Venkus PSOE (maldekstra) sekvita de Ciudadanos (dekstra) kaj Podemos (maldekstra). PP (dekstra) situiĝus en kvara pozicio kaj VOX (ekstremdekstra) en kvina.
En Katalunio venkus ERC (maldekstra) sekvita de PSC (maldekstra) kaj En Comú-Podem (maldekstra). En kvara pozicio estus Ciutadans (dekstra), kvina PDeCAT (dekstra) kaj sesa PP (dekstra).
Por pli legi (katalune) kun grafikaĵoj, klaku ĉi tie
Civitanoj de Amer disvolvis aktivaĵon por memorigi ke katalunoj daŭre klopodas por siaj rajtoj. El altaj balkonoj oni malvualis portreton de la ekzilita kataluna prezidanto Carles Puigdemont kun la moto Ni ne rezignas
PEN-Internacia kaj PEN-Kataluna kritikis ĉilunde la "troajn limigojn" pri la esprimlibereco en Hispanio post konsideri la ekstermezurajn akuzojn de ribelo kontraŭ la prezidanto de Ómnium Cultural, Jordi Cuixart kaj la eksprezidanto de KNA kaj deputito de JxCat, Jordi Sánchez. Tiel deklaris la gvidanto de tiu internacia organizaĵo, Jennifer Clement, dum legado de manifesto. Tiu teksto "kolektas tre vastan sentemon de la PEN-grupoj de kvin kontinentoj", substrekis la plenuma direktoro de PEN-Internacia, Carles Torner, dum gazetara konferenco en Ateneu Barcelonès, akompanata de la gvidanto de PEN-kataluna, Àngels Gregori. Krom la subskribo de la manifesto fare de PEN-Internacia kaj la 180 PEN-grupoj aliĝintaj al la organizaĵo, 14 landoj kaj unu kontinento sumiĝis al la dokumento por montri specialan engaĝiĝon. Je unuopula nivelo subskribis la manifeston Suso del Toro, Erri de Luca, José Eduardo Agualusa, Colm Toibín, Mary Ann Newman, Simina Skrabec, Burhab Sonmez, Marjan Strojan, kaj Salil Tripathi. Al tiuj aldonendas la prezidanto Clement, Katlin Kaldmaa, kaj Carles Torner. Pro ilia engaĝiĝo en la defendo de la esprimlibereco, oni postulas al la hispanaj aŭtoritatoj retiri la akuzojn kontraŭ Sánchez kaj Cuixart kaj "tuj liberigi ilin". "Preter tio ke ili pace manifestis siajn ideojn, ili prizorgis, per sia prezidanteco en organizoj, la liberan ideo-cirkuladon de verkistoj en Katalunio". Tiel konkludas la manifesto legita de la prezidanto de PEN-Internacia. Fonto: EuropaPress
Raül Romeva i Rueda (Madrido, 12a de marto de 1971)
Li estas analizisto, ekonomiisto, profesoro kaj politikisto. Inter la 17a de januaro de 2018 kaj la 10a de julio de 2018, li estis deputito en la kataluna parlamento per la elektokoalicio Esquerra Republicana de Catalunya-Catalunya Sí.
Li estis eŭroparlamentano nome de Iniciativa per Catalunya Verds (Iniciativo por Katalunio-Verduloj) inter 2004 kaj 2014. En 2015 li estis la unua en la listo de la sendependisma kandidateco Junts pel Sí por la kataluna parlamento. Li estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Instituciaj Rilatoj kaj Travideblo de la Generalitat de Catalunya (kataluna registaro) ĝis oktobro de 2017.
Ekde la 23a de marto de 2018 li troviĝas en provizora prizono sen kaŭcio pro ordono de la juĝisto de la Supera Kortumo, Pablo Llarena.
"La hipana registaro de Sanchez Castejón devas liberigi ĉiujn katalunajn politikajn prizonulojn. Estas politika afero kiu bezonas politikan debaton. Oni ne povas intertrakti dum estas homoj en prizono de antaŭ pli ol unu jaro."
