En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco. Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion, kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili apartenas.
La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj de la registaro.
En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable, ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj, tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de tiuj rajtoj.
Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn. Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo, tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata. La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ perforto.
***
Kreskanta sento de laceco rilate Hispanion ekzistas en ĉiuj sektoroj de
la kataluna socio kaj ankaŭ la konscio, ke, kiel parto de Hispanio, ilia
lando rapide sinkas dum oni malhavigas al ĝi la bezonatajn rimedojn por
haltigi kaj inversigi la dekadencon. Pli kaj pli da katalunoj venis al
la konkludo, ke ilia estonto kiel popolo estos en danĝero krom se ili
decide agos ju pli frue des pli bone.La reganta koalicio havas nun malambiguan ordonon antaŭenigi proceduron povantan konduki al separiĝo de Hispanio. Kune kun aliaj politikaj grupoj, ĝi komencis desegni vojmapon cele al plena suvereneco. Por startigi tiun proceduron oni esperas, ke formala deklaracio asertante la rajtojn de la katalunoj decidi pri la propra estonteco estos aprovita kun granda plimunto en la kataluna parlamento la 23an de januaro. La sekvan paŝon konsistigos la eklaboro pri la detaloj de travidebla kaj inkluziva plano por popola referendumo pri sendependeco.
La hispana registaro pli bone ne malhelpu tiun proceduron se ĝi volas konservi sian prestiĝon kiel demokratan. Fakte malfacilas imagi kiel ĝi povus obstrukci aŭ malpermesi la referendumon sen utiligi ne akcepteblaj metodoj, kiuj semlime damaĝus ŝtaton , kiu estas jam senkreditigita en aliaj flankoj. Sekve oni povas esperi, ke ĉiuj baroj estos fine sursaltitaj kaj ke la popolo havos la eblecon paroli.
Finfine, kion la katalunoj decidos en libera kaj respondeca maniero devos esti honorigita de ĉiuj, en Hispanio kaj preter ĝi. Se sufiĉa plimulto elektos ian formon de apartiĝo, Hispanio devos honeste agnoski sian malsukceson aligi la katalunojn al sia politika projekto kaj devos bonafide reagi. Ankaŭ tiel devos reagi la aliaj najbaroj de Katalunio, faciligante la vojon por ke la nova lando povu okupi la ĝustan lokon en la ekonomia kaj politika kadro de la kontinento kaj ekkontribui al pli larĝa eŭropa projekto.
Elangligis: Ramon Perera
Fonto: Col·lectiu Emma
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada