La lasta kataluna balotado por la nova parlamento estis la plej partoprenata far la civitanaro
ekde la starigo de la hispania demokratio, tio permesas kompreni la
rezultojn kiel fotografa impreso de la socia realo de Katalunio. Unu el
la interesaj analizoj rilatas al la ĝeneralaj politikaj tendencoj
"dektraj- maldekstraj". Jen la statistiko:
Sidlokoj por la katalunisma dekstro: 50 (CiU)
Sidlokoj por la hispanisma dekstro: 19 (PP) + 9 (C's) = 28
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma dekstro: 50 (CiU) + 19 (PP) + 9 (C's) = 78
Sidlokoj por la hispanisma maldekstro: 20 (PSC)
Sidlokoj por la katalunisma maldekstro: 21 (ERC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 37
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma maldekstro: 21 (ERC) + 20 (PSC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 57
Kadre de tio ni povas interpreti:
Civitanaro kiu balotis katalunece al dekstro: 50 / al maldekstro: 37
Civitanaro kiu balotis hispanece al dekstro: 28 / al maldekstro: 20
Kelkaj nuancoj:
C's ne konsideras sin dekstruloj sed iel neŭtralaj liberaluloj.
Eta parto CiU ne estas suverenisma kaj kontentiĝas per aŭtonomismo aŭ federaciismo
Ene de PSC estas rimarkinda grupo da "disidentoj" proksimaj al suverenismo
CiU estas majoritate konsiderata centro-dekstra, kompare al PP konsiderata plene dekstra.
El tio oni povas interpreti ke Katalunio donis al strikta dekstro nur 19 sidlokojn el 135 eblaj.
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris rezultoj. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris rezultoj. Mostrar tots els missatges
dilluns, 3 de desembre del 2012
dimarts, 27 de novembre del 2012
Kataluna suverenismo antaŭeniras
Post la balotado de la 25 de novembro por elekti la konsiston de la Kataluna Parlamento (vidu grafike per informo de La Vanguardia), konfirmiĝas la antaŭeniro de la suverenismo.
Ni klarigas sinteze:
Sidlokoj de la Kataluna Parlamento: 135
Sidlokoj ekokupataj de partioj favoraj al referendumo por demandi al civitanaro: 87 (CiU, ERC, ICV, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de la sendependismaj partioj: 74 (CiU, ERC, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de partioj kontraŭaj al sendependismo: 48 (PSC, PP, C's)
Difinon de la partioj vi trovos per la ligoj, ĉe la dekstra kolumno >>
Ni klarigas sinteze:
Sidlokoj de la Kataluna Parlamento: 135
Sidlokoj ekokupataj de partioj favoraj al referendumo por demandi al civitanaro: 87 (CiU, ERC, ICV, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de la sendependismaj partioj: 74 (CiU, ERC, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de partioj kontraŭaj al sendependismo: 48 (PSC, PP, C's)
Difinon de la partioj vi trovos per la ligoj, ĉe la dekstra kolumno >>
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
Morto de homo neniam estas ĝojiga fenomeno sed mi esperas ke la historiaj kaj sociaj analizoj pri la agado kaj vivo de Aŭgusto Pinochet ser...
