divendres, 25 de maig de 2007

Superloĝej' estas ni ĉiuj, homoj kiuj ne rezigniĝas.
Superloĝej' estas ni ĉiuj, homoj kiuj ne deziras hipotekon je 50 jaroj kaj ankaŭ ne je 40 aŭ 30, ĉiuj ni kiuj ne volas luproponojn je maldecaj prezoj kaj kondiĉoj, tiuj kiuj ne volas loĝspekuladon, kiuj ne volas loĝi amasiĝintaj en apartamentoj, kaj ankaŭ ne en apartamentoj sen aerumsistemo nek fenestroj.

Superloĝej' estas ni ĉiuj: mileŭrigitoj, du-mileŭristoj kaj kvincenteŭristoj, gejunuloj kiuj ne emancipiĝas, gepatroj revenantaj al la filaj domoj, filoj reirantaj al la patraj domoj, geparoj kiuj ne povas separiĝi, hipotekoj dependantaj de eŭribor, emerituloj, senlaboruloj, sensekurigitoj, kaj laciĝintoj el tiu ĉi neeltenebla situacio.

Superloĝej' estas ni ĉiuj, kiuj ne volas la detruon de la naturmedio per la sovaĝa kaj senbremsa diskonstruado. Superloĝejo estas ni ĉiuj, kiuj volas ke la malplenaj apartamentoj plenumu socian funkcion.

Superloĝej' estas la homoj kiuj scias, ke ĉio ĉi povas kaj devas ŝanĝiĝi, tiuj kiuj postulas responson, tiuj kiuj reklamas iun rajton surirante la stratojn. Superloĝej' estas ĉiuj kiuj estas socie konsciaj kaj scias kiel devas esti la kvartaloj. Superloĝej' estas ĉiuj kiuj mem suferas priloĝejan kaj urbanizan perfortojn.
Superloĝej' estas ĉiuj kiuj emas batali por sin aŭdigi kaj laŭtkrii, ke la rajtojn oni nek lotumas nek almozpetas sed ke ilin oni konkeras.
Noto: superloĝej' estas la esperantigo de la hispanlingva "supervivienda", heroo naskiĝinta el la mobilizado kontraŭ la loĝspekulado kaj por la rajto loĝi dece kaj ne sub sklavecaj kondiĉoj.

dilluns, 21 de maig de 2007

Blekoj de la mondo

Aŭdindaj sonoj. Unu mia amiko renkontis paĝon pri tre diversaj bestosonoj kaj li volis dividi tion kun ni. Ĝi estas en kelkaj kazoj amuze kaj surprize. Vizitu ĝin kaj komparu kun via sperto pri la temo: http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html

dilluns, 14 de maig de 2007

En provizado

Antaŭ kelka tempo mi partoprenis staĝon pri klaŭnarto. En ĝi eblis multe lerni pri la arto mem sed ankaŭ pri kompreno de homaj sentoj kaj kapabloj. Iam mia instruisto, rilate al improvizado, asertis: "vi suriru la scenejon sentime, vi ĉiam trovos novan sugeston por ion klaŭni". Kaj li pravis, almenaŭ tiel estis dum la tuta semajnfino en kiu mi provis miajn aktorajn kapablojn. Tio estas spegulo de la vivo en si mem, aferoj neniam ripetiĝas. Provu eliri al la strato en difinita momento kaj provu denove la samon post kelkaj minutoj. Sonoj, bildoj, odoroj, sensacioj, pensaĵoj, impresoj ĝenerale estos malsamaj, kaj tio validas ĉe plej diversaj scenejoj. Mi provos apliki tiun eltrovaĵon al mia blogo, sufiĉos "kapti" unu el la impresoj ĉirkaŭantaj (voĉoj de najbaroj, bruo el mia balkono, la urseto sur unu el la laŭtigiloj, la varmeco de mia ĵus sunumita haŭto, la lumetoj videblaj tra la fenestro,...).
Kompreneble mi parolas pri ekirpunktoj. Ja oni devas ĝui malstreĉon por plezure kaj kontentige skribi, sed menso trankvila kaj libera ĉiam emas provizi materialon kaj inspiron.

dimecres, 9 de maig de 2007

Grama Tiko

Esperantistoj estas homoj kiuj entreprenis lerni kaj uzi fremdan lingvon (Esperanton), tial estas normale renkonti ie-tie malĝustaĵojn, ĝenerale ne tre gravajn sed kiuj meritas rimarkojn por konsciigi kaj eventuale levi la kvaliton de la lingvo-uzado.
Ĉibloge mi ŝatus starigi angulon por komenti tiujn erarojn plej ofte renkontataj en konversacioj kaj skribaĵoj.
Unu el ili estas la uzo de "korekta" anstataŭ "ĝusta". "korekta" estas la adjektiva formo de la verbo "korekti". Tiel do, kiu ajn vorto uzinda kaj gramatike bona estas "ĝusta", ĉar principe ĝi ne ricevis korektadon (eventuale jes elektiĝon).
Alia vorto kutime misuzita estas "ofero", aplikita en la senco "propono". Kio ajn prezentata al aliaj homoj, sen komerca (oferto) aŭ religia (ofero) celo estas "propono". Ekzemple: Petro proponis al Maria sian krajonon por ke ŝi povu fini la leteron.

dimarts, 1 de maig de 2007

Povintus ekzisti...Aristarto de Omago

Tre malmultaj libroj atentas pri la figuro de Aristarto de Omago (Omago, 360 a.k.- Atino, 293 a.k.). Li estis unu el la lastaj disĉiploj de Aristotelo, de kiu li elĉerpis siajn bazajn principojn. Aristarto vojaĝis al Egiptio interesiĝanta pri la ideo de l'transmondo. Li vizitis diversajn sacerdotojn el la Ozirkulto kaj lernis la tiamajn hieroglifajn lingvojn uzataj de la pastra elito.
Ĉe sia reveno, Aristarto publikigis sian "Reruman Dekalogon" nome:
-Homo ne distingiĝas de aliaj bestoj je universala vidpunkto
-Homo devas nepre akcepti sian bestecan esencon
-Religio estas la ĉefa baro por ke homoj perceptu sin tiel kiel ili fakte estas
-Menso de homo estas en konstanta kaj senfina ŝanĝo kaj evoluo
-Ĉiuj memperceptoj kiujn homoj posedas pri si mem, estas nature provizoraj
-Konstanta ŝanĝo en la homa menso implicas konstantan ŝanĝon en la produktoj de tiu menso
-Agnoskante sian bestecan kondiĉon, homo agnoskos la superecon de la naturo, kies leĝoj estas nemodifeblaj
-Je scienca vidpunkto, la homvivo ne havas iun ajn celon. La ideo progreso ne posedas bazon je universala vidpunkto
-Homa inteligento estas nur instrumento por adaptiĝo al la medio. Ĉiuj vivestaĵoj posedas instrumentojn por adaptiĝo
-Plena adaptiĝo al la medio egalas al plena disvolviĝo de la homo

Proksime al sia morto Aristarto estis pristudanta ĉu la medio estas memstara fenomeno aŭ ĉu la homo kreas sian medion, sed li forpasis ne publikiganta siajn konkludojn.