divendres, 16 de novembre del 2007

Kabei ĉar

Antaŭ unu semajno mi decidis kabei. Kabei? kial? "Kial" estas vorteto nepre remorka de kabei, multaj homoj surpriziĝas aŭdinte ĝin serioze dirita. Kial vi kabeas? vi estis longe senlaca esperantisto kaj nenio aparte grava okazis! Sed la afero tuŝas min plurflanke kaj diversmaniere:
Unua respondo kiu venas al mia kapo estas...kial ne? Retrorigardante oni povas vidi la propran serion da rezignitaj projektoj, laboroj, hobioj, amikaroj, partneroj, ktp. Tamen ne estas la kazo de hazarda kaj senmotiva kabeo. Cetere, indas nuanci inter esperanto-labora kabeo kaj plenesperanta kabeo. Pri kio rezignis Kazimiro Bein en sia tempo? pri la movado? pri la esperantistoj? pri la lingvo? la ideo?
Ŝajne mi ka(t)beis. Dumlonge mi kunlaboris kun la kataluna e-movado, foje de ene, foje de ekstere ĝis kiam alvenis la decido ĉesi. Tiu decido venis post la sento de diverĝo en niaj vojoj. Jen mia unuapensa diraĵo al ili: mi kredas ke vi tro* PORas kaj maltro PERas! En la kazo de Katalunio, tiu "tro" intime rilatas ankaŭ al politiko. Mi ne kontraŭas politikan agadon, ofte male, mi kontribuas al konsciigo pri rajtoj sed lastatempe mi havis la timpercepton ke ni flankenlasas nian veran celon: Esperanto, ĝia uzo, ĝia pliriĉigo, ĝia maturigo,...
Jen mi kredis trovi gravan diferencon inter mia Esperanto kaj la Esperanto de aliaj homoj: mi ne kredas ke Esperanto estas "nur komunika instrumento". Kelkaj ne emas akcepti kaj eble eĉ malsimpatias al tio ke Esperanto estas la denaska lingvo de mia okjara filo. Eblas ami la katalunan kaj tamen ŝajne ne indas ami Esperanton...
Do, revenante al la temo, mi kabeis nur parte. Dum pluraj jaroj mi laboregis por la lingvo je kosto de mia cetera vivo, laboro, familio kaj amrilatoj inkluzive. La lingva agado elsuĉis tro da tempo, ĝis la punkto ke ĝi endanĝerigis eĉ mian sanon. Nepris halti kaj reorienti ĉion. Eble mi povintus fari tion malpli abrupte sed mi ne faris. Mia patro ĉesis fumi ĉe mia naskiĝo, post tio li neniam plu fumis. Li sukcesis plibonigi sian vivon per abrupta decido.
Sed mi ne kabeis pri Esperanto, mi parolas al mia filo per nia komuna lingvo kaj mi ne pretas ĉesigi la komunikadon kun miaj amikoj akiritaj ĉie en la mondo pere de renkontiĝoj kaj interreto. Mi ripozas kaj meditas. Mi rompis neniun kontrakton ĉar mi nenion estis kontraktinta, mi ne perfidis ĉar nenio estas perfidebla.
Cetere ne la unuan fojon mi kabeas. Iam mi estis enamiĝinta al kataluna esperantistino, tiu estis la plej ampasia periodo de mia vivo, sed la vivo foje kruele ŝercas. Ŝi enamiĝis al alia e-kataluno.
Tio signifis komencon de deprimkabeo: ne eblis ami, ne eblis esperantumi, ne eblis konservi amikojn. Kvankam ĝi estis unu el la plej teruraj epokoj iam spertita, la vivo, post la deprimtempo, denove surprizis min per malkovro de la budhisma vivsinteno. Tion oni povus nomi la alian flankon de la monero, mi eltrovis vojon al nova vivĝojo.
Kurioze, aŭ ne, ke mia dua kabeo revenigis al mi la memoron pri mia tiama amatino. Miaj okuloj subite kaj senpermese malsekiĝis kaj kiam ilin mi fermis, ŝi estis tie kaj mia koro denove malgajis.
Venas al mi la tento pensi ke mia dua kabeado ankaŭ iel rilatas al ŝi. Eble mi tenis min al Esperanto-movado dum multaj jaroj pro ŝi. Eble mi esperis iaspeca miraklo kaj la miraklotempo jam kadukis. Mi mem ankaŭ kadukis, plej verŝajne.
Sed mi ŝatas pensi ke kabeado estas intensa formo de esperantismo, maniero pruvi ke Esperanto estas grava afero. Nur vera esperantisto povas kabei, malvera simple rezignas. Ortega i Gasset (se mia memoro ne mokas min) diris: mi estas mi plus miaj cirkonstancoj. Esperanto estas miaj cirkonstancoj kaj malesperanti povas esti formo esperanti. Kial se ne, mi provas klarigi mian kabeadon per Esperanto?

elkore,
KaBe (Karles Berga)

(*) tiu "tro" envere havas la celon "tre". Mi kutime estas misa vortumanto, ĉefe se temas pri disvolviĝantaj pensoj, pro tio mi petas ne interpreti mian rakonton kiel kritikon al iu ajn asocio aŭ movado, mi kabeis pri diversaj, sen diskriminacie ĉu ŝtataj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Indas rimarkigi ke temas pri teksto en privata blogo (des pli nun), kvankam malferma al vizitantoj, kiel ĉiuj blogoj.

5 comentaris:

Manuel ha dit...

Nu, mi kredas ke tiun uzon de la koncepto "kabei" aprobus eĉ nia komuna amiko Tonyo.

Do, kuraĝon kara amiko! Mi esperas revidi vin iam kaj paroli nian komunan lingvon. Bv. plu resti en PS kaj aliaj "mildaj" esperantujaj ĉambretoj, mi petas.

Anònim ha dit...

Ah, se la problemo kusxas inter resigni aú kabei, bonvolu ne dubi, miksu ambaú, solve kabsigni aú resibei...
Tamen, vi havos la saman problemon

Karulo ha dit...

Dankon al ambaŭ pro viaj vortoj kaj konsiloj. Kabsigni estas interese pro la kunigo kabe-signi kiu vere havas sencon (kvankam mi kredas ke la dua radiko estas reZign). Pri la dua ebleco eble taŭgus re-siberii, tio estas (re)resti en la frostigilo :DDD

Anònim ha dit...

Ho, kara persone nekonata amiko, kiel mi bone vin komprenas! Mi tion kion vi decidis fari, kabei, jam faris. La proceso komencighis antau kelkaj jaroj, pasintjare finighis, t.e. estighis shajne definitiva. Same kiel vi, mi tamen ne chesos uzi Esperanton por daure teni kaj (kial ne?) ankau akiri novajn geamikojn, por komuniki chie kie mi por tio vidas sencon. Chiukaze, en la nacia E-movado mi estas profundege elrevighinta. Chion la plej bonan!

Valdas ha dit...

KARAJ katalunaj kabeantoj! Mi solidaras kun vi kaj tiu balkana poeto, kiu versis: mi min mortigis por ne kabei. La instrudado bredis tiom da eternaj komencantoj, ke nenio eblas kontrau paralizo. Esperanto estas inspire manipulebla lingvokrea instrumento komunika, reciproje interkompreniga, kaj muzika improvizilo lau Nikolao Hohlov.
v.banaitis che rvpl.lt