dimarts, 23 de juliol del 2013

Premiere en la historio de homturado

Unuafoje en la historio de la popularaj kaj famaj katalunaj castellers (homtur-konstruantoj), ĉijare oni levis turon meze de  olimpika naĝejo kiel parto de la inaŭgura ceremonio de la Monda Ĉampionado pri Akvosporto 2013.
Vere unika kaj spektinda aranĝo.

dijous, 27 de juny del 2013

Homĉeno por la Sendependeco

La Kataluna Nacia Asembleo prezentis la homĉenon kiu kunligos 86 urbojn la venontan 11an de septembro. Kolektiva aranĝo por peti la sendependecon.
Laŭdire de Carme Forcadell, prezidanto de la KNA, "Per tiu homĉeno ni volas internaciigi Katalunion". Dum la prezentado oni donis parolturnon al la reprezentantoj de la Balta Vojo, kies homĉeno en 1989 utilis por depostuli la sendependecon de la baltaj landoj (Estonio, Latvio kaj Letonio).
Kiel rakontis Ulo Laanoja kaj Henn Karits, civitanoj el tri landoj ligiĝis man-ĉe-mane laŭlonge de 680 km. En estonio la ĉeno konektis 150.000 homojn ĝis 215 km.
Ĝuste la balta sperto inspiris la iniciaton de la KNA kaj ĝian organizadon.
Laŭ aserto de Laanoja: "Tiu ĉi sperto profunde impresos ĉe vi kaj montros al Eŭropo vian firman decidon pri memdetermino".

Tiu ĉi teksto estas tradukita parto de artikolo aperinta en La Vanguardia

Mapigo de la homĉeno
La Via Catalana / La Kataluna Vojo (disversaj bildoj)

La Ideala Muzeo de Katalunio


 La Museu Ideal de Catalunya estas galerio de bildoj (fotoj) plej diversaj kaj sugestoriĉaj. Ili montras la landon, ĝiajn monumentojn, kuriozajn objektojn kaj aranĝojn, inventojn, muzeaĵojn, popolartaĵojn, ktp. Ni varme rekomendas vidpromenadon.

dimarts, 18 de juny del 2013

Koncerto por la Libereco, Barcelono 29a de Junio 2013


La koncerto

La Koncerto por la Libereco estos gravega aranĝo okazonta en nia lando, unueca krio de la civila socio por depostuli, pere de la muziko kiel universala lingvo, la rajton de la kataluna popolo kaj de ĉiuj popoloj de la mondo decidi sian estontecon, libere kaj demokrate.

La 11an de septembro de 2013, pli ol miliono da homoj surstrate manifestaciis en Barcelono kun la deziro plenumi sian propran suverenecon cele al propra ŝtato. La koncerto por la libereco celas iĝi nova ebleco por ke la voĉo de la popolo estus aŭskultata en kaj ekster Katalunio. Ĝi estos ankaŭ aranĝo kiu kontribuos instigi ĉiujn al konstruado de la kolektiva estonteco de la lando.

Arta enhavo

La Koncerto por la Libereco estos tutnova spektaklo el konataj kantoj  kiuj trairos la kolektivan memoron de la lando kaj la mondo. Kantoj kiuj estis uzataj por depostuli la liberecon de homoj kaj popoloj. Inter la kantoj elstaros la plej popularaj el Lluís Llach, kiuj estos kantataj de li mem aŭ de aliaj kantistoj el diversaj landoj kaj generacioj.

Organizantoj
Kunlaborantoj
Novaĵoj
Oftaj demandoj
Videoprezento de la koncerto  (kun subtekstoj)
Kelkaj eltiraĵoj de la koncerto


dilluns, 10 de juny del 2013

Anarkiismo kaj naciismo en katalunio: kelkaj ekzemploj


[Fragmento el la artikolo PSOE kaj la Kataluna Nacia Afero (1), de Xavier Quadrat. Revuo Avenç. Numero 5, septembro, 1977. Trad. Karles Berga]

Kiu estis la sinteno de la “popolaj klasoj”, aluditaj de JosepTermes, rilate al la katalunisma movado? Kaj kiel ĝi evoluis? Oni diris ke, je la komenco de tiu ĉi jarcento, en la katalunismo ĉefrolis, preskaŭ monopole, la reprezentantoj de la burĝaro. Tio verŝajne estas certa. Tamen, estas interese memori ke, en junio de 1905, Salvador Gibert, de la grupo “Progrés Autonomista” publikigis en Revista Blanca (anarquiisma gazeto eldonita en Madrido) tre sugestan artikolon sub la titolo “Naciistoj-Anarquiistoj”. En ĝi, Gibert asertis ke, “la naciisma ideo en katalunio, tio estas, la katalunismo” naskiĝis iam meze de la 19a jarcento kaj ke, estante junulara movado, “neniun devus surprizi ke en ĝi abundis homoj kun anarkiismaj ideoj...”.
Nu, ni en volas eltiri facilajn konkludojn el tiu aserto sed tiu artikolo tute en estis izolita ekzemplo. Unu monaton poste, en julio 1905, Revista Blanca publikigis alian artikolon, nun verkitan de J. Garden. La interpreto de la naciismo el anarkiisma vidpunkto estis jena:
El inter ĉiuj multaj partiemoj, aspiroj kaj idealoj kiuj konsistigas la nunan naciisman movadon en Katalunio, aperas, kiel karakterizilo, la plifirmigon de la kataluna personeco kiel socia kerno kaj, subsekve, la proklamon de la rajto de ĉiuj popoloj, kun aparta personeco, regi sin mem.
Tiu ĉi fundamenta aserto de la katalunismo estas valoro ne prifajfinda por la disvolvigo de la liberecanaj idealoj.
Efektive ĝi signifas la absolutan neadon de ĉiuj modernaj Ŝtatoj, kiuj reprezentas malnaturajn organizojn subtenataj de perforto kaj privilegioj. Tial la katalunismo ne rifuzas manifesti simpation al ĉiuj revoluciaj movadoj kiuj dum la detrua agado, celas ankaŭ ke ĉiuj popoloj enkadriĝu en siaj naturaj organizo-limoj”.
..........
..............

La 15an de februaro 1913, reaperis en Barcelono la gazeto Tramuntana. La ĉefredaktoro estis Salvador Seguí, kiu respondecis pri la jena redakteja enkonduko:
Ni kore pasias pri tiuj du grandaj sentimentoj, tiuj du eksterordinaraj amatoj: Katalunio, Libereco.
Ni volas iun Katalunion por la libereco. Ni volas liberecon por Katalunio. Ni volas universalan federacion de liberaj popoloj. Ni ne volas aliajn limojn ol tiuj de la respekto al patriaj moroj kaj lingvoj. Ni volas socian transformon, ke laboro ne estu humiliga tasko sed male, digniga okupo. Ni volas eternan homfratiĝon”.



divendres, 10 de maig del 2013

Komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio pri nova leĝo aplikata sur katalunlingva kaj aragonlingva teritorio

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) energie kondamnas la nuligon de la ĝisnuna leĝo pri lingvoj de Aragono kaj la novan aprobitan kiu perverse kaj ridige nomigas la katalunan LAPAO* kaj la aragonan LAPAPYP*. Ni ankaŭ demandas kial la nomon de la hispana lingvo ne ŝanĝiĝis.
La internacia akademia komunumo scias, ke la propraj lingvoj de la aŭtonoma komunumo Aragono estas la aragona, la kataluna kaj la hispana.
La Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj engaĝigas la aŭtoritatojn (en la artikoloj 7.1.b kaj 7.1.e) respekti la geografian areon de ĉiu lingvo kaj la rilatojn inter ties teritorioj. La Komitato pri Ministroj de la Eŭropa Konsilio rekomendis al Hispanio (en 2005 kaj en 2008) starigi juran kadron specifan por protekti la katalunan kaj la aragonan en Aragono, nomante tiujn lingvojn per ties nomoj.
Ni sekvas la iniciaton de la Akademio de la kataluna lingvo (Institut d’Estudis Catalans), kaj tial KEA subtenas la ĉi-rilatan deklaron de la asocioj kunigitaj sub la nomo Iniciativa Cultural de la Franja.
Ni manifestas nian subtenon al la 45.000 katalunlingvanoj kaj al la 20.000 aragonlingvanoj, kiuj suferis fortan frapon kontraŭ siaj lingvaj rajtoj kaj ni denoncas la cinikismon kaj sarkasmon, eĉ nigran humuron, per kiu la Popola Partio, subtene de la Aragona Regionisma Partio, plenumas tiun hontigan lingvomortigon.
Ni salutas la katalunlingvanojn kaj la aragonlingvanoj de Aragono, kaj ĉiujn lingvokonsciajn homojn de tiu lando, kiuj kreis verkojn, filmojn, revuojn, ĵurnalojn, teatraĵojn, komiksojn kaj laboris por alporti la lokajn lingvojn al la lernejoj. Ni salutas la laboron de ili plenumitan kaj ni kuraĝigas ilin daŭrigi tiajn taskojn, se necese, per malobeo de la leĝo; maljusta kaj ridinda leĝo kiu atakas la lingvajn rajtojn –do, homajn rajtojn–, kaj kiu primokas ilin.
— 
— 

* LAPAO: Hispanlingva siglo por „Aragona Lingvo Propra de la Orienta Areo”, anstataŭa leĝa nomo por la kataluna.
LAPAPYP: Hispanlingva siglo por „Aragona Lingvo Propra de la Pirenea kaj Antaŭpirenea Areo”, anstataŭa leĝa nomo por la aragona.

Fonto: Esperanto.cat

dimecres, 8 de maig del 2013

La hispana Konstitucia Tribunalo nuligas la Deklaron pri Suvereneco


La advokato de la ŝtato refutis la Deklaron ĉar oni konsideris ĝin kiel klara defio kontraŭ la Hispana Konstitucio, kun politikaj kaj juraj efikoj.

La hispana Konstitucia Tribunalo nuligis la Deklaron pri Suvereneco aprobita de la Kataluna Parlamento la pasintan 23an de januaro kaj akceptis pristudi la refuton de la hispana registaro. Temas pri la unua fojo en la historio de la demokratio en kiu oni nuligas deklaron de iu parlamento. Sekvo de tiu decido povus eventuale esti senvalidigita la kreado de la Informa Konsilio por la Nacia Transiro.
Dum la venontaj 5 monatoj, la Tribunalo analizos la Deklaron kaj decidos ĉu ĝi fine estas kontraŭa al la Hispana Konstitucio.
Laŭ la advokato de la ŝtato, la kataluna popolo de rajtas esti politike kaj jure suverena subjekto kaj, en ajna kazo, estas la tuta hispana popolo kiu devas decidi en kazo de  hipoteza sendependiĝo.
Fonto de la informo: Vilaweb

dimecres, 24 d’abril del 2013

La anarkiismo, diferenciga trajto de Katalunio

 (Prezento de katalunlingva libro pri la anarkiisma heredo, kaŝita sub la sendependisma tsunamo)

Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj kiujn mondhistorio kunigis. Barcelono estas internacie konata kiel la ĉefurbo de la "Dia Akratio" aŭ Fajra Rozo. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo en kiu oni fondis, en 1907, Solidaritat Obrera-n (Laborista Solidareco), kaj tri jarojn poste, Confederació Nacional del Treball  (Nacia Konfederacio de la Laboro), la plej grava anarkiismeca sindikato en la mondo laŭ membrokvanto kaj laŭ historia influo .malgraŭ tio, ni alkutimiĝis al la bildo de katalunoj kiel homoj laboremaj, ordamaj kaj profunde saĝdecidaj, trajtoj kiuj ege simpligas la realon kaj trompinformas por profito de kelkaj interesoj. Tiuj trajtoj estas uzataj kiel propagando por difinita celo.
Laŭ multaj analizantoj de la jarcentoj 17a kaj 18a, katalunoj estas perfortemaj ĉar ili ne volas submetiĝi al la tiutempe truditaj politikoj. Ĉar ili ne konsentas kun la regantaj valoroj pri submetiĝo kaj malegaleco.
Kontraste, la analizantoj de la 19a jarcento prezentas la katalunojn laboremaj, ordamaj kaj maldiboĉemaj. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke, la tiam regantaj grupoj, ankaŭ pere de intelektula diskurso, aspiris al lando bazita sur la progres- kaj ordvaloroj tipaj de la burĝaro.
Malgraŭ ke pova minoritato, en alianco kun fremda ŝtato, sukcesas kunformi difinitan kolektivan idearon kaj kulturmesaĝon, kaŝante la liberecanajn epizodojn, la fakto estas ke tiu heredaĵo ekzistas kaj ĝi sentiĝas en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la nuntempaj katalunoj.

Esperanta versio de la prezento de la libro L'anarquisme, fet diferencial català,  de Virus Editorial (Eldonejo Virus)

dimarts, 9 d’abril del 2013

Esperantistoj por la sendependeco



Hieraŭ estis publike prezentita la esperantista branĉo de la Kataluna Nacia Asembleo, kerna organizo, kultura, socia kaj politika ĉirkaŭ kiu strukturiĝas ĉiuj klopodoj pri la sendependiĝo de la lando.
Jen pli-malplia resumo de la prezento:
Celo
Konigi je internacia skalo la katalunan kulturon kaj ĝiajn popolajn strebojn.
Konigi esperanton ene de Katalunio.
Kiel
Arigante ĉiujn parolantojn kaj simpatiantojn de esperanto pretaj labori por libera vivado en nia lando.
Tradukante kaj cirkuligante novaĵojn pri nia situacio.
Plubikigante kaj plibonigante artikolojn en esperanta vikipedio pri katalunaj okazaĵoj kaj homoj.
Prezentante ĉi esperantan branĉon de la KNA en diversaj urboj de la lando.
Sciigante pri nia lukto en diversaj esperanto-eventoj kaj renkontiĝoj.
Invititaj
Ĉiuj esperantistoj de la kataluna teritorio, sendepende de ilia esperanta lingvonivelo.

dijous, 21 de març del 2013

Feriu en onta lando ;)

Se vi planas ĉijare ferii en Katalunio, mi ĵus preparas oferton por vi kaj unu akompananton. Mia loĝejo estas granda kaj posedas unu liberan ĉambron kun du litoj. La apartamento ne estas en Barcelono, turisme grava kaj altira urbo sed ankaŭ ne malproksime, per ĉiutaga buso vi povas ĝin atingi post unuhora veturado. Ankaŭ per trajno eblas vojaĝi tien kvankam la vojaĝtempo estas iom plia. Ambaŭ stacioj troviĝas je 8 minutoj de la loĝejo.
Ankaŭ je simila proksimo estas la montaro Montserrat kaj ĝia fama Monaĥejo. En somero oni starigas busojn al la plej proksimaj plaĝoj, kun simila vojaĝdaŭro.
En la apartamento nuntempe loĝas du homoj, juna galegino kaj mi mem. Gastoj rajtas uzi ĉiujn komunajn servojn: du duŝejoj/necesejoj, granda kuirejo, lavejo, salono/manĝejo, balkono.
La domo disponas je konforta lifto. La kvartalo estas aparte trankvila, je iu ekstremo de la urbo ne tiom dense loĝata, kio cetere faciligas autoparkadon.
Igualada estas mezgranda urbo kun belaj promenejo kaj urbodoma placo. Same spektinda estas la konstruado de homkasteloj far la loka tradicia grupo Moixiganguers d'Igualada. Se vi interesiĝas pri moderna arkitekturo, rekomendindas vizito al la nova tombejo.
Interesa estas ankau la Ateneu Igualadí de la Classe Obrera, en kiu okazis perlegoj kaj kursoj pri esperanto komence de la pasinta jarcento.

La prezo de la gastoĉambro estas 10€/tage (1 aŭ 2 homoj). Por pli ol unusemajna restado oni povas pritrakti rabaton. Se temas pri familio kun infano(j) oni povas esplori eblecojn.
Lastinforme: la ĉambro estas ekipita per propra manlavujo kun apuda marmora platformo sur kiu mi baldau provizos mikroondaparaton).


Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent
Luĉambro /Habitació de lloguer…
Dormoĉambro

Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent
Luĉambro /Habitació de lloguer…


Vista a Montserrat des de casa
Vista a Montserrat des de casa
Motserrat disde la apartamento

Salono kun libraro / Sala d'estar i llibreria
Salono kun libraro / Sala d'es…
Salono kun libraro

Salono/manĝejo/balkono
Salono/manĝejo/balkono


Kuirejo / Cuina d'Igualada
Kuirejo / Cuina d'Igualada
Kuirejo

dimecres, 20 de març del 2013

Malsana Hispanio

La hispana socimalsano povas esti pli profunda ol la ekonomia truo

Frue en la monato, la ĉefa hispana juĝestraro trudis la demision de la ŝtata Supera Prokuroro en Katalunio. Tio ne estas posteno aljuĝita per voĉdonado sed publika funkciulo nomumita el la ĉefurbo [Madrid] kaj la postenon tradicie okupas ne kataluno. La lasta posten-tenanto estis tuj forigita el sia posteno post nur kelkaj horoj de kiam li asertis dum intervjuo de novaĵagentejo, ke "oni devas doni al la popolo la eblecon esprimi tion, kion ĝi volas". Tio aspektas sufiĉe naiva, krom tio, ke la aserto estis dirita en la kunteksto de la rajto de la katalunoj decidi pri sia politika estonto. Eble pro tio li tuj nuancigis sian diron aldonante "ĝenerale, al iu ajn popolo" kaj nur post klarigi, ke en Hispanio ekzistas "nenia leĝa kadro ebliganta referendumon pri sendependeco". Ĉio ŝajne senmakula. Kaj tamen, la sola implicita sugesto, ke eble oni devus trovi rimedon por la katalunoj diri sian penson pri la temo, turnis tion, kio estis esence banalaĵo, en fajrigan deklaron kaj okazigis la falon en malfavoron de la prokuroro. Tiel estas rilate la sendependecon de la juĝistaro - por nenion diri pri la libereco de esprimo.

Monaton pli frue, emerita ĝeneralo de la hispana armeo prelegis al regula kunveno de kamaradaj, altrangaj oficiroj pri " separatista-secesia ofensivo en Katalunio" kaj aludis al la eventuala starpunkto de la armeo. "Patrio estas antaŭa kaj pli grava ol demokratio", li konkludis. "Patriotismo estas sento kaj la Konstitucio estas nura leĝo". La aŭdantaro salutis per aplaŭdo tion, kio povintus facile esti komprenata kiel invito malobei la landajn leĝojn aŭ eĉ pravigo de puĉo. Same kiel antaŭaj similaj asertoj de aliaj, ĝi estigis nenian signifan reagon de la civilaj aŭtoritatoj.

Tiuj du eventoj - kaj la tre malsamaj oficialaj reagoj al ili - elmontras esencajn difektojn en la funkciado de demokrata ŝtato kaj sugestas, ke la problemoj de Hispanio povas facile esti pli gravaj ol la agnoskite ekonomia situacio. Kaj la instigo ambaŭkaze estas la situacio en Katalunio.

Se vi emas plu legi, bv. transiri al: Col·lectiu Emma

divendres, 8 de març del 2013

La Gallineta (La Kokineto) / Lluís Llach

Antaŭparolo de la kanto (Palaco de la Muziko, Barcelono)

"Mi supozas ke multaj el vi tute ne antaŭvidis ke La Kokineto aperos ĉi tie, sed jen vidu, mi revivigis ĝin. La Kokineto, vivrolanto de la jaro 1968, aktivista, proletara, sindikatana, maldekstrula, sendependisma, ktp. nu, ĉio kio estas maldeca nuntempe, do, kiam venis la demokratiiĝo de Hispanio kaj venkis la socialistoj (PSOE), La Kokineto honteme sin kaŝis malantaŭ la piano kaj decidis neniam plu publike eliri. Mi kutimis averti ŝin, “atentu, ĉar venkos Aznar, atentu ĉar ili ekhavis balotan majoritaton,...fine, kiam ŝi vidis tiun teruregan triopon (Bush, Berlusconi, Aznar), ŝi decidis purigi siajn plumojn...tial mi kantos ĝin nun (kun modernigitaj muzikmodifoj pli junstilaj)."
Katalunlingva teksto de la kanto.

8 de marto, Ina tago


Hodiaŭ ni omaĝas kaj memoras pri ino kiu tre grave rolis en la historio de Katalunio kaj Hispanio: Federica Montseny. Legu pri ŝi en Vikipedio.

dimarts, 5 de març del 2013

What's up with Catalonia? (Kio okazas en Katalunio?)

Por scipovantoj de la angla kaj samtempe interesiĝantoj pri la politikaj eventoj en Katalunio, antaŭnelonge oni publikigis la libron What's up with Catalonia?. En ĝi, 35 rekonataj personoj kaj spertuloj opinias pri la situacio kaj la okazaĵoj kiuj komenciĝis post la giganta manifestacio de la pasinta 11a de decembro, kiam miliono kaj duono da homoj unuvoĉe alvokis por la sendependiĝo.
Aĉeteblas ĉe Vilaweb

dissabte, 2 de març del 2013

Verkami gastigas filmprojekton pri la kataluna suverenismo

La reĝisorino Isona Passola, kun la skipo kiu produktis la filmojn Catalunya-Espanya kaj Pa negre, proponas al Verkami-simpatiantoj partopreni en la disvolvigo de la dokumentaria filmo L'Endemà (La Postan Tagon), kiu celas antaŭvidigi la ŝtaton sopiratan de la sendependismaj katalunoj, per fakaj kaj seriozaj argumentoj kiuj estu kiel sanfortigilo kontraŭ la timo al eventuala jeso al sendependeco.
Por atingi kvalitan kaj spektindan rezulton laŭ kutimaj artpostuloj, oni proponis buĝeton de 600.000 € el kiuj oni kalkulas kolekti la duonon dank' al la mecenata helpo de Verkami. Laŭ Passola, tiu buĝeto estas la minimumo por atingi decan rezulton je internacia kutima skalo.
La projekto jam rompis iun rekordon kiel plej subtenata projekto en Eŭropo pere de mecenatoj.
Laŭ legeblas en Verkami:
"Starigi ŝtaton estas ne nur diri jes sed ankaŭ konstrui novan landon, strikte demokratian, jam ekde la postan tagon."

dijous, 28 de febrer del 2013

Montserrat


 Montserrat estas montaro mondkonata de tre multaj pilgrimantoj, grimpantoj, turismuloj, padmigrantoj, religiuloj kaj kulturamantoj. Ĝi estas la historie spirita kerno de Katalunio. Se vi ne havis okazon ĝin viziti, jen ni proponas interretan gustumadon per eta kolekto da bildoj.

dijous, 14 de febrer del 2013

Iniciato por revolucio



Flanke aŭ paralele al la movado por la sendependismo, naskiĝas en la kataluna teritorio alia iniciato kies celo estas pli vasta kaj ambicia. Sub la aŭspicio de kooperativismaj grupoj, la tiel nomata Integra Revolucio proponas radikalajn ŝanĝojn en la reganta socia modelo kaj ke tiujn ŝanĝojn partoprenu homoj spite al landlimoj.
Unu el la antaŭplanitaj paŝoj estos alvoko al internacia renkontiĝo por interkonatiĝo de homoj kaj kolektivoj kiu laboradas kun similaj celoj.
Vi povas plu legi kaj informiĝi tra la esperanta retpaĝo.

dilluns, 11 de febrer del 2013

Cele al Katalunio sen armeo

Antaŭ nelonge estis redaktita pacisma manifesto en kiu oni petas ke la sendependiĝo ne inkluzivigu la kreadon de kataluna armeo.
La dokumento ricevis la subtenon de socie elstaraj homoj kiel Lluís Llach (kantaŭtoro), Jaume Cabré (verkisto), Sergi López (aktoro), Joel Joan (aktoro/direktoro) kaj Arcadi Oliveres (politologo).

Oni memorigas ke Katalunio posedas “enradikiĝintan kulturon kiu favoras al dialogo kaj la paco.”
Ĉu sendependa Katalunio devus havi armeon? Ĉu la lando devus aniĝi al NATO? Ĉu oni devus forsendi soldatojn al Afganistano aŭ Irako? Grupo de veteranaj katalunaj pacistoj prezentos manifeston, subskribitan de artistoj kiel Lluís Llach, Jaŭme Cabré, Sergi López kaj Joel Joan, kun la celo peti ke, en la kazo de efektiva sendependiĝo, la estonta kataluna ŝtato en kreu propran armeon.
Unue ĉar, laŭ la redaktintoj, “Katalunio posedas enradikiĝintan kulturon kiu favoras al dialogo kaj kooperado inter popoloj” kaj, krome, ĉar tiu kreado kunportus plurmilionan elspezon ĉiam nesufiĉa.

La manifesto Katalunio por la homa sekureco kaj la paco, proponata de Col·lectiu Pau i Treva (Kolektivo Paco kaj Militpaŭzo), kontraŭstaras la disvastiĝintan ideon laŭ kiu ĉiu sendependa lando posedas propran armeon. Nuntempe dudeko da landoj en posedas ĝin. Inter la plej konataj estas Kosta-Riko, en Centr-Ameriko, pro tio ke ĝia konstitucio rekte malpermesas armeon; la cetero de senarmeaj nacioj estas karibaj aŭ Oceaniaj insuloj. Islando ankaŭ ne posedas permanentajn militfortojn sed ĝi estas aparta kazo pro ĝia membreco al NATO. Ĝi disponas pri fortoj konataj kiel “peacekeeping” kaj subskribis traktaton kun Usono, Norvegio kaj Danio pri komuna reciproka defendo.
Katalunio, en eventuala sendependa estonteco, povus aspiri al simila traktato kun EU. La subskribintoj de la manifesto defendas ke dum la konstruado de nova ŝtato oni devus eviti la reprodukton de strukturoj konsideritaj “kadukiĝintaj kaj negativaj” kiaj estas la armeoj, sen malprestiĝigi tamen, la ideon pri “homa sekureco”.
La kolektivo atentigas ke, en Katalunio, “la kulturo por la paco estas propra identiga trajto.”
Aliaj famuloj, inter la centoj da subskribintoj de la manifesto, estas Maria del Mar Bonet (kantistino), Teresa Forcadas (doktoro/ monaĥino), Josep Maria Terricabras (filozofo) kaj Alfons Banda. Plej multaj el ili sindeklarissendependistoj, tamen neniu el ili deziras ke la sendependiĝo kunportu militismon kaj priarmeajn elspezojn. Laŭ ilia opinio, la nunaj sekurecfortoj sufiĉas por kontentigi la bezonojn de la eventualaj novaj organismoj(inteligentservoj, kontrolo de landlimoj kaj flugzonoj, ktp.). En Katalunio ekzistas, laŭ oficialaj informoj, ĉirkaŭ 38.000 membroj de la sekurecfortoj (kataluna polico, ŝtata polico, civila gvardio kaj urba polico).
Invado, en la nunaj cirkonstancoj, estas ege malprobabla. La manifesto celas ankaŭ publike rebati opiniojn kiel tiu de Miquel Sellarés, direktoro de la Centro pri Strategiaj Studoj de Katalunio, kiu montriĝis favora al la kreado de armeo kaj al membreco en NATO, por alianci kun la okcidentaj potencoj.

dijous, 7 de febrer del 2013

Kio estas la ANC (eo= KNA)

La Kataluna Nacia Asembleo, ankau nomata Movado por la Sendependeco, estas popola organizo, unuiĝa, plurala kaj demokratia kies celo estas reakiri la politikan sendependecon de Katalunio pere de starigo de jura ŝtato, demokratia kaj socia.
Nuna prezidanto estas Carme Forcadell.
Vicprezidanto:  Carles Castellanos
Kasisto:  Llorenç Sotorres
Sekretario:  Jordi Martínez
Ĝermo de tiu ĉi organizo ekestis dum la celebrado de la "Nacia Konferenco por Propra Ŝtato", okazinta la 30an de aprilo 2011 en Barcelono, kiun ĉeestis 1.500 homoj.
Kadre de tiu konferenco estis elektita la Konstanta Konsilio kies anoj estis: Aureli Argemí, Enric I. Canela, Carles Castellanos, Josep Cruanyes, Josep Dalmau, Miquel Esquirol, Patrícia Gabancho, Julià de Jòdar, Joel Joan, Enric Larreula, Lluís Llach, Josep Maria Murià, Ferran Requejo, Francesc Ribera, Pep Riera, Blanca Serra, Eva Serra, Jordi Solé, Josep Maria Terricabras, Quim Torra, Ricard Torrents, 
Kiel provizora sekretariaro estis elektitaj Alfred Bosch, Miquel Strubell, Miquel Sellarès, Jaume Soler.
La oficiala konsistigo de la KNA okazis la 10an de marto 2012 en Palau Sant Jordi de Barcelono. Tie estis aprobitaj la statutoj, la interna regularo kaj la vojmapo al sendependeco.

Plia informado en diversaj lingvoj en Vikipedio
Oficiala retejo de la KNA: http://www.assemblea.cat/

dimecres, 30 de gener del 2013

Informo de Reuters


La paca sendependismo de Katalunio kaj Skotlando estas pozitiva leciono por la mondo, laŭ Reuters.

La internacia agentejo komparas la du procezojn kaj sin demandas ĉu la referendumoj de 2014 povas ŝanĝi la agordon de Eŭropo.

"La ĉefa leciono de la sendependismaj movadoj de Katalunio kaj Skotlando estas tiu, ke ili estis vere efikaj sen rezigni pri sia pacismo, male ol okazis pri la perfortema vojo elektita de IRA en Norda Irlando kaj ETA en Eŭskio."
Tiu ĉi estas la analizo far la internacia agentejo Reuters, kiu plubikigas raporton en kiu estas komparataj la sendependismaj procezoj de Skotlando kaj Katalunio. En ĝi oni sin demandas ĉu la referendumoj de tiuj landoj, okazontaj en 2014, povus ŝanĝi Eŭropon. Reuters ankaŭ priskribas la kreskantan interesiĝon pri la temo ekster la kontinento, aparte Usono, Rusio kaj Ĉinio, por la kazo ke estu gravaj ŝanĝoj en du el la gravaj ŝtatoj de la malnova kontinento.

Fonto kaj plia informado (katalune): Vilaweb

dijous, 24 de gener del 2013

La Deklaracio en pluraj lingvoj


La katalunlingva retgazeto Vilaweb alvokis siajn legantojn volontule traduki la ĵus aprobitan Deklaracion pri  Suvereneco de la Kataluna Popolo al kiel eble plej multaj lingvoj. Oni kalkulas ke la nombro de tradukoj estos pli ol kvardek. Inter la unuaj publikigitaj jam troveblas la esperanta versio, dank' al la sinpropono kaj rapida plenumo de Kataluna Esperanto-Asocio.

dimecres, 23 de gener del 2013

La Kataluna Parlamento aprobas la Deklaracion pri Suvereneco

Post interveno en la debato de ĉiuj politikaj grupoj reprezentataj en la Kataluna Parlamento hodiaŭ estis aprobita la Deklaracio pri Suvereneco de la Kataluna Popolo. La teksto de la dokumento baldaŭ haveblos en Esperanto. Intertempe oni povos pli informiĝi tra la internacia gazetaro.

dimarts, 22 de gener del 2013

Desegnado de vojmapo por Katalunio

Nova regiona registaro funkcias en Katalunio. Kiel aliaj administraj instancoj en Eŭropo en la nuna momento, ĝi spertos malfacilaĵojn por havigi al la civitanoj adekvatajn servojn dum strebas helpi draŝitan ekonomion retrovi la ĝustan vojon. Kun plia malavantaĝo: ĝi devos trakti kun hispana registaro, kiu neniel faciligos tiujn taskojn. Ne gravas, ke Katalunio estas produktiva socio kaj decida kontribuanto al la financoj de la ŝtato, la centra registaro konservas la kontrolon de la publika mono kaj havigas aŭ retenas la publikajn fondusojn ĉefe kiel rimedo por plifortigi la propran politikan programon. Kaj ĉiuj mesaĝoj venontaj el Madrido montras, ke ĝi intencas ĝisfunde uzi tian avantaĝon por limigi la katalunan agkapablon, kombininta financan sufokon kun senkompataj atakoj al iliaj lingvo kaj kulturo, eĉ de la eduka sistemo, strebante al forviŝo de ĉiaj signoj de ilia kolektiva personeco.

En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco. Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion, kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili apartenas.

La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj de la registaro.

En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable, ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj, tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de tiuj rajtoj.

Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn. Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo, tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata. La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ perforto.

***
Kreskanta sento de laceco rilate Hispanion ekzistas en ĉiuj sektoroj de la kataluna socio kaj ankaŭ la konscio, ke, kiel parto de Hispanio, ilia lando rapide sinkas dum oni malhavigas al ĝi la bezonatajn rimedojn por haltigi kaj inversigi la dekadencon. Pli kaj pli da katalunoj venis al la konkludo, ke ilia estonto kiel popolo estos en danĝero krom se ili decide agos ju pli frue des pli bone.

La reganta koalicio havas nun malambiguan ordonon antaŭenigi proceduron povantan konduki al separiĝo de Hispanio. Kune kun aliaj politikaj grupoj, ĝi komencis desegni vojmapon cele al plena suvereneco. Por startigi tiun proceduron oni esperas, ke formala deklaracio asertante la rajtojn de la katalunoj decidi pri la propra estonteco estos aprovita kun granda plimunto en la kataluna parlamento la 23an de januaro. La sekvan paŝon konsistigos la eklaboro pri la detaloj de travidebla kaj inkluziva plano por popola referendumo pri sendependeco.

La hispana registaro pli bone ne malhelpu tiun proceduron se ĝi volas konservi sian prestiĝon kiel demokratan. Fakte malfacilas imagi kiel ĝi povus obstrukci aŭ malpermesi la referendumon sen utiligi ne akcepteblaj metodoj, kiuj semlime damaĝus ŝtaton , kiu estas jam senkreditigita en aliaj flankoj. Sekve oni povas esperi, ke ĉiuj baroj estos fine sursaltitaj kaj ke la popolo havos la eblecon paroli.

Finfine, kion la katalunoj decidos en libera kaj respondeca maniero devos esti honorigita de ĉiuj, en Hispanio kaj preter ĝi. Se sufiĉa plimulto elektos ian formon de apartiĝo, Hispanio devos honeste agnoski sian malsukceson aligi la katalunojn al sia politika projekto kaj devos bonafide reagi. Ankaŭ tiel devos reagi la aliaj najbaroj de Katalunio, faciligante la vojon por ke la nova lando povu okupi la ĝustan lokon en la ekonomia kaj politika kadro de la kontinento kaj ekkontribui al pli larĝa eŭropa projekto.

Elangligis: Ramon Perera
Fonto: Col·lectiu Emma

dissabte, 19 de gener del 2013

KEA enkondukas pri la eventoj

En la jena artikolo Hispanio kaj katalunio: ŝlosiloj de la konstitucia krizo, Rubén Fernández Asensio, membro de Kataluna Esperanto.Asocio, rakontas pri la politikaj eventoj kiuj disvolviĝis en la lastaj jaroj kaj kiuj finiĝis per la kataluna popola decido revizii sian politikan statuson en rilato al Hispanio, kies kerna demando estas ĉu pluresti en Hispanio aŭ ĉu sendependiĝi.

dimecres, 16 de gener del 2013

Modifo en Deklaracio pri Suvereneco

Cele al plia kontentigo de la diversaj politikaj grupoj kaj sintenoj reprezentitaj en la kataluna parlamento, oni decidis modifi la unuan proponon de Deklaracio pri Suvereneco far la ĉefaj partioj, CiU kaj ERC, sekve estis eliminita el la provizora teksto la aludo al "propra ŝtato", kiu povus esti interpretata kiel partiema influo, laŭ konsidero ke koncernas ekskluzive al la civitanaro voĉdoni por aŭ kontraŭ tiu politika formulo.

Informo eltirita de Vilaweb

divendres, 11 de gener del 2013

Deklaracio pri Suvereneco de la Kataluna Popolo (1a propono pri rezolucio)



Sekve de la demokratia volo esprimita far la popolo de Katalunio, la Kataluna Parlamento interkonsentas deklari la demokratian suverenecon de la popolo de Katalunio kiel politikan kaj juran subjekton, tiel komencante la procezon por efektivigi la rajton al decido, ekzempligante la rajton al memdecido de la popoloj kaj same efektivigante la volon starigi Katalunion kiel novan  ŝtaton en la eŭropa kadro, laŭ la jenaj principoj:

1. Suvereneco
La popolo de Katalunio posedas,  pro demokratiaj legitimaj motivoj, la karakterizojn de suverena politika kaj jura subjekto.

2. Demokratia legitimeco
La procezo por disvolvigi la rajton al decido estos skrupule demokratia, aparte garantiante la respekton kaj plurecon de elektebloj, pere de debatado kaj dialogado far la kataluna socio kaj kun la celo ke la fina voĉrezulto esprimu la volon de la popola majoritato.

3. Travidebleco
Oni disponigos ĉiujn necesajn ilojn por ke la civitanaro kaj la kataluna civila socio ricevu ĉiun informadon kaj la bezonatajn konojn neprajn por efektivigi la rajton decidi kaj por instigi la partoprenon en la procezo.

4. Dialogo
Estos proponata la dialogo  kaj la negocado kun la Hispana Ŝtato, kun la eŭropaj institucioj kaj kun la internacia komunumo entute.

5. Eŭropo
Oni defendos kaj disvastigos la fondprincipojn de Eŭropa Unio, aparte la fundamentajn rajtojn de la civitanoj, la demokration, la bonfartosistemon, la solidarecon inter la diversaj teritorioj de la Unio kaj la veton por la ekonomia, socia kaj kultura progreso.

6. Leĝeco
Oni uzos ĉiujn ekzistantajn leĝokadrojn por efektivigi la plifortigon de la demokratio kaj la disvolvon de la rajto al decido.


Parlamento de Katalunio, januaro 2013







divendres, 28 de desembre del 2012

Ni ekkonu Skotlandon



Koincide en la tempo kun Katalunio, ankaŭ Skotlando entreprenis la vojon al sendependeco. Skotlando estas regiono de la mondo kun apartaj trajtoj, ne nur pro la jam popularaj kaj tradiciaj virjupoj kaj la sakflutado aŭ eĉ pri la fama monstro de la lago Ness. Indas tralegi la informojn kiuj kuŝas ĉe la koncerna retpaĝo de Vikipedio. Skotlando kaj Katalunio fratas en la distanco.

dijous, 20 de desembre del 2012

Bildoj de la 11a de septembro 1977 en Barcelono


Tiam okazis la tiel nomata Manifestacio de l'miliono, kiam miloj da katalunoj kunis surstrate por depostuli la restarigon de la katalunaj institucioj, simboloj kaj rajtoj, kadre de la freŝbakita hispana demokratio. La ĉefa slogano de la evento estis: Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia! (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco).
Post jaroj da interdiskutoj, en 2012 la slogano transiris al: Catalunya, nou estat d'Europa! (Katalunio, nova ŝtato de Eŭropo)

dimarts, 18 de desembre del 2012

Lluís Llach - L'estaca (La Paliso)



Koncerto okazigita en 1985. Scenejo: la ĉefkampo de l'Futbalklubo Barcelona

Esperanta pluinformado legebla kaj aŭskultebla ĉe la paĝo de SAT

dilluns, 17 de desembre del 2012

Leĝoprojekto pliakrigas lingvobatalon en Ibera Duoninsulo

Sabato, 15an Dicembre 2012 09:20 Verkis: Hèctor Alòs i Font

 La 3an de decembro la hispana ministro pri edukado, José Ignacio Wert, diskonigis malneton de nova leĝoprojekto pri edukado. La nova leĝoprojekto evidentiĝas klerikala, novliberalisma, centrizisma kaj naciisma. Kompreneble la leĝoprojekto levis multajn kontraŭajn reagojn el diversaj devenoj, tamen, plej flamis la reagoj en Katalunio. Asocioj, sindikatoj, partioj vokis al malobeo al la leĝo, se ĝi estas aprobita. La prezidanto de la kataluna registaro kunigis ĉiujn partiojn favorajn al la nuna sistemo, kiuj konsistigas 80% de la kataluna parlamento, kaj organiziĝis komuna politika fronto kontraŭ la nova leĝo. Lundon la 10an de decembro 5000 homoj manifestaciis kontraŭ la leĝo en Barcelono, interalie reprezentantoj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu aliĝis al la protestoj. Evidente, la hispana registaro atendis la okazigon de la elektoj en Katalunio la antaŭan semajnon, por diskonigi sian projekton. Du trionoj de la nova kataluna parlamento favoras la okazigon de referendumo, por ke la katalunoj decidu, ĉu ili deziras starigi novan sendependan ŝtaton. La hispana registaro plene kontraŭstaras tian konsulton. Laŭ la opinisondoj de la lastaj du jaroj, plimulto de katalunoj favoras sendependiĝon. Tiu opinio ŝajnas gajni subtenon pro sinsekvaj agadoj de la hispana registaro, elektita post la venko de la Popola Partio (PP) en la parlamentaj elektoj de novembro 2011. PP estis fondita de eksministro de generalo Franco kaj en siaj unuaj jaroj eksplicite defendis la heredaĵon de la diktaturo. Dum la 80aj kaj 90aj jaroj ĝi iom moderigis sian centrizismon kaj naciismon, sed ĝi denove radikaliĝis en la lasta jardeko. Opinisondo farita de la ĉefa hispana ĵurnalo, El País, en la komenco de septembro montras, ke la kvanto de hispanianoj favorantaj la likvidon de ĉia aŭtonomeco kaj la reveno al centralizita ŝtato kreskis al 29%, dum en 2003 nur 10% tiel opiniis. Klara plimulto de la homoj tiel opiniantaj voĉdonas por PP. Reage al tia sinteno kaj al diversaj verdiktoj de la konstitucia kaj plej supera tribunaloj de Hispanio en la lastaj jaroj limigantaj la aŭtonomecon de Katalunio radikaliĝis la kataluna publika opinio en la kontraŭan direkton, tiel ke miliono da homoj manifestaciis sur la statoj de Barcelono en julio 2010 kontraŭ la subfoso de la kataluna aŭtonomeco kaj miliono kaj duono en septembro ĉi-jara rekte por la sendependiĝo de Katalunio. La nova leĝopropono devas esti komprenata kiel plia paŝo en la pligraviĝo de la krizego inter la plicentrizismo de la plimulto de la hispana socio kaj la deziro de grandega plimulto de la katalunoj konservi aŭ pligrandigi la nunan aŭtonomecon. Aparte rimarkindas, ke la leĝon lanĉis la ministro, kiu plej multe elstarigis sin per sia naciismo, kaj kiu aparte disfamiĝis per sia aserto oktobre en la hispana parlamento, ke la celo de la hispana registaro estas "hispanigi la katalunajn infanojn". Tiel la leĝpropono permesas al la hispana registaro pli multe difini la enhavon de la studobjektoj ol antaŭe. Ĝi fortigas ankaŭ la pezon de la hispana lingvo en la edukado kaj devigas la ekziston de instruado en ĝi en la tuta ŝtato. Samtempe, la kataluna, galega, eŭska kaj okcitana lingvoj, oficialaj en 6 el la 17 aŭtonomaj komunumoj de Hispanio, estas konsiderataj nur "specializiĝaj" studobjektoj, kio bone bildigas la sintenon de la hispana registaro pri la ilia duarangeco kaj nedevigo lerni. Male, nenio en la nova leĝo celas efektivigi la rajton de la pli ol 100 000 valenciaj infanoj, kiuj regule petadas instruadon en la kataluna lingvo, sed estas instruataj en la hispana danke al la lingvopolitiko de PP, reganta en Valencilando. La ĉefaj celoj de la eduksistemo en Katalunio, kiun la nova edukleĝo celas disrompi, estas unuflanke ne dividi la lernantojn laŭ lingvoj kaj aliflanke certigi la regon kaj de la kataluna kaj de la hispana lingvo. Esence, la kataluna lingvo estas la sola instrulingvo en la elementa lernejo, kaj tiucele estas uzata kvebek-devena pedagogio permesanta glatan instruadon en lingvo, kiu ne estas denaska por la plimulto de la lernantoj. Ekzistas aparta helpo por la infanoj, kiuj spertas problemojn (preskaŭ senescepte, temas pri infanoj ĵus alvenintaj el aliaj landoj, kiuj ankaŭ ne scipovas la hispanan). En la mezlerneja instruado ankaŭ la hispana estas uzata kiel instrulingvo, ofte je la sama nivelo de la kataluna aŭ eĉ pli. Tiel ke la hispana estas la hegemonia lingvo en la socio, per tiu sistemo la lernejanoj akiras tute bonan regadon de ĝi. Laŭ diversaj komparaj esploroj, i.a. PISA, fine de la instruado la katalunaj lernejanoj ricevas pli bonajn rezultojn pri la hispana ol la mezumo de Hispanio, inkluzive de regionoj, kie ĝi estas la denaska lingvo de la vasta plimulto de la lernantoj. Tiu eduksistemo funkcias preskaŭ 30 jarojn kaj ricevis tre diversajn gratulojn, i.a. de UNESCO, ĉar ĝi sukcesas glate dulingvigi la novajn generaciojn kaj igi, ke la kataluna estu normale uzebla en preskaŭ ĉiu socia kunteksto. Pro tio ĝi estas forte subtenata de grandega plimulto de la kataluna socio, sendepende de sia deveno kaj denaskaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel plej verŝajne la ĉefa atingo de la lastaj jardekoj por tute paca kunvivado de la lingvoj en Katalunio. Estas malfacile prognozi la estonton de la leĝo. La komforta plimulto de PP en la hispana parlamento sendube povos ĝin aprobi, sed tio evidente eĉ pli fortigos la secesiemon de la plimulto de la katalunoj.

Fonto de la artikolo : Disvastigo

dilluns, 10 de desembre del 2012

Strata kanzono

Strata kanzono
Teksto: Joan Oliver
Originala titolo: Cançó de carrer
Vidu jutube: http://www.youtube.com/watch?v=HM2Gn6cNdcI

Kiam plenaĝos mi / en estos kiel paĉjo
tedita kaj sen fid' / fivort' aŭ ridegado
brutiganta labor' / futbal' ĉiun dimanĉon
kartlud' ĉe la trinkej' / tabak' de ok pesetoj.

Kretena televid' / dronigas la parolon
kaj ban' ĉe aĉa strand' / dum tempo de l'ferioj.
Patrin' laboremul' / la hal' kaj hejmpurigo;
kaj mia juna frat' / lernej' fiinstruista.

Kia sencel'! Ve, ja / nur eble vere vivas
mortantoj en batal' / sur strat' aŭ en milito.
Estrar' apostolar' / dissendu alarmkrion!
Prolet' kaj sciencist' / perfortu maŝinaron!

Artist' de ĉiu spec' / beligu la kroadon!
Kreskinto kaj infan' / de ĉiu mondoparto
venkit' kaj mizerul' / amas' ne kalkulebla
esperu jam sen tim' / la klamon fratigantan.

Ankoraŭ restas temp' / Ankor', ankor', ankoraŭ!
Pereos ĉi fimond' / senkora kaj stultega,
de pli alloga viv' / ni fosu fundamenton (x2)

Ramon Muntaner estis unu el la partoprenantoj kaj protagonistoj de la muzika movado konata ĉe ni kiel Nova Cançó.

Kanzonteksto eltirita de: FAJREROJ 1a kataluna kantareto, Barcelono 1989

dilluns, 3 de desembre del 2012

Eta interpreto pri dekstro-maldekstro

La lasta kataluna balotado  por la nova parlamento estis la plej partoprenata far la civitanaro ekde la starigo de la hispania demokratio, tio permesas kompreni la rezultojn kiel fotografa impreso de la socia realo de Katalunio. Unu el la interesaj analizoj rilatas al la ĝeneralaj politikaj tendencoj "dektraj- maldekstraj". Jen la statistiko:

Sidlokoj por la katalunisma dekstro: 50 (CiU)
Sidlokoj por la hispanisma dekstro: 19 (PP) + 9 (C's) = 28
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma dekstro: 50 (CiU) + 19 (PP) + 9 (C's) = 78
Sidlokoj por la hispanisma maldekstro: 20 (PSC)
Sidlokoj por la katalunisma maldekstro: 21 (ERC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 37
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma maldekstro: 21 (ERC) + 20 (PSC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 57

Kadre de tio ni povas interpreti:
Civitanaro kiu balotis katalunece al dekstro: 50 / al maldekstro: 37
Civitanaro  kiu balotis hispanece al dekstro: 28 / al maldekstro: 20

Kelkaj nuancoj:
C's ne konsideras sin dekstruloj sed iel neŭtralaj liberaluloj.
Eta parto CiU ne estas suverenisma kaj kontentiĝas per aŭtonomismo aŭ federaciismo
Ene de PSC estas rimarkinda grupo da "disidentoj" proksimaj al suverenismo
CiU estas majoritate konsiderata centro-dekstra, kompare al PP konsiderata plene dekstra.

El tio oni povas interpreti ke Katalunio donis al strikta dekstro nur 19 sidlokojn el 135 eblaj.

dimarts, 27 de novembre del 2012

Kataluna suverenismo antaŭeniras

Post la balotado de la 25 de novembro por elekti la konsiston de la Kataluna Parlamento (vidu grafike per informo de La Vanguardia), konfirmiĝas  la antaŭeniro de la suverenismo.


 Ni klarigas sinteze:

Sidlokoj de la Kataluna Parlamento: 135
Sidlokoj ekokupataj de partioj favoraj al referendumo por demandi al civitanaro:  87 (CiU, ERC, ICV, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de la sendependismaj partioj: 74 (CiU, ERC, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de partioj kontraŭaj al sendependismo: 48 (PSC, PP, C's)

Difinon de la partioj vi trovos per la ligoj, ĉe la dekstra kolumno >>

dilluns, 19 de novembre del 2012

Kampanja video de Popol-Unueca Kandidataro

#hovolemtot (= ni volas ĉion) Esperanta traduko de la teksteroj: Ni volas ĉion - ĉion - popolo - servoj - publikaj - ni disdonu - laboron - riĉecon - teron - aeron - energion - posedaĵojn - ni estas - landoj - katalunaj - ŝuldo - bankoj - ni ne pagos - estas la horo - de l'popolo - (pri tio) - ni volas - ĉion - sendependecon - tutan

diumenge, 11 de novembre del 2012

Enketo pri la venonta balotado



Enketo de la ĵurnalo La Vanguardia pri la intencoj de la katalunoj pri la balotado okazonta la 25an de novembro.
Teksto de la demando: kiun partion vi voĉdonos en la balotado por la venonta Parlamento de Katalunio?
Enketo okazigita dum novembro 2012. En kursivo parlamentaj sidlokoj gajnitaj en 2010.
Difinoj pri la diversaj partioj vi povos legi tra la retligoj, ĉe la dekstra kolumno.
Mallongigoj:
CiU = Convergència i Unió; PSC = Partit dels Socialistes de Catalunya; PP = Partido Popular; ERC = Esquerra Republicana de Catalunya; ICV-EUiA = Iniciativa per Catalunya Verds-Esquerra Unida i Alternativa; C's = Ciutadans; SI = Solidaritat per la Independència.

Vidu ankau: Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio

dijous, 8 de novembre del 2012

La (lasta) kataluna registaro de 1936

Prezidento: Josep Tarradelles (ERC)
Financoj:    "             "
Kulturo: Ventura Gassol (ERC)
Interna Sekureco: Artemi Aiguader (ERC)
Ekonomio: Joan P. Fàbregas (CNT)
Provizoj: Joan J. Domènech (CNT)
Sano  kaj Socia Asisto: Antoni Garcia Birlán (CNT)
Publikaj Servoj: Joan Comorera (PSUC)
Laboro kaj Publikaj Konstruoj: Miquel Valdés (PSUC)
Agrokulturo: Josep Calvet (Rabassaires)
Justeco kaj  Juro: Andreu Nin (POUM)
Defendo: Díaz Sandino (Militisto)
Sen specifa tasko: Rafael Closas (Acció Catalana)
    

dimecres, 7 de novembre del 2012

6a de oktobro de 1934

La tiama prezidento de Katalunio, Lluís Companys, proklamas la Katalunan Ŝtaton kadre de la Hispana Federacia Respubliko. El tio originis la Okazaĵoj de la Sesa de Oktobro, kiuj finiĝis per la aresto, enprizonigo, juĝado kaj kondamno al la generalitata registaro.