La venonta kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en urbo Barcelono, historie konata per la kromnomo Fajrorozo pro la eventoj okazintaj dum la tiel nomata Tragika Semajno (klaku ĉi tie)
En 2014, la reĝisoro Manuel Huerga reprenis la kromnomon kaj prezentis filmon por montri la modernan Barcelonon kun iom poezia tono (hispanlingva sed spektinda ankaŭ pro la bildoj). Jen duminuta prezento:
Hispanuniismaj partioj ofte denuncas la diskriminacion de la hispana en Katalunio sed rapida rigardo al kelkaj statistikoj montras la tordigon de la realo. Jen la ĉeesto de ambaŭ lingvoj en diversaj agadkampoj:
En kino:
kataluna 3%
hispana 97%
Juĝaj verdiktoj:
kataluna 8.2%
hispana 91.8%
Varetikedoj:
kataluna 10% (katalune + katalune kaj aliaj lingvoj)
hispana 100%
Leĝoj:
340 leĝoj devigas la entreprenojn uzi la hispanan
24 leĝoj devigas la entreprenojn uzi la katalunan
Ĉeesto de lingvo en televido:
kataluna 19%
hispana 81%
Lingvo de la infanludiloj:
kataluna 10%
hispana 100%
Juraj dokumentoj:
katalune 9.4%
hispane 90.4%
Lingvo de la videoludoj:
kataluna 9%
hispana 93%
Instrukciaj libroj kaj retpaĝoj pri automobiloj:
kataluna 0%
La informoj estis reproduktitaj el diversaj ĵurnaloj kaj publikaj institucioj, inter kiuj Plataforma per la llengua (Platformo por la lingvo [kataluna])
La kataluna Viquipèdia jam akumulas 600.000 artikolojn kaj eniras la grupon de la 20 lingvoj plej uzataj en Wikipedia. Entute estas 303 lingvaj versioj de tiu populara libera enciklopedio. La kataluna versio troviĝas ĝuste post la serba kaj antaŭ la norvega. La nombro de editintoj estas 300.000 ekde ĝia apero en 2001. En 2018 ĝi ricevis 196,5 milionojn da konsultoj kaj tio signifas ke ĝi estas la 36a lingvo plej legita.
Laŭ informo aperinta en la hodiaŭaj ĵurnaloj, la ekstremdesktra partio VOX pafkreskas laŭ la inklino al balotado kaj pligrandigas la avantaĝon de la dekstraj konservativaj partioj, laŭ lasta sondado en Hispanio.
VOX enirus la hispanan parlamenton kun inter 43-45 sidlokoj.
Tiu fenomeno jam okazis en Andaluzio (aŭtonoma komunumo en la sudo de Hispanio), kie, danke al sukceso de VOX, la dekstraj partioj finigis la 36-jaran regadon de PSOE.
Pli detale:
PSOE estus en Hispanio la partio plej voĉdonata (92-96 deputitoj) sed senpova okaze de alianco de la konservativuloj (70-74 + 66-70 + 43-45)*.
En Katalunio a maldekstra ERC kreskus je kosto de la naciisma konservativa PDeCAT, kiu perdus preskaŭ la duonon de la ĝisnunaj voĉdonoj, Tiel ke ERC havus nun 12-14 deputitojn (antaŭe 9)
"Patose. Miloj da homoj kolektiĝis pasintnokte ĉirkaŭ la tri prizonoj en #Catalonia, kie la por-sendependecaj gvidantoj estas malliberigitaj, por akompani ilin al la nova jaro 2019."
Les Homilies d'Organyà (La Predikoj de Organyà), estas fragmentoj el la predikaro de la Evangelio, trovita en la paroĥestrejo de la vilaĝo Organyà en 1904. Ili estas la dokumentoj plej antikvaj el ĉiuj redaktitaj en la kataluna lingvo. Temas pri la traduko al la kataluna el predikoj originale verkitaj en la okcitana kaj montras la uzon de la kataluna por la predikado al popolo. La originala manuskripto konserviĝas en la Biblioteko de Katalunio kaj en Organyà estas reproduktaĵo el ĝi. Laŭ specialistoj, la dokumetoj estis skribitaj inter la fino de la 12a jarcento kaj la komenco de la 13a. Les Homilies d'Organyà estas inspiritaj en la agostinaj bibliaj kanonoj, kiel ekzemple Sankta Rufo de Avinjono, kiuj antaŭenpuŝis pastran gvidadon inter la popolanoj, laŭ la gregoria reformo. La litertipo estas la uzata en la epoko transira al la gotika arto kaj la kvalito de la pergameno, rimarkinde dika kaj ordinara. Kelkaj karakterizoj de la lingvaĵo pensigas la spertulojn pri tio ke, la manuskriptoj apartenas al la periodo de la reĝo Petro la Unua, la katolika (1196-1213). La teksto estas skribita en kataluna ne-provenca, kvankam fojfoje oni renkontas vortojn ne tre konatajn en la kataluna lingvo.
Al la malsatstriko iniciatita de Jordi Sánchez aldoniĝis tri aliaj homoj, dekomence Jordi Turull, membro de PDeCAT ( Kataluna Eŭropa Demoktrata Partio, ekskonsilanto de la katalunia prezidanto kaj proparolanto de la kataluna registaro), poste Joaquim Forn (Membro de PDeCAT, erksdeputito en la kataluna parlamento) kaj Josep Rull (ekskonsilanto pri Teritorio kaj Daŭrigeblo en la kataluna registaro kaj eksdeputito en la kataluna parlamento)
Jordi Sánchez
Jordi Turull
Joaquim Forn
...
Josep Rull
Se vi deziras subteni la denuncon, vi povas subskribi la koncernan retejon (en català/english/castellano): Vagadefam
Jordi Sánchez: "Mi denuncas ke la (hispana) Konstitucia Tribunalo malebligas mian rajton aliri la internacian justicon. Ĝia blokado al niaj apelacioj pri protekto (de fundamentaj rajtoj) estas maljustaĵo. Hodiaŭ, 1an de decembro mi komencas malsatstrikon".
Jordi Sánchez i Picanyol estas eksprezidanto de la Kataluna Nacia Asembleo, en prizono de antaŭ pli ol unu jaro kaj ankoraŭ ne juĝita
Noto: Princlando, en tiama epoko (kaj ankoraŭ nun), estis uzata por difini la teritorion regata de la kataluna parlamento. Etimologie ĝi devenas de la latina principatus kaj "princo" estis nobela titolo por homoj en supera kategorio ol grafo, pli malpli ekvivalenta al reĝo-titolo
Ĝis hodiaŭdate, du porpacaj homoj @jcuixart & @jordialapreso estis senigitaj de ilia libereco dum 13 monatoj. Ili pasigis 396 noktojn en prizono pro uzado de iliaj demokratiaj rajtoj. Ni ne ripozos ĝis kiam ili revenos hejmen, ili kaj la cetero de politikaj prizonuloj kaj ekzilitoj...
- Forpasis Ramírez Suñer, la juĝisto kiu iniciatis la subpremadon kontraŭ sendependistoj
- La neo venkis en la referendumo pri memdetermino de Novkaledonio
- Thomas Harrington: "Katalunio estas laboratorio pri la batalo kontraŭ la aŭtoritatismo"
- Oriol Junqueras (kataluna vicprezidento enkarcerigita): "Juĝado kaj verdikto pezos kiel ŝtonego en la historio de Hispanio"
- 80% el la atestantoj vokitaj por deklaro flanke de la ŝataj prokuroro kaj advokataro estas ĝendarmoj kaj ŝtatpolicanoj
- Joan Bonanit, la junulo kiu ĉiunokte salutas la prizonulojn per "Bonan nokton!" manifestas: "Kiam la momento alvenos, ni denove surstratiĝos multnombre"
- Poble Lliure, unu el la sektoroj de la maldekstra kaj sendependisma partio CUP, defendas la kreadon de la Konsilio por la Respubliko
- La frazo "No pasarán!" ("Ili ne pasos!"), kontraŭfaŝisma kaj popularigita dum la hispana intercivitana milito, estas pli kaj pli uzata eksterlande por denunci la hispanan subpremadon
- Marcela Topor (edzino de la katprezidento Puigdemont): "Sen la ekziliĝo, ĉiuj estintus nun enfermitaj kaj forgesitaj"
La Pedrera estas verŝajne la konstruaĵo plej konata de la arkitekto Gaudí krom la mondfama templo de la Sankta Familio. Tiu ĉi filmo klopodas alproksimigi nin al la menso de ĝia verkinto.
Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la 12-an de aprilo1933 en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro2018 en Barcelono) estis katalunakantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝis al la tenoro Bernabé Martí.
Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel "faris aliaj tribunaloj".
Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners.
La pasintan sabaton miloj da katalunoj revenis al la stratoj por memorigi pri la pasintjara referendumo kies rezulto estis granda majoritato favora al sendependeco. La procezo por efektivigi la poste deklaritan Katalunan Respublikon stagnis, homoj paciencis dum tuta jaro, sed la datreveno de la evento instigis al novaj manifestacioj por postuli ke la popola demokratia mandato estu plenumata. La jena video montras parton de la manifestaciantoj kiuj sin esprimis antaŭ la sidejo de la kataluna parlamento per la sloganoj: La parlamento apartenas al popolo! La stratoj estos ĉiam niaj! Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Liberu politikaj prizonuloj!
Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.
Netflix tre baldaŭ montros al la mondo dokumentarion, duhorojn longan, kiu eksplikos la sendependiĝprocezon de Katalunio. Dos Cataluñas (Du Katalunioj) ekspekteblos post malpli ol semajno, la 28an de septembro, tre tempoproksima al la unua datreveno de la unua de oktobro (tago de la referendumo perforte malhelpata de la hispana polico), kun potenciala publiko kiu nombras 130 milionojn da spektantoj el 190 malsamaj landoj, subtekstigita en kvardekdu lingvoj. La titolo povas esti laŭ la gusto de la dekstra partio Ciutadans (kiu argumentas supozatan dividon kaj kunfrontiĝon inter katalunoj) sed la rezulto de tiu ĉi filmprodukto de Rafael Portela kaj la reĝisorado de Alvaro Longoria kaj Gerardo Olivares verŝajne ne multe plaĉos al la dirigentoj de la menciita partio. Kaj ĝenerale ne plaĉos al plej multaj uniismaj politikistoj kiuj aperas en ĝi. La kialo estas tre simpla: en la filmo oni montras bildojn kaj argumentojn (tiujn de la sendependismo) kiujn la plej multaj hispanaj amaskomunikiloj prisilentis. Ne temas pri partiema produktaĵo favore al sendependismo, tute male, ĝi serĉis ekvilibron kaj samdistancon, foje en maniero preskaŭ obseda. Sed la afero tiel neŭtrale montrata, detruas la inventitan rakonton pri perforto konstruita de la hispana ŝtato kontraŭ la sendependistoj.
En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉis la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.
La (ekstrem)dekstra partio Ciudadanos lanĉis al siaj simpatiantoj la peton forigi el stratoj kaj placoj ĉiujn flavajn bantojn kiuj simbolas la deziron liberigi la katalunajn aktivistojn enkarcerigitajn sub akuzo de ribelo (du el ili jam pasigis preskaŭ unu jaron en prizono atendantaj juĝon).
Ĉiu ajn povas kontribui defendi la bantojn publikigante unu ĉe sia Twitter kun la etikedo #RiveraQuitameEste (= RiveraForprenuTiunĈi)
La venontan 11an de septembro okazos denove, kiel ĉiujare, la nacia tago de Katalunio en kiu, ankaŭ kiel kutime, oni manifestacios surstrate por montri kaj peti diversajn aferojn kaj ĉefe depostuli popolajn rajtojn.
La Kataluna Nacia Asembleo (kies prezidanto estis enkarcerigita sub akuzo de ribelo) eldonis videon por instigi al amasa partopreno en la evento. La video estis subtekstigita en diversaj lingvoj:
Flordonaco de institucioj kaj familianoj de la viktimoj, sur la trotuara Miró-artaĵo kie haltiĝis la murdaŭto, markis la komencon de la diversaj aranĝoj por omaĝi la homojn kiuj perdis la vivon la pasintan 17an de aŭgusto 2017a.
Ĉe la centra placo Catalunya, ok gejunuloj legis poemofragmentojn en la ok lingvoj de la viktimoj.
Fonteksto:
Barcelono, urbo de paco
Memore kaj solidare pri la viktimoj de la atenco okazinta la 17an de aŭgusto 2017