dijous, 31 d’agost de 2006

La spirita flanko

Om mani padme hung. Krom blogisto kaj esperantisto mi estas ankaŭ budhisto. Jen rimaĵo al kiu mi povus aligi aliajn istojn. Sed vi eble demandos, kial budhisto? Nu, la afero havas simplan respondon, mi ĉiam posedis spiritan "internan ideon" kiu estis dum longe orfa je strukturiĝo.
Kiam la unuaj informoj pri budhismo alvenis al mi, mi emis ilin ignori ĉar ili aperis sub religia vestaĵo kaj tio estis neakceptebla por la ateista blogisto. Sed "guton post guto"...Unu mia amiko estiĝis kvazaŭ kuriero aŭ leterportisto de Budho. Per li mi malkovris la filozofian teorion kaj la sciencan praktikon. Meditado kaj legado de libroj ja jes estis akcepteblaj.
Mi eniris en la budhisman kampon tra la pordoj de la tibeta budhismo, kiu estas plenplena je ikonografio, tekstoj, majstroj, kaj tradicio. Tuta universo, ne strange ke plej multaj homoj tuj vidas en ĝi religion. Sed la ĝenerala ideo povas abrupte ŝanĝiĝi kiam ni transiras al esence japana konceptiĝo de budhismo, la tiel nomata Zen', la unua formo de budhismo kiu estis bonvenata en Okcidento. Jam pli malfacilas meti Zenon en la sakon de kristanismo, islamo, judaismo, ktp.
La ĉefa metoda diferenco inter la okcidenta scienco kaj budhismo estas tiu, ke la unua pristudas la objektojn sen konsideri la observanton dum la dua ne distingas inter observanto kaj observato. Tamen, lastatempe la landlimo inter ambaŭ komencas forfali dank' al la kvantuma fiziko. Ege rekomendinda filmo pri tio estas Kaj kion vi scias? de William Arntz, Betsy Chasse, kaj Mark Vicente http://www.whatthebleep.com/whatthebleep/
Se iu scivolas pri budhisma muzikrecitado "mantroj" jen paĝo kun MP3-aĵoj: http://www.salves.com.br/mantras.htm

dimecres, 30 d’agost de 2006

ooooooooo.....

OOOO... kej, Supozeble interesas ion scii pri la blogisto kiam oni decidis viziti blogon. Mia esperanta vivo komenciĝis en 1982, ĉe araneaĵoplena biblioteko, en konstruaĵo kiu antaŭe estis sidejo de kooperativo de manteksistoj. Mia instruisto estis afabla kaj bonkora maljunulo kun longa esperantovivo sur siaj ŝultroj.
Mi entreprenis lerni Esperanton pro ĝia ideala, aŭ eble ni diru, interna ideo. Tiu moto, ĉiu popolo sian lingvon kaj unu lingvo por ĉiuj, definitive faligis min en la araneaĵon. En tiu tempo mi estis 22 jara, do mia unua celo estis junaj homoj kaj junaj iniciatoj. Ne longe post mia ekrego de la lingvo kaj kun helpo de neesperantista amiko, mi naskis Heroo de Esperanto-n fanzino kun la subtitolo La plej loka gazeto. Kiel vi verŝajne prividas, ĝi temis pri tre modesta kaj simplaeldonita humura gazeto sed ĝi rolis kiel plusa instigilo por la posta naskiĝo de Kataluno, la bulteno de Kataluna Esperanto-Junularo, jam pli regula kaj kvalita pro la implikiĝo de pluraj entuziasmaj gejunuloj. Por trafoliumo de tiuj kaj aliaj revuoj vi povas viziti CES (Sabadell), Biblioteko Molera (Moià) au MES (Sant Pau d'Ordal, Subirats).

dimarts, 29 d’agost de 2006



Jen komenco de vojaĝo. delonge mi pensis pri la plenumado de tagĵurnalo, unu el la plej modaj formuloj pri komunikado en interreto. En tiu ĉi virtuala universo ĉiam estas loko por io nova. Lastatempe mi multe okupiĝis pri skribado en www.orkut.com kie geamikoj el la tuta mondo (sed ĉefe brazilo :-P) povas interrilati kaj krei subkomunumojn el plej kuriozaj kaj ekstravagancaj trajtoj. Milionoj da homoj jam aliĝis al Orkut sed vere ne multaj aktive partoprenas kaj des malpli estas tiuj kiuj akurate gvidas kaj vigligas la diversajn temkomunumojn.

Mi kreis tri specifajn komunumetojn: Aladina Olelampo, Eros Peranto kaj Mia Dio! La unua celas videbligi la sopirojn kaj revojn de la esperantistoj, la dua permesas la esprimon kaj publikigon de erotikaj fantazioj kaj anekdotoj, la tria strebas klaĉi pri Dio :-)

Al Orkut oni povas aparteni post persona invito de orkutano. Jam rimarkinda nombro de esperantistoj troveblas en ĝi, tial, se iu el vi interesiĝas , simple konigu vian deziron al iu el ili (eventuale mi). Mi ĝin rekomendas se vi ĝuas iom da libera tempo ĉiutage por interretumi kaj plivastigi vian amikaron.