diumenge, 4 de novembre del 2012

La 11a de septembro tra la historio

  878 - Hispana Marko: Guifré el Pilós (Vilfredo la Harulo) estas nomumita grafo de Barcelono, Girono, Osona kaj Besalú.
1229 - Jaume la 1a kaj sia soladataro elŝipiĝas en Majorko. Sekvatage stariĝas la Batalo de Portopí.
1714 - Barcelono: post 14-monata sieĝo, la armeo de la burbonoj ekprenas la urbon, Milito de Sukcedo.
1901 - Barcelono: unua homkoncentriĝo por celebri la 11an de Septembro, antaŭ la monumento de Rafel de Casanoves. 34 homoj estis arestitaj.
1931 - Oni eldonas la unuan numeron de la revuo Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1938 - Lasta celebrado de la 11a de Septembro dum la epoko de la Respublikana Generalitato. La prezidentoj de Hispanio, Juan Negrín, kaj de Katalunio, Lluís companys, floromaĝas la monumenton memore al Rafel de Casanova.
1976 - Sant Boi de Llobregat: unua permesata celebrado de la dato. Ĝi estis kunvokata de la Assamblea de Catalunya (Asembleo de Katalunio).
1977 - Barcelono: okaze de la datreveno, manifestiĝas surstrate pli ol miliono da homoj sub la slogano Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco), kadre de la tiel nomata Transición Democràtica (hispania demokratiĝproceso).
1995 - Terra Lliure (Libera Tero) anoncas sian malfondiĝon.
2002 - La retejo de la Generalitat de Catalunya (kataluna aŭtonoma registaro) adoptas la domajnon .net
2002 - Barcelono: Lluís Maria Xirinacs, dum politika strataranĝo disvolvas polemikan diskurson asertante: "Gandhi diris ke la ne-perfortemulo ne povas neŭtrale trakti la du flankojn en iu perforta konflikto: la agresanto estas la malamiko kaj la agresato estas la amiko, eĉ se tiu lasta ankaŭ uzas perforton. Dum mia tuta vivo mi pledis por la ne-perforto sed hodiaŭ, ĉi tie, mi deklaras laŭtvoĉe, spite ĉu min aŭdas policisto kaj juĝisto, ke mi estas malamiko de la hispana ŝtato kaj amiko de ETA kaj de Batasuna.". Tri jarojn poste li estis arestita kaj malliberigita.
2012 - Barcelono: celebriĝas amasega manifestacio organizita de la Assamblea Nacional Catalana (Kataluna Nacia Asembleo) por memori pri la 11a de septembro de 1714 kaj por peti la sendependecon. La nombro de partoprenantoj atingis 2.000.000 laŭ la ANC kaj 600.000 laŭ la policservo.

dijous, 26 d’abril del 2012

Reaktivado de la Sendependa Retpubliko de Rúbies


Post longa tempo iom forgesita en virtuala ŝranko, mi nun denove verkas por mia plej utopia blogo. La Sendependa Retpubliko de Rúbies, kiu pretendas harmonii kun la novaj movadoj por plibonigi nian socion, proponante ideojn kaj praktikajn iniciatojn.
En la blogo mi rakontos pri Rúbies kaj publikigos pliajn fotojn, esperante ke la SRR baldaŭ allogos aliajn frenezulojn ;)

divendres, 23 de març del 2012

La sinergio de la esperantistaro surprizas en The Economist

Esperanto en The Economist

mardo 20a de Marto 2012 je 21:44
The Economist en sia reta versio havas sekcion nomata The big question. Ĉifoje ĝi demandis al legantoj Wich is the best language to learn? (kiu estas la plej lerninda lingvo?). Esperanto staras en dua pozicio! (ĝis nun sed estas ŝanco atingi la unuan)
The economist
The eco

dilluns, 20 de febrer del 2012

Teologio de la papilio (postkonduko kaj konkludo)

Dio ekzistas se ni ĝin kredas, Dio ne ekzistas se ni ne kredas ĝin, tial Dio povas havi milionojn da malsamaj aspektoj kaj ekzistokialoj, same kiel ekzistas milionoj da homoj, t.e., milionoj da cerboj kapablaj krei diojn.
La samaj cerboj kiuj povas kredi ke sia dio estas la dio de la aliaj, kvankam neniu cerbo de unuopulo povas koncepti la ideon dio de alia cerbo. Kaj la dio memkreata de iu ajn unuopulo devas morti kaj renaskiĝi konstante por adaptiĝi al la progreso de la cerbo laŭ ricevado de informoj.
Tial sanktaj skribaĵoj povas ricevi sennombrajn interpretojn, laŭ la socia evoluo, dum dikredantoj montras malsamajn kondutmanierojn por speguli la cerban evoluon.
Ni ne bezonas la realan dion  sed la komunan dion. Kredo en reala dio igus tute malbezona kiun ajn religion, ĉar rekta kontakto kun dio solvus ĉiun eblan problemon al unuopulo.
Komuna dio signifas komuna intereso kaj, sekve, komunaj akcepto kaj protekto. Sed komuna dio implicas bremsadon aŭ malrapidigon de la propra mensevoluo rilate al la koncepto dio pro tio ke, biciklo kun du homoj nepre marŝas pli malrapide ol biciklo kun unu sola homo.
Ĉiuokaze endas kompreni la neatingeblon de Dio ĉar, se ni malaperigas ĉiujn homajn informojn pri ĝi, restos eĉ ne spuro pri ĝi kaj ni estos devigataj agi kiel niaj prahistoriaj prauloj, interpretante la universon laŭ nia malgranda cerbokapablo, kaj ni ripetus la kreadon de religioj, plejverŝajne tre malsamaj al la nunaj, pro la papilia efekto.
Facila kaj ilustra eksperimento estas la komparado de pastra aŭ eklezia teksto de (ekzemple)antaŭ cent jaroj kun nuntempa teksto. Eĉ dikredantoj konstatos ke Dio ŝanĝiĝas kiam homo ŝanĝiĝas. Tiel estas ĉiam.
Konstante ŝanĝiĝanta dio estas neatingebla dio...krom se ni estas dio, kompreneble.

Teologio de la papilio (parto 1, teoria enkonduko sub senkonduko)

La aŭtoro de la dimensio nekonata donis instruojn al la komisiono pri aferoj de la kongreso por konstati la avantaĝon de iu republikigo de la novaĵoj en la loka ĵurnalo por infanoj el la tuta mondo.
Tamen, iu el la legantoj ne deziris konstati la eventojn kiuj estis okazontaj en la urbo kaj tuj pensis pri ŝanĝoj en sia pensmaniero aŭ sia sinteno rilate al la homoj kiuj antaŭe agis en simila maniero.
Tio estis la rezulto de konektado inter malsamaj ideoj alvenantaj en sian kapon post la liberiĝo el la tabuoj sociaj.
La problemo rilate al vortkreado senorda estas nur la interna enhavo kaj la senco de la ideo, ĉu interna aŭ malinterna, sed la ideo en si mem povas esti la eksplodilo kiu renversos ĉiujn konatajn konceptojn pri komunikado, same aŭ simile al la revolucio ekigata de la interreta revolucio.
Ja multaj homoj antaŭe vantis al si la inventon, sed nur je unuopa kaj mema skalo eblas paroli pri plena revolucio je unuopa mensa nivelo, tiel ke, ŝanĝo en la cerba strukturo kondukas al esenca ŝanĝo de la individua vivstilo  kaj vivmaniero, verŝajne sub la influo de la papilia efekto laŭ kiu, eĉ plej eta ŝanĝo implikas la rekreadon de la tuta universo. Eĉ se ne la tuta universo por la tuta homaro, jes por ĉiu individuo aparte, kaj la rezulto fina taŭgas por ĉiu homo kaj kazo.
Ĉar ne estas esenca diferenco inter cerbaj procezoj kaj pragmaj praktikoj  -ili estas kvazaŭ inter-spekulado- ne eblas diferencigi inter realo intima kaj realo universa. Faktoj konfirmas kredojn kaj kredoj konfirmas faktojn.
Je ĉiu pensaĵo ĉio naskiĝas denove, kun tre similaj karakterizoj rilate al pasintaj faktoj sed ĉiam kun aldonaĵoj kiuj neniam antaŭe ekzistis aŭ montriĝis.
Tiel montras ankaŭ la moderna fiziko, laŭ kiu simpla observado modifas esence la observaĵon. Tiel konstatite, ni ĉiam kredas koni la nekonataĵon.