La titolo povas esti laŭ la gusto de la dekstra partio Ciutadans (kiu argumentas supozatan dividon kaj kunfrontiĝon inter katalunoj) sed la rezulto de tiu ĉi filmprodukto de Rafael Portela kaj la reĝisorado de Alvaro Longoria kaj Gerardo Olivares verŝajne ne multe plaĉos al la dirigentoj de la menciita partio. Kaj ĝenerale ne plaĉos al plej multaj uniismaj politikistoj kiuj aperas en ĝi.
La kialo estas tre simpla: en la filmo oni montras bildojn kaj argumentojn (tiujn de la sendependismo) kiujn la plej multaj hispanaj amaskomunikiloj prisilentis. Ne temas pri partiema produktaĵo favore al sendependismo, tute male, ĝi serĉis ekvilibron kaj samdistancon, foje en maniero preskaŭ obseda. Sed la afero tiel neŭtrale montrata, detruas la inventitan rakonton pri perforto konstruita de la hispana ŝtato kontraŭ la sendependistoj.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada