dilluns, 20 de febrer del 2012

Teologio de la papilio (postkonduko kaj konkludo)

Dio ekzistas se ni ĝin kredas, Dio ne ekzistas se ni ne kredas ĝin, tial Dio povas havi milionojn da malsamaj aspektoj kaj ekzistokialoj, same kiel ekzistas milionoj da homoj, t.e., milionoj da cerboj kapablaj krei diojn.
La samaj cerboj kiuj povas kredi ke sia dio estas la dio de la aliaj, kvankam neniu cerbo de unuopulo povas koncepti la ideon dio de alia cerbo. Kaj la dio memkreata de iu ajn unuopulo devas morti kaj renaskiĝi konstante por adaptiĝi al la progreso de la cerbo laŭ ricevado de informoj.
Tial sanktaj skribaĵoj povas ricevi sennombrajn interpretojn, laŭ la socia evoluo, dum dikredantoj montras malsamajn kondutmanierojn por speguli la cerban evoluon.
Ni ne bezonas la realan dion  sed la komunan dion. Kredo en reala dio igus tute malbezona kiun ajn religion, ĉar rekta kontakto kun dio solvus ĉiun eblan problemon al unuopulo.
Komuna dio signifas komuna intereso kaj, sekve, komunaj akcepto kaj protekto. Sed komuna dio implicas bremsadon aŭ malrapidigon de la propra mensevoluo rilate al la koncepto dio pro tio ke, biciklo kun du homoj nepre marŝas pli malrapide ol biciklo kun unu sola homo.
Ĉiuokaze endas kompreni la neatingeblon de Dio ĉar, se ni malaperigas ĉiujn homajn informojn pri ĝi, restos eĉ ne spuro pri ĝi kaj ni estos devigataj agi kiel niaj prahistoriaj prauloj, interpretante la universon laŭ nia malgranda cerbokapablo, kaj ni ripetus la kreadon de religioj, plejverŝajne tre malsamaj al la nunaj, pro la papilia efekto.
Facila kaj ilustra eksperimento estas la komparado de pastra aŭ eklezia teksto de (ekzemple)antaŭ cent jaroj kun nuntempa teksto. Eĉ dikredantoj konstatos ke Dio ŝanĝiĝas kiam homo ŝanĝiĝas. Tiel estas ĉiam.
Konstante ŝanĝiĝanta dio estas neatingebla dio...krom se ni estas dio, kompreneble.