Ĉu vi lernas esperanton, hispanan aŭ katalunan? Do, planu pasigi viajn venontajn feriojn en Igualada (Anoia, Katalunio). Al vojaĝemuloj mi disponigas ĉambron 2-4 homan kun ĉiuj bezonataj aferoj:
Duopa lito
Litsofo por du homoj
2 vestoŝrankoj
Televido kaj muzikaparato
Libroŝranko provizita per prikataluniaj libroj kaj mapoj
Granda fenestro kun malferma pejzaĝo
Aparta tualetejo-duŝejo
Ebleco memkuiri
Kundivido de lavmaŝino
2 bicikloj por urba promenado.
Igualada situas je unu bushoro de Barcelono kaj ties plaĝoj kaj alitipaj turismejoj. Ankaŭ la fama montaro Montserrat estas facile atingebla per trajnkonekto. Stacidomoj busa kaj trajna troviĝas je 8 minuta piediro. Laŭ eblecoj mi ĉiĉeronos en la urbo kaj proksimaĵoj.
Lernu dum via restado! Mi provizos al vi materialon por praktikado de la lokaj lingvoj kaj esperanto kaj mem instruos laŭ via scivolo post horara interkonsento.
Luprezo de la ĉambro: 20 €/tage aŭ 120 € semajne
Kompleta informo ĉe Ipernity
Vizitu ankaŭ miajn blogojn pri Montserrat kaj Anoia .
dissabte, 26 de febrer de 2011
dijous, 10 de febrer de 2011
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
Parlament de Catalunya La kataluna Respubliko estas oportuno por korekti la nuntempajn demokratiajn kaj sociajn deficitojn kaj samtempe...
-
Amadeu Carbó (historiisto) diras ke, en la 9a jarcento, la Malnova Katalunio apartenis al imperio fondita de Karolo la Granda kaj de...
-
Esperanta societo Paco kaj Amo, Novembro 1900a Bildon pri la aludita revuo Spritulo, mi aldonas sube: Fonto de la bildo:...
