dimecres, 15 de maig de 2019

diumenge, 5 de maig de 2019

Frederic Pujulà i Vallès (Vikipedia artikolo)



Naskita en rusiljona kaj bretona familio Frederic pasigis kelkajn jarojn de sia infanaĝo en Kubo. Li poste studis juron en Barcelono, kie li amikiĝis kun Pablo Picasso (kiu faris faman protreton de Pujulà fumanta pipon[1]) kaj aliaj artistoj kaj verkistoj de tiu tempo.
En 1905, kelkaj oficiroj de la hispana armeo ruinigis la redakciejojn de la ĵurnalo La Veu de Catalunya kaj de la satirika semajna gazetoCu-cut! pro ties "antihispanismo". Pujulà klarigis kaj kritikis tion en la esperanta revuo Tra La Mondo aperanta en Parizo. Hispana esperantista militisto denuncis lin kaj li ekziliĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn katalunistan kaj esperantistan taskojn, kaj, kie li povis adopti la francan civitanecon por eviti la persekutojn de la hispanaj aŭtoritatoj.
Jam reveninte en 1909, li profitis el sia funkcio de direktoro de la 5-a UK en Barcelono, por konigi al la tuta mondo la ekziston de la kataluna lingvo kaj de ĝia kulturo. Lia partopreno kiel soldato en la Unua mondmilito estis volontula, same kiel aliaj katalunaj batalantoj, kvankam li estis rekrutita pro sia franca civitaneco, tamen li partoprenis kun Adrià Gual, en 1914, en la preparaj laboroj de la 10-a UK 1914 okazunta en Parizo. Pujulà esperis ke lia batalo alportos ion al la liberiĝo de la eŭropeaj nacioj. Li pasigis kvar jarojn en diversaj militfrontoj ĝis li estos malmobilizita de la franca armeo en 1919. Inter alie, li estis ano de kompanio de telefonistoj el kiu nur li kaj unu kompano transvivos, kaj li partoprenis en unua vico en korp-al-korpaj bataloj per bajonetoj, kiuj daŭris plurajn tagojn seninterrompe. La 9-an de marto li estis akceptita kun granda festo en Hotelo Suís de Barcelono. Sed lia traŭmatiga sperto ĉe la fronto, kaj aliaj personaj konfliktoj, igis lin eliĝi el publika aktivado.
En 1923 li fuĝis al Parizo, ĉar li estas avertita ke li povus esti enkarcerigita laŭ ordono de la nova registaro de Miguel Primo De Rivera, kaj li fortondis sian karakterizan barbon por tiel trapasi nerimarkite la landlimon. Tie li iĝis korespondanto de la ĵurnalo El Diluvio (ligita al Partit Republicà Democràtic Federal) kaj li sukcesis fariĝi Ĝenerala Sekretario de la Asocio de Fremdaj Periodistoj en Francio. En 1933 li revenis al Barcelono kie li plu kunlaboris kun tiu gazeto ĝis 1939, kaj li fine fariĝis ĉefredaktoro kaj rolis kiel direktoro. Dume li havis diversajn aktivecojn kiel framasono.
Dum la okupiteco de Barcelono fare de la faŝismaj ribelantoj, en la fino de la Hispana Enlanda Milito, li estis enprizonigita kaj mortkondamnita de militista tribunalo per rapidjuĝo pro sia katalunista kaj respublikista pozicioj. Post unu semajno pasigita atendante sian ekzekuton, lia kondamno estis ŝanĝita al prizonado da dudek jaroj kaj unu tago. Fine post prizonado de du jaroj kaj du monatoj en la karcero Modelo de Barcelono, li estas liberigita pro sia aĝo. Poste li estas persekutita en alia proceso pro "politikaj respondecoj", la Servo de Dokumentkolektado de Salamanko (Servicios de Recuperación de Documentos de Salamanca) petis informojn pri li. La Speciala Tribunalo por la Puno kontraŭ Framasonismo kaj Komunismo kondamnis lin en 1947 pro "framasonismo, kun separatistaj ideoj" por dekdu pliajn jarojn da prizono, kiujn li ne devis plenumi. Li ricevis malpermeson labori kiel advokato kaj kiel ĵurnalisto. Apartigita de la publika vivo, li mortis 14-an de februaro 1963 en Bargemon (Var, Francio).

Resultado de imaxes para frederic pujulà i vallès
Portreto farita de Pablo Picasso
Resultado de imaxes para frederic pujulà i vallès
Fonto: http://www.palamos.cat/palamos/ajuntament/noticia.aspx?id_registre=577

dimarts, 23 d’abril de 2019

Manifesto de portugalaj intelektuloj

Politikistoj, historiistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, sociologoj, subskribas tekston kiu petas politikan solvon de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio

 
Sesdek portugalaj intelektuloj - inter kiuj estas politikistoj, historiistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, sociologoj, juristoj aŭ antropologoj - ellaboris manifeston en kiu oni kritikas la enjuĝigon de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio. Ili postulas la tujan "liberigon de la katalunaj politikaj prizonuloj" kaj la retiron de la akuzoj kontraŭ la civitanoj kiuj partoprenis en la organizado de la referendumo.

La teksto memorigas ke, kelkaj el la akuzitoj en la juĝado kontraŭ la memdetermina procezo, kiuj estis en provizora mallibereco dum jaro kaj duono, kaj "diversaj organizoj kaj internaciaj eminentuloj (la nobelpremiita pri paco, Jody Williams, parlamentanoj el diversaj landoj, ktp.) difinis kiel politika la juĝproceson.

