Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) energie kondamnas la nuligon de la
ĝisnuna leĝo pri lingvoj de Aragono kaj la novan aprobitan kiu perverse
kaj ridige nomigas la katalunan LAPAO* kaj la aragonan LAPAPYP*. Ni
ankaŭ demandas kial la nomon de la hispana lingvo ne ŝanĝiĝis.
La internacia akademia komunumo scias, ke la propraj lingvoj de la
aŭtonoma komunumo Aragono estas la aragona, la kataluna kaj la hispana.
La Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj engaĝigas la
aŭtoritatojn (en la artikoloj 7.1.b kaj 7.1.e) respekti la geografian
areon de ĉiu lingvo kaj la rilatojn inter ties teritorioj. La Komitato
pri Ministroj de la Eŭropa Konsilio rekomendis al Hispanio (en 2005 kaj
en 2008) starigi juran kadron specifan por protekti la katalunan kaj la
aragonan en Aragono, nomante tiujn lingvojn per ties nomoj.
Ni sekvas la iniciaton de la Akademio de la kataluna lingvo (Institut
d’Estudis Catalans), kaj tial KEA subtenas la ĉi-rilatan deklaron de la
asocioj kunigitaj sub la nomo Iniciativa Cultural de la Franja.
Ni manifestas nian subtenon al la 45.000 katalunlingvanoj kaj al la
20.000 aragonlingvanoj, kiuj suferis fortan frapon kontraŭ siaj lingvaj
rajtoj kaj ni denoncas la cinikismon kaj sarkasmon, eĉ nigran humuron,
per kiu la Popola Partio, subtene de la Aragona Regionisma Partio,
plenumas tiun hontigan lingvomortigon.
Ni salutas la katalunlingvanojn kaj la aragonlingvanoj de Aragono,
kaj ĉiujn lingvokonsciajn homojn de tiu lando, kiuj kreis verkojn,
filmojn, revuojn, ĵurnalojn, teatraĵojn, komiksojn kaj laboris por
alporti la lokajn lingvojn al la lernejoj. Ni salutas la laboron de ili
plenumitan kaj ni kuraĝigas ilin daŭrigi tiajn taskojn, se necese, per
malobeo de la leĝo; maljusta kaj ridinda leĝo kiu atakas la lingvajn
rajtojn –do, homajn rajtojn–, kaj kiu primokas ilin.
—
—
—
*
LAPAO: Hispanlingva siglo por „Aragona Lingvo Propra de la Orienta Areo”, anstataŭa leĝa nomo por la kataluna.
LAPAPYP: Hispanlingva siglo por „Aragona Lingvo Propra de la Pirenea kaj Antaŭpirenea Areo”, anstataŭa leĝa nomo por la aragona.
Fonto: Esperanto.cat
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada