dijous, 31 de gener del 2019

Nova enketo en Hispanio kaj Katalunio

Se hodiaŭ okazus elektoj...
En Hispanio
Venkus PSOE (maldekstra) sekvita de Ciudadanos (dekstra) kaj Podemos (maldekstra). PP (dekstra) situiĝus en kvara pozicio kaj VOX (ekstremdekstra) en kvina.

En Katalunio venkus ERC (maldekstra) sekvita de PSC (maldekstra) kaj En Comú-Podem (maldekstra). En kvara pozicio estus Ciutadans (dekstra), kvina PDeCAT (dekstra) kaj sesa PP (dekstra).

Por pli legi (katalune) kun grafikaĵoj, klaku ĉi tie

diumenge, 27 de gener del 2019

Aktivismo en Amer, kataluna urbo

Civitanoj de Amer disvolvis aktivaĵon por memorigi ke katalunoj daŭre klopodas por siaj rajtoj. El altaj balkonoj oni malvualis portreton de la ekzilita kataluna prezidanto Carles Puigdemont kun la moto Ni ne rezignas




La portreto aludas al jena video: 


dimecres, 23 de gener del 2019

PEN-Internacia kritikas la limigojn al esprimlibereco en Hispanio

Carles Torner, Jennifer Clement y Àngels Gregori

PEN-Internacia  kaj PEN-Kataluna kritikis ĉilunde la "troajn limigojn" pri la esprimlibereco en Hispanio post konsideri la ekstermezurajn akuzojn de ribelo kontraŭ la prezidanto de Ómnium Cultural, Jordi Cuixart kaj la eksprezidanto de KNA kaj deputito de JxCat, Jordi Sánchez. Tiel deklaris la gvidanto de tiu internacia organizaĵo, Jennifer Clement, dum legado de manifesto.

Tiu teksto "kolektas tre vastan sentemon de la PEN-grupoj de kvin kontinentoj", substrekis la plenuma direktoro de PEN-Internacia, Carles Torner, dum gazetara konferenco en Ateneu Barcelonès, akompanata de la gvidanto de PEN-kataluna, Àngels Gregori. Krom la subskribo de la manifesto fare de PEN-Internacia kaj la 180 PEN-grupoj aliĝintaj al la organizaĵo, 14 landoj kaj unu kontinento sumiĝis al la dokumento por montri specialan engaĝiĝon.

Je unuopula nivelo subskribis la manifeston Suso del Toro, Erri de Luca, José Eduardo Agualusa, Colm Toibín, Mary Ann Newman, Simina Skrabec, Burhab Sonmez, Marjan Strojan, kaj Salil Tripathi. Al tiuj aldonendas la prezidanto Clement, Katlin Kaldmaa, kaj Carles Torner.

Pro ilia engaĝiĝo en la defendo de la esprimlibereco, oni postulas al la hispanaj aŭtoritatoj retiri la akuzojn kontraŭ Sánchez kaj Cuixart kaj "tuj liberigi ilin". "Preter tio ke ili pace manifestis siajn ideojn, ili prizorgis, per sia prezidanteco en organizoj, la liberan ideo-cirkuladon de verkistoj en Katalunio". Tiel konkludas la manifesto legita de la prezidanto de PEN-Internacia.

Fonto: EuropaPress

dimecres, 16 de gener del 2019

Resuma biografio de Raül Romeva, politika prizonulo


Romeva i Rueda, Raül-1554.jpg
Raül Romeva i Rueda (Madrido, 12a de marto de 1971)
Li estas analizisto, ekonomiisto, profesoro kaj politikisto. Inter la 17a de januaro de 2018 kaj la 10a de julio de 2018, li estis deputito en la kataluna parlamento per la elektokoalicio Esquerra Republicana de Catalunya-Catalunya Sí.
Li estis eŭroparlamentano nome de Iniciativa per Catalunya Verds (Iniciativo por Katalunio-Verduloj) inter  2004 kaj 2014. En 2015 li estis la unua en la listo de la sendependisma kandidateco Junts pel Sí por la kataluna parlamento. Li estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Instituciaj Rilatoj kaj Travideblo de la Generalitat de Catalunya (kataluna registaro) ĝis oktobro de 2017.
Ekde la 23a de marto de 2018 li troviĝas en provizora prizono sen kaŭcio pro ordono de la juĝisto de la Supera Kortumo, Pablo Llarena.
Pliaj informoj en: kataluna Vikipedio

"La hipana registaro de Sanchez Castejón devas liberigi ĉiujn katalunajn politikajn prizonulojn. Estas politika afero kiu bezonas politikan debaton. Oni ne povas intertrakti dum estas homoj en prizono de antaŭ pli ol unu jaro."
Bio de José Bové en: Vikipedio

92-a SAT-Kongreso 2019 (Barcelono)

La venonta kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en urbo Barcelono, historie konata per la kromnomo Fajrorozo pro la eventoj okazintaj dum la tiel nomata Tragika Semajno (klaku ĉi tie)

Plia informado troviĝas en Vikipedio

En 2014, la reĝisoro Manuel Huerga reprenis la kromnomon kaj prezentis filmon por montri la modernan Barcelonon kun iom poezia tono (hispanlingva sed spektinda ankaŭ pro la bildoj). Jen duminuta prezento:

dimarts, 15 de gener del 2019

Hispana kaj kataluna en Katalunio

Hispanuniismaj partioj ofte denuncas la diskriminacion de la hispana en Katalunio sed rapida rigardo al kelkaj statistikoj montras la tordigon de la realo. Jen la ĉeesto de ambaŭ lingvoj en diversaj agadkampoj:

En kino:
kataluna 3%
hispana 97%

Juĝaj verdiktoj:
kataluna 8.2%
hispana 91.8%

Varetikedoj:
kataluna 10% (katalune + katalune kaj aliaj lingvoj)
hispana 100%

Leĝoj:
340 leĝoj devigas la entreprenojn uzi la hispanan
24 leĝoj devigas la entreprenojn uzi la katalunan

Ĉeesto de lingvo en televido:
kataluna 19%
hispana 81%

Lingvo de la infanludiloj:
kataluna 10%
hispana 100%

Juraj dokumentoj:
katalune 9.4%
hispane 90.4%

Lingvo de la videoludoj:
kataluna 9%
hispana 93%

Instrukciaj libroj kaj retpaĝoj pri automobiloj:
kataluna 0%

La informoj estis reproduktitaj el diversaj ĵurnaloj kaj publikaj institucioj, inter kiuj Plataforma per la llengua (Platformo por la lingvo [kataluna])

dijous, 10 de gener del 2019

Kataluna vikipedio: 600.000 artikoloj!

La kataluna Viquipèdia jam akumulas 600.000 artikolojn kaj eniras la grupon de la 20 lingvoj plej uzataj en Wikipedia. Entute estas 303 lingvaj versioj de tiu populara libera enciklopedio. La kataluna versio troviĝas ĝuste post la serba kaj antaŭ la norvega. La nombro de editintoj estas 300.000 ekde ĝia apero en 2001. En 2018 ĝi ricevis 196,5 milionojn da konsultoj kaj tio signifas ke ĝi estas la 36a lingvo plej legita.

Resultado de imaxes para viquipèdia

Fonto: Vilaweb

dimecres, 2 de gener del 2019

Sondado: Hispanio navigas dekstren, Katalunio maldekstren

Laŭ informo aperinta en la hodiaŭaj ĵurnaloj, la ekstremdesktra partio VOX pafkreskas laŭ la inklino al balotado kaj pligrandigas la avantaĝon de la dekstraj konservativaj partioj, laŭ lasta sondado en Hispanio.
VOX enirus la hispanan parlamenton kun inter 43-45 sidlokoj.
Tiu fenomeno jam okazis en Andaluzio (aŭtonoma komunumo en la sudo de Hispanio), kie, danke al sukceso de VOX, la dekstraj partioj finigis la 36-jaran regadon de PSOE.

Pli detale:
PSOE estus en Hispanio la partio plej voĉdonata (92-96 deputitoj) sed senpova okaze de alianco de la konservativuloj (70-74 + 66-70 + 43-45)*.
En Katalunio a maldekstra ERC kreskus je kosto de la naciisma konservativa PDeCAT, kiu perdus preskaŭ la duonon de la ĝisnunaj voĉdonoj, Tiel ke ERC havus nun 12-14 deputitojn (antaŭe 9)

*(Absoluta majoritato: 176 deputitoj)

dimarts, 1 de gener del 2019

Koncerto kaj adiaŭo al 2018 antaŭ prizonoj

 "Patose. Miloj da homoj kolektiĝis pasintnokte ĉirkaŭ la tri prizonoj en #Catalonia, kie la por-sendependecaj gvidantoj estas malliberigitaj, por akompani ilin al la nova jaro 2019."


Samloke, antaŭ tri tagoj...