Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris manifestacio. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris manifestacio. Mostrar tots els missatges

dilluns, 9 de març del 2020

8a de marto, virina tago

Pli ol 50.000 homoj (laŭ kalkulo de la urba polico) sin manifestis en la centro de Barcelono kun la slogano: "(virinoj) kunaj kaj diversaj por digna vivo"
La feminisma striko de la 8a de marto finiĝis per la legado de deklaro kaj muzikprezentoj en la promenejo Arko de Triumfo


Tamburado dum la feminisma manifestacio






Aliaj manifestacioj okazis en: Tarragona (6.000 partoprenantoj), Girona (5.000) kaj Lleida, kie okazis du manifestacioj (2.500 + 2.500). En Valencio, ankaŭ kun miloj da manifestantoj, oni kreis kontraŭrasisman kolumnon kaj la slogano estis: "Feminismo por ŝanĝi la mondon"

Fonto 1: La República
Fonto 2: Vilaweb

dimarts, 18 de febrer del 2020

Jam 14 jarojn

Jaro 2006 - Barcelono: Manifestacio kunvokita fare de Plataforma pel Dret de Decidir (Platformo por la Rajto al Memdecido) trairas Barcelonon kun la slogano "Ni estas nacio kaj ni rajtas al memdecido", por postuli respekton al la teksto de la katalunia statuto aprobita de la kataluna parlamento.

Fonto: Viquipèdia

Onidire de multaj, la malrespekto al la lasta kataluna statuto (2006) fare de la hispana Konstitucia Tribunalo, trude modifante diversloke la aprobitan tekston, markis la komencon de la kataluna kolero kaj la transiro de autonomismaj aspiroj al sendependismaj. Rimarku ke, en la foto, aperas neniu sendependisma flago.

dimecres, 11 de desembre del 2019

Demokratia Tsunamo kunvokas al manifestacio ĉirkaŭ futbalstadiumo de Barça

Okaze de la reveno de la klasika matĉo Barça-Real Madrid...

La bildo estis adaptita uzante la programon Paint

(La Força De La Gent = La Forto De La Homoj)


Fonto: El Nacional

dissabte, 30 de novembre del 2019

Protesto en Parizo favore al minorigitaj lingvoj

Imatge
Centoj da homoj manifestaciis ĉi tagmeze antaŭ a Ministerio pri Edukado en Parizo defendante la katalunan, la okcitanan, la eŭskan, la bretonan, la flandran kaj aliajn lingvojn minorigitajn fare de la franca registaro. La proteston kunvokis kolektivo el pli ol kvardek asocioj kaj grupoj, kiuj postulas ŝanĝon en la lingva politiko de la regantoj.

Fonto: El Nacional


divendres, 8 de novembre del 2019

Anna Rosselló, jarcento da rezistado kiun hispana ĵurnalo ne povas forviŝi

En iu artikolo oni nomis ŝin "Matusalen (Metuŝelaĥ)" kaj "dorlotbesto de la sendependistoj". Ŝia vivo estis markita de la subpremado kaj la politika engaĝiĝo.



Anna Rosselló naskiĝis je la komenco de la diktaturo de Primo de Rivera. Ŝia eta figuro, kun leĝere krispita hararo, kunfandiĝas kun ŝia rulseĝo. Ŝi aspektas fragila, sed sur ŝiaj ŝultroj surportas jarcenton da historio, en kiu ŝi konis ĉiujn vizaĝojn de la subpremado kaj la mizero. Tamen, ŝi neniam perdis sian socian engaĝiĝon.
Dum ŝia sano tion permesas, ŝi partoprenas ĉiujn sendependismajn mobilizadojn. Pasintlunde, akompanata de sia filino Carme, ĉeestis en la avenuo Diagonal de Barcelono. Ĉe la frontlinio, inter miloj da manifestaciantoj, ŝi protestis kontraŭ la hispana reĝo Felipe la sesa, kun kataluna stelflago kaj afiŝo kontraŭmonarkia. Unu plia protesto el sia determino se ne estus pro la hispana ĵurnalo El Mundo.
Laŭ tiu ĵurnalo, Rosselló fariĝis la "Matusaleno sendependisma" kaj la "dorlotbesto de la manifestacio". La mencioj al ŝia batalado kontraŭ la frankoismmo, la ekzilo kaj la suferoj iĝis reduktitaj per granda dozo de fiignorado. "Finfine estis la elemeto plej pitoreska de tiu ĉi sendependisma kermesa karuselo, kiel estas ĉiu aŭtuna mobilizado de Katalunio post la verdikto de la 1-O" tekstis la artikolo.

Historio de subpremado, amo kaj ekzilo

Rosselló naskiĝis en Flix (1923), ŝi vivis en etoso tre politika ekde ŝia bebaĝo. Ŝiaj fratoj batalis ĉe la respublika armeo dum la civila milito kaj ambaŭ estis kondamnitaj de frankoismaj militprocesoj. Unu el ili pasigis sep jarojn en prizono kaj la alia ekziliĝis en Norda Katalunio (en francio). Por devigi lian revenon, la frankoismaj aŭtoritatoj ĉantaĝis la familion kaj enprizonigis la patron. Tiu mortis en la malliberejo en 1940. La oficiala klarigo pri lia morto estis: "li falis tra iu ŝtuparo". Neniu plusa detalo esis aldonita.

En la unua periodo de la postmilito, Rosselló ne travivis multajn ĝojojn, sed ŝi konatiĝis kun Josep Travesset. Malproksima familiano el urbo Balaguer, kun kiu ŝi renkontiĝis en Andoro. La renkontiĝo ne estis hazarda. Travesset estis la konekto-homo por transdoni leteron de la familio al la ekzilita frato loĝanta en Perpinjano. Tio kio komenciĝis per komplezado fariĝis amhistorio je la fino.

Travesset alvenis en Andoron post la fino de la Dua Mondmilito. Kiel multaj aliaj victimoj de la respublika ekziliĝo, Travesset trairis de la militaj tranĉeoj  la la koncentrejoj d'Argelers. Sed la suferado ne finiĝis tie. Pro la nazia okupado, li estis trudita labori en germana fabriko, de kie li sukcesis eskapi je la fino de la milito.

Krom la amo, Travesset kaj Rosselló kundividis revojn kaj idealojn. Ili ambaŭ estis esperantistoj kaj havis solidajn politikajn konvinkojn. Post ilia geedziĝo, ili ekloĝis en Barcelono, sed la nupto ne estis dolĉa. La reĝimo kontrolis ilin kaj la edzo estis malliberigita pro lia respublikisma pasinto. En 1956, jam kun Carme en la familio, ili decidis ekziliĝi. La politika kaj ekonomia situacio submetis ilin preskaŭ en mizeron.

En Sao Paulo, la ĉefa urbo de Brazilo, la geedzoj trovis la bezonatan stabilecon. Tamen, post la tempo, ilia deziro lerni superis la komfortiĝon akiritan kaj ili komencis vojaĝon tra suda kaj centra Ameriko. La celo? Konatiĝi kun la amerindianaj nacioj submetitaj al la hispana koloniismo. La familio trakuris pli ol 15.000 kilometrojn per ĉevalo tiranta dormejo-ĉaron kiun ili mem estis konstruintaj.

La politika konsciiĝo de Travesset kaj Rosselló pli kaj pli firmiĝis en ĉiu etapo de la vojaĝo. Ili vivis milde, eĉ tre milde. Monon ili ekhavis proponante prelegojn kaj vendante pentraĵojn kaj ankaŭ helpis la gastigemo de la popolanoj. Krom Brazilon, ili vizitis kaj vivis en Bolivio, Peruo, Ekvatoro, Kolombio, Panamo, Kosta Rika, Nikarakvo kaj Honduro.

