dimecres, 2 de gener del 2019

Sondado: Hispanio navigas dekstren, Katalunio maldekstren

Laŭ informo aperinta en la hodiaŭaj ĵurnaloj, la ekstremdesktra partio VOX pafkreskas laŭ la inklino al balotado kaj pligrandigas la avantaĝon de la dekstraj konservativaj partioj, laŭ lasta sondado en Hispanio.
VOX enirus la hispanan parlamenton kun inter 43-45 sidlokoj.
Tiu fenomeno jam okazis en Andaluzio (aŭtonoma komunumo en la sudo de Hispanio), kie, danke al sukceso de VOX, la dekstraj partioj finigis la 36-jaran regadon de PSOE.

Pli detale:
PSOE estus en Hispanio la partio plej voĉdonata (92-96 deputitoj) sed senpova okaze de alianco de la konservativuloj (70-74 + 66-70 + 43-45)*.
En Katalunio a maldekstra ERC kreskus je kosto de la naciisma konservativa PDeCAT, kiu perdus preskaŭ la duonon de la ĝisnunaj voĉdonoj, Tiel ke ERC havus nun 12-14 deputitojn (antaŭe 9)

*(Absoluta majoritato: 176 deputitoj)