La dokumento informas ke, "miloj da katalunaj civitanoj partoprenintaj en la organizado de la referendumo estas submentitaj al juĝaj procedoj". Pli konkrete, oni mencias la kazo de universitataj instruistoj kiuj estis nomumitaj ĉefprizorgantoj de la balotadoj. Tiu kazo estis denuncita de la Amerika Asocio pri Politikaj Sciencoj kaj oni petis al la hispana prezidento Pedro Sánchez, ke la ŝtato retiru la akuzojn. Kromm tio, la teksto opinias "riveliga la fakton ke oni oficiale malpermesis al katalunaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj la uzon de esprimoj kiaj "politikaj prizonuloj" kaj "ekzilitoj".


Jen sube la subskribintoj de la manifesto:
Abilio Hernández, pofesoro pri literaturo kaj estetiko
Adelino Maltez, politologo
Alfredo Barroso, kronikisto kaj eseisto
Alfredo Caldeira, advokato
Álvaro Garrido, historiisto
Ana Sofia Ferreira, historiisto
Andreia Lourenço Marques, politiksciencisto kaj aktivisto pri homaj rajtoj
António Borges Coelho, historiisto
Ascenso Simões, direktoro, membro de PS
Boaventura de Sousa Santos, sociologo
Carlos Vargas, ĵurnalisto kaj ekonomiisto
Cipriano Justo, doktoro, gvidanto de Komunisma Renovigo
Daniel Adrião, Gvidanto de PS, entreprenkonsilanto
Daniel Oliveira, ĵurnalisto
David Duarte, esploristo pri politika filozofio
Diana Andringa, ĵurnalisto
Domingos Lopes, advokato
Elísio Estanque, socioligo
Fernando Oliveira Baptista, agro-inĝeniero
Filipe Piedade, esploristo pri Eduko-sciencoj kaj Politikaj Studoj.
Francisco Louçã, ekonomiisto
Francisco Oneto Nunes, antropologo
Francisco Teixeira, profesoro pri filozofio kaj politiksciencoj
Gaspar Martins Pereira, historiisto
Isabel Faria, metge, emerita funkciulo de la Eŭropa Komisiono
Isabel Moreira, Sendependa deputito de PS
Helena Rosetta, arkitekto, sendependa parlamentano de PS
Joana Mortágua, politikisto, sendependa deputito de BE
João M. Almeida, apotekisto, altdirektoro ĉe loka administrejo
João Teixeira Lopes, sociologo
Jorge Araújo, biologo
José Manuel Pureza, politologo, vicprezidanto de la Asambleo de la Respubliko
José Pacheco Pereira, historiisto, publicisto
Luís Monteiro, licenciigita pri arkeologio, membro de BE
Manuel Brito, emerita profesoro, eksprezidanto de la Nacia Instituto pri Sporto
Manuel Carvalho da Silva, sociologo, esploristo
Maria Isabel Loureiro, doctoro, profesoro komunuma sano
M. Carmo Marques Pinto, advokato, registarano de Nacia Alvoko por la Respubliko
Maria Manuel Rola, dezajnisto, membro de BE
Maria do Rosario Gama, profesoro de mezlernejo, APRE
Marisa Matias, sociologo, eŭrodeputito de BE
Miguel Cardina, esploristo pri sociaj sciencoj
Miguel Vale de Almeida, antropologo
Nelma Moreira, profesoro pri komputilaj sciencoj
Norberto Cunha, historiisto
Paula Godinho, antropologo
Paulo Fidalgo, doktoro, gvidanto de Komunisma Renovigo
Paulo Filipe Monteiro, direktoro
Pedro Bacelar Vasconcelos, konstituciisto
Ricardo Sá Fernandes, advokato
Richard Zimler, verkisto
Rui Pato, doktoro kaj muzikisto
Rui Pereira, profesoro, ĵurnalisto kaj eseisto
Rui Sá, inĝeniero, membro de la Municipa Asembleo de Porto laŭ CDU
Rui Tavares, historiisto, gvidanto ĉe Livre
Sandrina Antunes, politologo
Sónia Duarte, profesoro de mezlernejo kaj esploristo pri lingvistiko
Ulisses Pereira, ekonomiisto, deputito de PSD

Fonto: Vilaweb

dijous, 18 d’abril de 2019

dissabte, 13 d’abril de 2019

Mortis Neus Català, postvivanto de la naziaj koncentrejoj

Simbolo de la kontraŭfrankoisma batalado, ŝi luktis ĉe la franca Rezistado kaj supervivis la koncentrejon de Ravensbrück



Mortis 103-jaraĝa Neus Català, postvivanto de la naziaj koncentrejoj kaj unu el la simboloj de la batalo kontraŭfaŝisma. Aliĝinta al Joventuts Socialistes Unificades de Catalunya (Unuigita Socialisma Junularo de Katalunio) kaj poste al PSUC (la plenaĝula partio), ŝi transiris la francan landlimon kun 180 infanoj kiam la frankoistoj eniris Barcelonon en 1939. Dum la milito inter 1936 kaj 1939 ŝi estis kunlaborinta en la prizorgado de orfaj infanoj.

Jam en ekzilo, ŝi batalis apud la francaj rezistantoj kun sia edzo. Ambaŭ estis kaptitaj de la nazioj kaj senditaj al koncentrejoj, kie li mortis. Ŝi restis  en la koncentrejo de Ravensbrück (Germanio) ĝis la 8-a de majo de 1945. Poste ŝi revenis al Francio, kie ŝi plu aktivis ĉe kontraŭfrankoismaj organizoj. Reveninte al Katalunio, ŝi aliĝis al PCC kaj al EUiA (komunisma kaj maldekstrema partioj) kaj neniam ĉesis lukti por la rajtoj kaj liberoj kaj kontraŭ la faŝismo. Ŝi estis la lasta kataluna virino supervivanta el nazia koncentrejo.

Fonto: Vilaweb