la Kataluna Landaro kaj la jaron 2001 deklaris sin en malsatstriko antaŭ la pordo de Generalitat de Catalunya por tiu celo.Xirinacs estis kondamnita la jaron 2004 por delikto de "pravigo de la terorismo" ĉar la 11an de septembro de 2002, en diskurso en la placo Fossar de les Moreres li deklaris sin amiko de ETA kaj Batasuna kaj tiel reliefigi ke ne ĉiuj perfortoj estas similaj; citante Gandhi li asertis ke, kiam ekzistas konflikto, neperfortulo ne povas deklari sin neŭtrala, ĉar en konflikto neŭtraleco helpas la plej fortan.Lluís Maria Xirinacs estis la plej granda simbolo de la lukto por la amnestio fine de la frankismo, li ĉiam praktikis la malobeon kaj reziston neperfortan, kaj dediĉis sian tutan vivon al libereco kaj suvereneco de la kataluna popolo.
Por daŭrigo pri la legado vi povas klaki ĉi tie. Ankaŭ en vikipedio jam eblas pluinformiĝi.