La libro L'Amèrica Marginada, publikigita en 1978, atestas pri tiuj jaroj da esplorado kaj kunvivado kun amerikaj indiĝenoj. Sed tiu ne estas la sola literatura postrestaĵo, Rosselló verkis pli ol dudek librojn

En 1965, Tavesset kaj Rosselló revenis al Barcelono. Dum la lastaj jaroj de la reĝimo, ili intensigis la aktivadon kontraŭfrankoisma, al kiu sumiĝis ankaŭ ilia filino. Carme engaĝiĝis al PSAN provisional (Socialisma Partio por la Nacia Liberiĝo) kaj ŝi estis enprizonigita plurfoje. En 1975 ŝi estis torturita dum kvin tagoj en la policejo de la strato Via Laietana de Barcelono.


En letero subskribita en januaro de 1976, Rosselló denuncis:

"Oni aplikis al ŝi la tortursistemon nomata la stango. Ĝi konsistas el pasigi ferstangon inter kruroj kaj brakoj kiuj estis antaŭe ligitaj. La ekstremoj de la stango ripozantaj sur du tabloj, tiel ke la korpo pendas inter ili vizaĝ-al-planko.

En tiu pozicio, la policanoj vipegas la nudajn piedojn per ferbastonoj kaj rimenoj. Kiam la piedoj ŝveliĝas kaj ne tiom sentemas, oni plu batas per stango kies ekstremo finiĝis en akra pinta formo, kvazaŭ najla, kio efikis aparte dolore.

Ĉiufoje kiam ŝi perdis la konscion, oni malpendigis ŝin kaj ĵetis ŝin surplanken kun la celo ke ŝi rekonsciiĝu, oni draŝis ŝin per la samaj ferbastonoj kaj rimenoj, speciale damaĝante ŝian stomakon.
Fonto: Vilaweb

dissabte, 26 d’octubre del 2019

Centmiloj en la hodiaŭa manifestacio de Barcelono

Nova manifestacio por protesti kontraŭ la verdikto kaj la subpremado kolektigis kelkajn centmilojn de civitanoj el diversaj ideologioj.
Ĝis 115 kolektivoj, asocioj kaj sindikatoj de la civila socio aliĝis la pasintan 14an de oktobro al la manifesto kiu montras la rifuzon de la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kiu kondamnas naŭ sendependismajn gvidantojn al punoj de inter 9 kaj 13 jaroj da prizono, pro deliktoj de sedicio kaj misuzo de publika monhavo. Inter la subskribintoj de la manifesto estas: Òmnium Cultural, sindikato CCOO, intersindikata-CSC, En Peu de Pau (Stara por Paco), sindikato UGT, SOS-rasismo, UFEC (Unio de Sportfederacioj), sindikato USOC,  Stop Mare Mortum (savŝipo-organizo por rifuĝantoj), Platformo por la Lingvo, SEPC (Studenta Sindikato)...ĉiuj ili konsentis, ke la verdikto estas la kulmino de procezo kondukanta al enjuĝiĝo kiu neniam devintus esti okazinta.



"Ni volas vin hejme"

"Amnesto" "Ĉesu subpremado"

"Libereco"

Fonto de la bildoj: Vilaweb

Spektu la videon: ĉi tie

#llibertat


dissabte, 19 d’octubre del 2019

Manifestacio en San Sebastián-Donosti (Eŭskio)

En San Sebastián estis organizita grandega manifestacio en solidareco kun Katalunio. La manifestantoj lanĉis sloganojn en la kataluna lingvo, kiel ekzemple: "els carrers seran sempre nostres" ("la stratoj estos ĉiam niaj"=> "niaj" signifas ĉi kaze "de la kontraŭfaŝismaj civitanoj"). La manifestaciantoj laŭtvoĉis ankaŭ por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj kaj la sendependecon.



