dijous, 22 de febrer de 2007

Esperanto en Katalunio

Esperanto kaj ĝia komenco en Katalunio
La unuaj elstaraj esperantistoj estis francoj. Tiel rakontas Ferriol Macip: “duono de la mondo scipovis la francan kaj la francoj entreprenis la lernadon de esperanto kun la celo sin amuzi”. Rimarkindas ankaŭ la sukceso de la lingvo en orienteŭropaj landoj, kiel Hungario aŭ Bulgario.
Nuntempe troveblas esperantistoj preskaŭ ĉie en la mondo, en landoj tiel malsamaj kiel Brazilo, Venezuelo, Kubo, Ĉinio kaj eĉ Afganio aŭ Niĝerio. Ankaŭ Katalunio travivis elstaran periodon, el esperanta perspektivo, dum la unuaj jardekoj de la 20ª jarcento, parte danke al la laboristaj movadoj kaj al organizado de Floraj Ludoj (literatura konkurso), kiuj malfermis la eblecon antaŭenpuŝi la esperantlingvan literaturon.
La okazintaĵoj dum la “Setmana Tràgica”(tragika semajno)* en 1909 situigis Esperanton en la centron de polemikoj. Hispana reĝo Alfonso la 13an perforte dissolvis laboristan proteston, kio kunportis la morton de multaj esperantistoj ligitaj al la tradicia kataluna anarkiismo.
Kiel kompenso al tiu sanga ŝtatfiaĵo kaj por rehavi bonan membildon eksterlande, la reĝo permesis la okazigon de Universala Kongreso en Barcelono. La anarkiisma edukisto Ferrer i Guàrdia, rekonata esperantisto, estis arestita kaj poste murdita far la policaj “ord-agentoj” kiam li survojis al la kongreso.
Dum la respubliko, la produktado de esperanta literaturo konsiderinde revigliĝis kaj ne maloftis trovi esperantlingvajn reklamojn en la gazetaro.
La sinsekvaj militoj en la tiama Eŭropo tre damaĝis la esperanto-movadon ĉar multaj el ĝiaj membroj estis persekutitaj. En tiu kadro, la hispana intercivitana milito ne estis escepto kaj Franko profitis el tio, manipulante la movadon kaj kaŝante ĝian kuntekston. Movado kiu naskiĝis kun klaraj kontraŭmilitaj celoj kaj strebanta al interhoma respekto estis subite uzata en militeca medio.
Malgraŭ tio, ke la literatura produktado malkreskis, multaj kleruloj daŭrigis en sia lernado de la lingvo. Elzemplo pri tio estas la kataluna verkistino Mercè Rodoreda.
Por pli bone kompreni la fratcelajn principojn de esperanto rimarkindas la fakto ke Zamenhof provis krei paralelan religion (Homaranismo), kredo kiu celis unuigi ĉiujn religiojn. La sukceso de tiu iniciato estis limigita.Nuntempe la esperanto-movado posedas stabilan reton de komunikiloj kiu helpas al la membroj de la komunumo havi internaciajn kontaktojn. Radio Polonia ekzemple, elsendadis informojn en esperanto duonhoron tage ĝis antaŭnelonge.
(tio ĉi estas traduko de artikol-ero aperinta en la loka gazeto Tot Mataró, la 21an de februaro 2007)
La bildo temas pri la libro Els inicis del moviment esperantista a Catalunya/La komenca esperanto-movado en Katalunio, de Francesc Poblet. Por pliaj informoj bv. viziti la retejon de KEA.
*(La Setmana Tràgica estis ribelo okazinta en aŭgusto 1909 kontraŭ deviga rekrutado por partopreni en la koloniaj militoj de Nord-Afriko. Post semajno, la armeo kanonpafe venkis ĝin kaj sekvis reprezalioj. Nur kelkajn semajnojn poste okazis la UK en Barcelono, kaj ĝi fariĝis la unua UK manipulita de registaro por propagandaj celoj: dum ĝi reprezalioj ĉesis kaj oni klopodegis ŝajnigi plenan normalecon, sed tuj post la fermo la registara perforto daŭrigis)

dilluns, 19 de febrer de 2007

Malreligiema Katalunio

Klarigi pri la diferencoj inter unu etno kaj alia povas rezulti facile, des pli kiam fizikaj trajtoj estas tre evidentaj. Tute ne ŝokas diri ke averaĝa japano kaj averaĝa senegalano estas malsamaj homoj kun malsamaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj.
Sed la afero komplikiĝas kiam oni strebas klarigi la diferencojn kiam fizikaj kaj geografiaj trajtoj ludas minimuman aŭ eĉ neniun rolon. La diferencoj ekzemple, inter kataluno kaj kastilano, andaluzo aŭ eŭsko, kuŝas ĉefe en la iom nebuleca kultura kampo (kvankam tiu kampo ankaŭ nutriĝas, i.a., el la geografia situo kaj la historiaj travivaĵoj).
Tamen, de tempo al tempo ĵurnaloj elgutigas tiujn diferencojn kiuj helpas, precipe al fremduloj, plikompreni la apartan profilon kaj aspirojn de konkreta lando.
Pasintdimanĉe ĵurnalo El Periodico publikigis rezulton de enketo pri la elekto de religiklaso en bazlernejoj kaj mezlernejoj, je hispania kaj je katalunia skalo, por komparo. Jen la rezulto:
76'9% el la hispanaj familioj decidis ke infano lernu katolikan religion en la lernejo.
44'5% el la katalunaj familioj decidis la samon.
Interna disdivido:
(hispanaj) 85'7% de bazlernejanoj ĉeestas klasojn de katolika religio. 64'1% de mezlernejanoj.
(katalunaj) 48'1% de bazlernejanoj, respektive 39'2% " " .

Vikipediaĵo

Unu el al eroj de la de la makrokosma kaj revolucia interreto estas Vikipedio, la virtuala enciklopedio de ĉiuj, ĉiuj en la senco ke ĉiuj povas kunkrei kaj ĉiuj povas legi, ĉefe tiuj kiuj posedas komputilon kaj retaliron. Unu mia amiko, ne esperantisto, entreprenis informi pri al figuro de Alexandre Deulofeu, kataluna klerulo ne tre konata sed kiu aŭtoris pripensigajn verkojn. De antaŭ nelonge, lia biografio kaj ideologio estas konsultebla en Vikipedio pere de ok malsamaj lingvoj dank' al laboro de diversaj skipoj kaj unuopaj volontuloj kaj oni ŝatus pliigi la nombron de lingvoj en kiuj aperas informoj pri li. Se vi scipovas lingvon ankoraŭ ne uzatan por la diskonigo de la figuro de Alexandre kaj emas helpi, via kunlaboro estos tre bonvena flanke de la admirantoj de tiu filozofo.
Jen la ĝisnunaj lingvoj en kiu aperas la koncerna artikolo:

http://ca.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (katalune)http://es.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (hispane)http://en.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (angle)http://eo.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (esperante)http://eu.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (eŭske)http://fr.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (france)http://it.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (itale)http://oc.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (okcitane)

dijous, 15 de febrer de 2007

Arboj....ara voj'

Arb' miljara,
kresko vivofrukta,
dioj elementaj,
gxermo en tero,
sxpruc' en aero,
lignaj vejnoj
kun sevo ricxa,
brancx' tusxanta
sunradion,
verd' mistera,
trunk' tenera,
sxirmanta bestojn
per ombro vera,
don' de frukto,
malavar' senfina,
akceptu min en brakum' sincera,
brancxu min, avet' serena.
Arboj

dijous, 8 de febrer de 2007

Ni ne rezignu

Ni ne rezignu pri niaj atingoj. Ni devis atendi eĉ jarcentojn por atingi la nunan situacion pri esprimlibero. Ni sukcesis, iom post iom (relative) situigi religion for de la registaro, for de la povo.
Kelkaj fanatikuloj diverstipaj pretendas reakiri la potencon por devigi la socion sekvi iliajn misinterpretitajn diregulojn.
Mi ne konas Charlie Hebdo, sed mi povas imagi ĝin kiel multaj aliaj revuoj en diversaj landoj, kiuj skoldas konservativulojn, reakciulojn, burĝulojn, koruptulojn, ktp.
La revuo troviĝas nun ĉe franca juĝejo, laŭdire pro ofendo kaj ridindigo de la muzulmanoj sed tio estas frukto de mis-aŭ-fiinterpreto. Por averaĝa okcidentano klaras ke tiaj acidaj humuraĵoj celas tiun parton de la islamanoj kiuj tordas kaj manipulas sian religion por plenumi siajn proprajn interesojn.
Kial ni rajtas ridindigi Bush-on, Zapatero-n, Blair-on, ETA-on, ktp kaj ni ne rajtu ridindigi fanatikajn religiĉefojn?
Mi estas budhisto, eble mi ne ŝatus ke humuristo ridindigu Gaŭtama Budhon (eble), sed mi ne traktus tion kiel grava ofendo kaj des malpli mi proponus mobilizon kontraŭ la aŭtoro.
Fakte la afero estas iom paradoksa, se Alaho estas tutpova...ĉu ne povas li (ĝi?) mem puni la karikaturistojn? ĉu la fideluloj ne fidas je Alaho?
Mi tutrespektas honestajn kaj pacajn fidelulojn el kiu ajn religio kaj mi petas reciprokon por la ateismaj valoroj, inter kiuj elstaras la esprimlibereco.

dilluns, 5 de febrer de 2007

Lernu ludante

Unu el la neeviteblaj taskoj en la lernado de lingvo estas la akirado de novaj vortoj. Ekzistas plural vojoj por tio: konsultado de vortaroj, poŝtaj interŝanĝoj, partopreno en prelegoj kaj aliaj aranĝoj, ktp.
Hodiaŭ mi volas mencii la ludon konata sub la nomo skrablo. Tiu ludo, laŭaspekte simila al la krucenigmoj aperantaj en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre amuza sistemo por la pliriĉigo de nia vorttrezoro. De antaŭ nelonge ĝi ekzistas en interreto facile atingebla kaj uzebla de la esperantistaro. Mia impreso estas ke ĝi ankoraŭ ne tre disvastiĝis kaj tio estas iom bedaŭra ĉar vere mi konsideras ĝin efika kaj amuza helpilo por la progreso de nia lingva scipovo. Do, mi invitas vin konatiĝi kun tiu risorso kaj, eventuale, ludi matĉon inter ni se niaj tempoj koincidos.
Fojfoje la programo povas ne respondi, pro teknikaj kialoj, en tiaj kazoj bv. pacienci ĉar certe ĝi ĉiam revenas, se ne en la sama tago en baldaŭa. Mi ludas en ĝi per la kromnomo karulo.