divendres, 8 de març del 2013

La Gallineta (La Kokineto) / Lluís Llach

Antaŭparolo de la kanto (Palaco de la Muziko, Barcelono)

"Mi supozas ke multaj el vi tute ne antaŭvidis ke La Kokineto aperos ĉi tie, sed jen vidu, mi revivigis ĝin. La Kokineto, vivrolanto de la jaro 1968, aktivista, proletara, sindikatana, maldekstrula, sendependisma, ktp. nu, ĉio kio estas maldeca nuntempe, do, kiam venis la demokratiiĝo de Hispanio kaj venkis la socialistoj (PSOE), La Kokineto honteme sin kaŝis malantaŭ la piano kaj decidis neniam plu publike eliri. Mi kutimis averti ŝin, “atentu, ĉar venkos Aznar, atentu ĉar ili ekhavis balotan majoritaton,...fine, kiam ŝi vidis tiun teruregan triopon (Bush, Berlusconi, Aznar), ŝi decidis purigi siajn plumojn...tial mi kantos ĝin nun (kun modernigitaj muzikmodifoj pli junstilaj)."
Katalunlingva teksto de la kanto.

1 comentari:

Karulo ha dit...

La kokineto diris ĉes'
ovojn mi ne donos plu,
merden iru ĉi salajr'
kiu de tre longe min sklavigas.

Kaj se mi sentas la emon
mi blokiĝos ĉe la ovelir',
kaj ekrestos sen la varma ov'
tiu kiu min ekspluatadas.

La kokino diris ne,
vivu la revoluci'.

Interŝanĝe nure per grener'
vi malpermesis al mi flug'
sed, mi ĵuras, venis fin'
Antaŭ mi la vivo brilas
min ne timigas la destin',
ĉar eskapinte el la buĉist'
ne plu estos la danĝer'
kaj mi kuniĝos al najbarar'.

La kokino diris ne,
vivu la revoluci'.

La kokojn por la kunkuŝad'
plenos je sano kaj kuraĝ',
min tedis tiuj sen potenc'
kun kiuj noktoj iĝis sen amuz'.
Por ĉiam restu klara jam,
forgesu pri mia virginec',
kaj se mi pluemas nun,
mi fermos oveliron re.

La kokino diris ne,
vivu la revoluci'.