La aŭtoro de la dimensio nekonata donis instruojn al la komisiono pri aferoj de la kongreso por konstati la avantaĝon de iu republikigo de la novaĵoj en la loka ĵurnalo por infanoj el la tuta mondo.
Tamen, iu el la legantoj ne deziris konstati la eventojn kiuj estis okazontaj en la urbo kaj tuj pensis pri ŝanĝoj en sia pensmaniero aŭ sia sinteno rilate al la homoj kiuj antaŭe agis en simila maniero.
Tio estis la rezulto de konektado inter malsamaj ideoj alvenantaj en sian kapon post la liberiĝo el la tabuoj sociaj.
La problemo rilate al vortkreado senorda estas nur la interna enhavo kaj la senco de la ideo, ĉu interna aŭ malinterna, sed la ideo en si mem povas esti la eksplodilo kiu renversos ĉiujn konatajn konceptojn pri komunikado, same aŭ simile al la revolucio ekigata de la interreta revolucio.
Ja multaj homoj antaŭe vantis al si la inventon, sed nur je unuopa kaj mema skalo eblas paroli pri plena revolucio je unuopa mensa nivelo, tiel ke, ŝanĝo en la cerba strukturo kondukas al esenca ŝanĝo de la individua vivstilo kaj vivmaniero, verŝajne sub la influo de la papilia efekto laŭ kiu, eĉ plej eta ŝanĝo implikas la rekreadon de la tuta universo. Eĉ se ne la tuta universo por la tuta homaro, jes por ĉiu individuo aparte, kaj la rezulto fina taŭgas por ĉiu homo kaj kazo.
Ĉar ne estas esenca diferenco inter cerbaj procezoj kaj pragmaj praktikoj -ili estas kvazaŭ inter-spekulado- ne eblas diferencigi inter realo intima kaj realo universa. Faktoj konfirmas kredojn kaj kredoj konfirmas faktojn.
Je ĉiu pensaĵo ĉio naskiĝas denove, kun tre similaj karakterizoj rilate al pasintaj faktoj sed ĉiam kun aldonaĵoj kiuj neniam antaŭe ekzistis aŭ montriĝis.
Tiel montras ankaŭ la moderna fiziko, laŭ kiu simpla observado modifas esence la observaĵon. Tiel konstatite, ni ĉiam kredas koni la nekonataĵon.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada