dilluns, 20 de febrer de 2012

Teologio de la papilio (postkonduko kaj konkludo)

Dio ekzistas se ni ĝin kredas, Dio ne ekzistas se ni ne kredas ĝin, tial Dio povas havi milionojn da malsamaj aspektoj kaj ekzistokialoj, same kiel ekzistas milionoj da homoj, t.e., milionoj da cerboj kapablaj krei diojn.
La samaj cerboj kiuj povas kredi ke sia dio estas la dio de la aliaj, kvankam neniu cerbo de unuopulo povas koncepti la ideon dio de alia cerbo. Kaj la dio memkreata de iu ajn unuopulo devas morti kaj renaskiĝi konstante por adaptiĝi al la progreso de la cerbo laŭ ricevado de informoj.
Tial sanktaj skribaĵoj povas ricevi sennombrajn interpretojn, laŭ la socia evoluo, dum dikredantoj montras malsamajn kondutmanierojn por speguli la cerban evoluon.
Ni ne bezonas la realan dion  sed la komunan dion. Kredo en reala dio igus tute malbezona kiun ajn religion, ĉar rekta kontakto kun dio solvus ĉiun eblan problemon al unuopulo.
Komuna dio signifas komuna intereso kaj, sekve, komunaj akcepto kaj protekto. Sed komuna dio implicas bremsadon aŭ malrapidigon de la propra mensevoluo rilate al la koncepto dio pro tio ke, biciklo kun du homoj nepre marŝas pli malrapide ol biciklo kun unu sola homo.
Ĉiuokaze endas kompreni la neatingeblon de Dio ĉar, se ni malaperigas ĉiujn homajn informojn pri ĝi, restos eĉ ne spuro pri ĝi kaj ni estos devigataj agi kiel niaj prahistoriaj prauloj, interpretante la universon laŭ nia malgranda cerbokapablo, kaj ni ripetus la kreadon de religioj, plejverŝajne tre malsamaj al la nunaj, pro la papilia efekto.
Facila kaj ilustra eksperimento estas la komparado de pastra aŭ eklezia teksto de (ekzemple)antaŭ cent jaroj kun nuntempa teksto. Eĉ dikredantoj konstatos ke Dio ŝanĝiĝas kiam homo ŝanĝiĝas. Tiel estas ĉiam.
Konstante ŝanĝiĝanta dio estas neatingebla dio...krom se ni estas dio, kompreneble.

Teologio de la papilio (parto 1, teoria enkonduko sub senkonduko)

La aŭtoro de la dimensio nekonata donis instruojn al la komisiono pri aferoj de la kongreso por konstati la avantaĝon de iu republikigo de la novaĵoj en la loka ĵurnalo por infanoj el la tuta mondo.
Tamen, iu el la legantoj ne deziris konstati la eventojn kiuj estis okazontaj en la urbo kaj tuj pensis pri ŝanĝoj en sia pensmaniero aŭ sia sinteno rilate al la homoj kiuj antaŭe agis en simila maniero.
Tio estis la rezulto de konektado inter malsamaj ideoj alvenantaj en sian kapon post la liberiĝo el la tabuoj sociaj.
La problemo rilate al vortkreado senorda estas nur la interna enhavo kaj la senco de la ideo, ĉu interna aŭ malinterna, sed la ideo en si mem povas esti la eksplodilo kiu renversos ĉiujn konatajn konceptojn pri komunikado, same aŭ simile al la revolucio ekigata de la interreta revolucio.
Ja multaj homoj antaŭe vantis al si la inventon, sed nur je unuopa kaj mema skalo eblas paroli pri plena revolucio je unuopa mensa nivelo, tiel ke, ŝanĝo en la cerba strukturo kondukas al esenca ŝanĝo de la individua vivstilo  kaj vivmaniero, verŝajne sub la influo de la papilia efekto laŭ kiu, eĉ plej eta ŝanĝo implikas la rekreadon de la tuta universo. Eĉ se ne la tuta universo por la tuta homaro, jes por ĉiu individuo aparte, kaj la rezulto fina taŭgas por ĉiu homo kaj kazo.
Ĉar ne estas esenca diferenco inter cerbaj procezoj kaj pragmaj praktikoj  -ili estas kvazaŭ inter-spekulado- ne eblas diferencigi inter realo intima kaj realo universa. Faktoj konfirmas kredojn kaj kredoj konfirmas faktojn.
Je ĉiu pensaĵo ĉio naskiĝas denove, kun tre similaj karakterizoj rilate al pasintaj faktoj sed ĉiam kun aldonaĵoj kiuj neniam antaŭe ekzistis aŭ montriĝis.
Tiel montras ankaŭ la moderna fiziko, laŭ kiu simpla observado modifas esence la observaĵon. Tiel konstatite, ni ĉiam kredas koni la nekonataĵon.