Fonto: Vilaweb

dilluns, 14 d’octubre del 2019

Protestoj en Katalunio (kaj Hispanio)

Homkoncentriĝoj en placoj kaj stratoj de Katalunio
Publika protesto de la nuna kataluna parlamentestro kaj de la eksaj
Madrida flughaveno kolapsita per malrapidmarŝo de centos da aŭtoj
Miloj da manifestantoj kolektiĝas en la flughaveno de Barcelono (pli ol cent flugoj estis nuligitaj, la polico vundigis kvindekses homojn)
La ekzilita kataluna prezidento Carles Puigdemont vokas al ĉies mobilizo
La urbestrino de Barcelono, Ada Colau, petas al la civitanaro altigi la voĉon kontraŭ la maljusteco
La Internacia Komitato de Juristoj denuncas Hispanion: " La kondamno de la katalunaj gvidantoj atencas kontraŭ la homaj rajtoj"
Teatroj, festivaloj, eldonejoj kaj librovendejoj nuligas siajn programitajn aktivaĵojn
Miloj da homoj en Valencilando manifestacias por montri rifuzon al la kondamno
Sportaj kluboj kaj sportasocioj asertas publike: "Prizono ne estas la solvo"
Nicola Sturgeon: "La estonteco de Katalunio devas decidiĝi tra balotujoj ne en juĝejoj"



Turistes que intenten arribar o sortir de l'aeroport es barregen amb manifestants als voltants de la T1 / CÈLIA ATSET

La zona d'arribades de la T1, totalment col·lapsada pels manifestants



Fonto: Vilaweb kaj Ara

diumenge, 17 de març del 2019

Memdetermino ne estas delikto

Hieraŭ en Madrido dekmiloj da manifestantoj venintaj el plej diversaj komunumoj de la hispana ŝtato, kolektiĝis por kunkrii "memdetermino ne estas delikto, demokratio estas decidi". Oni denuncis ankaŭ la farsan juĝadon de sendependismaj aktivistoj kaj politikistoj kaj ilian maljustan enprizonigon. Diversaj diskursoj estis vaste aplaŭditaj kaj plurfoje oni esprimis kontraŭfaŝismajn frapfrazojn, i. a., No pasarán! (Ili ne pasos!). Ĉe la fino de la aranĝo, la partoprenantoj kunkantis L'Estaca (La paliso), la plej fama kanto kontraŭ la frankoisma reĝimo (kaj simbole kontraŭ ĉiuj aŭtoritatismaj reĝimoj). Multaj kaj tre diversaj manifestantoj deklaris ankaŭ sian simpation al respublikismo kaj la deziron aboli la monarkion, kiun oni konsideras komplican de la nuntempa aŭtoritarismo kaj la politikaj koruptuloj, eĉ ĝi mem estas akuzata de koruptiĝo fare de multaj civitanoj kaj organizoj.



Sube: video ellaborita de la Kataluna Nacia Asembleo

dissabte, 16 de febrer del 2019

Manifestacio kontraŭ la juĝado de sendependistoj

Ĉirkaŭ duonmiliono da homoj  kunkrias en Barcelono por la liberigo de la politikaj prizonuloj kaj por la rajto al memdetermino

Kunvokis: Kataluna Nacia Asembleo, Òmnium Cultural, Junts x Cat (dekstraj katalunistoj), ERC (maldekstraj respublik-katalunistoj), CUP (maldekstraj sendependistoj), Crida Nacional (Kataluna Alvoko), Catalunya en Comú (maldekstruloj de Katalunio), Acció Escolta (Skolta Movado), Kataluna Asocio por la Civilaj Rajtoj, Intersindical (Intersindikato) kaj USTEC (Sindikato de Instruado-laboristoj).

Fonto: Vilaweb 





dimarts, 2 d’octubre del 2018

Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Unu jaron post la referendumo

La pasintan sabaton miloj da katalunoj revenis al la stratoj por memorigi pri la pasintjara referendumo kies rezulto estis granda majoritato favora al sendependeco. La procezo por efektivigi la poste deklaritan Katalunan Respublikon stagnis, homoj paciencis dum tuta jaro, sed la datreveno de la evento instigis al novaj manifestacioj por postuli ke la popola demokratia mandato estu plenumata. La jena video montras parton de la manifestaciantoj kiuj sin esprimis antaŭ la sidejo de la kataluna parlamento per la sloganoj: La parlamento apartenas al popolo! La stratoj estos ĉiam niaj! Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Liberu politikaj prizonuloj!

Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.

dissabte, 30 de juny del 2018

Fierfestivalo LGBTI en Barcelono solidaras kun migrantoj kaj rifuĝintoj


Ĉijare la festivalo LGBTI aparte solidaris kun migrantoj kaj rifuĝintoj kaj plenplenigis la stratojn de Barcelono

Post kvardek jaroj, la parado denove paŝis tra la fama bulvardo Ramblas

Kiel kutime, oni manifestaciis por la rajtoj kaj libereco de lesbaninoj, gejoj, ambaŭsekemuloj, transeksuloj kaj aliaj homoj kun diversaj seksecoj. La unua parado-prezento, organizita de Pride Barcelona, iris tra strato Paral·lel. La dua, de la Unueca Komisiono por la 28a de junio, eliris el placo Universitato kaj trairis Ramblas-promenejon.
En iliaj diskursoj oni emfazis la rajtojn de rifuĝintoj kaj migrantoj. La ĉefa slogano  estis: Fiero estas   Bonvenigi - Barcelono kun la rifuĝintoj LGTBI. Dua slogano estis: Ni haltigu la malamon kaj la LGTBI-fobion.
Ankaŭ estis legita manifesto kontraŭ la rasismo kiu troveblas interne de iliaj kolektivoj.

Fonto: Vilaweb


La festivalo en 2017

dijous, 24 de maig del 2018

Jaro 2017- La plej granda manifestacio en Eŭropo por la rifuĝintoj

En februaro 2017a okazis en Barcelono la plej granda manifestacio en Eŭropo por postuli la tujan akcepton de rifuĝintoj. 300.000 homoj laŭ kalkulo de la organizantoj, 160.000 laŭ la loka polico.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.


fonto: Nació Digital 

diumenge, 6 de maig del 2018

Katalunaj stelflagoj en Skotlando


Dekmiloj da skotoj manifestacias por la sendependeco en Glasgovo (35.000 laŭ la polico). Inter la skotaj flagoj videblis ankaŭ multaj katalunaj

Fonto (kun video): Vilaweb

dilluns, 16 d’abril del 2018

Manifestacio Ni volas vin hejme (Barcelono, hodiaŭ)

Diversaj mondĵurnaloj informis pri la manifestacio favora al la politikaj prizonuloj : klaku ĉi tie

Resultado de imaxes para manifestació 15A barcelona us volem a casa
La manifestacion partoprenis 315.000 homoj laŭ informo de la urba polico
Ĝi estis videoregistrita helikoptere. Vidu ĉi tie

dissabte, 14 d’abril del 2018

Mesaĝo de Jordi Sànchez disde la malliberejo al la morgaŭaj manifestantoj

Ni estas multaj pli ol ili volus, pluralaj laŭ niaj ideoj, unuiĝintaj en la defendo de la libereco kaj firmaj sur la neperforto. Lumon al okuloj kaj forton al la brakoj!

Jordi Sànchez en : Viquipèdia

dimecres, 11 d’abril del 2018

Kunvoko al manifestacio en Barcelono

Preskaŭ 2.400.000 balotis lastfoje favore al sendependisma politiko. Ili kaj ĉiuj ajn civitanoj kredantaj je demokratio estas kunvokitaj montri sian proteston kaj malakordon kun la maniero en kiu la hispana registaro decidis trakti la katalunian situacion, komparante sendependismon kun terorismo kaj ribeliĝo (antaŭ la perpleksa rigardo de EU kaj la tuta mondo)



Indas ankaŭ memorigi/sciigi ke la nuna hispana monarkio estis decidita de la diktatoro Francisco Franco kaj tiu institucio neniam submetiĝis al popola aprobo.


Por pli bone kompreni la sencon de respubliko por katalunoj (kaj por multaj hispanoj), bv. legi prie en Vikipedio
aŭ ĉe SATeH