Noto: Princlando, en tiama epoko (kaj ankoraŭ nun), estis uzata por difini la teritorion regata de la kataluna parlamento. Etimologie ĝi devenas de la latina principatus kaj "princo" estis nobela titolo por homoj en supera kategorio ol grafo, pli malpli ekvivalenta al reĝo-titolo
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris monero. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris monero. Mostrar tots els missatges
dijous, 29 de novembre del 2018
dimarts, 1 d’agost del 2017
Historio de la peseto ( hispana monunuo antaŭ la eŭro)
La kataluna vorto peça (=peco;prononcite pesa) kaj ĝia diminutivo pesseta havas longan historion. Ŝajne en la 15a jarcento oni jam kutimis uzi la diminutivon por aludi malgrandajn arĝentmonerojn. En la 18a jarcento, la arĥiduko Karlo de Aŭstrio, pretendanto al la hispana trono, uzis Katalunion kiel sidejon de siaj armeaj operacioj dum la Sukceda Milito (1701-1714) kaj tie li fabrikis grandan kvanton da arĝentaj durealo-moneroj kiujn li nomis pessetas (pesetoj).
Tiuj moneroj cirkulis poste en la kastilia merkato dum pli ol kvindek jaroj kaj populariĝis la termino; dume ĝia skriba formo iĝis "peseta", surbaze de la kataluna prononco. La Vortaro de Aŭtoritatoj de 1737 difinas la vorton peseta kiel ronda peco kiu valoras du arĝentajn realojn.
La unuaj moneroj kun la oficiala nomo peseta estis fabrikitaj de Jozefo Bonaparte dum la Milito de la Sendependeco, en 1808. Li fabrikis monerojn en Barcelono, Sevilo kaj Madrido, sed la nomo peseta estis uzata nur por tiuj fabrikitaj en Barcelono kun la valoroj 1, 2'5, 5 kaj 20 pesetoj.
Fonto de la informeto: La historia de la peseta
![]() |
| Durealo-monero, Barcelono, Arĥiduko Karlo |

| 1 peseto de Jozefo 1a, en 1811 |
![]() |
| 2'5 pesetoj, en 1814 |
![]() |
| 5 pesetoj, en 1811 |
![]() |
| 20 pesetoj, en 1812 |
Fonto de la informeto: La historia de la peseta
dijous, 9 d’octubre del 2014
Primona historio: La peseto
La peseto (hispane kaj galege peseta, katalune pesseta, eŭske pezeta) estis la legala hispana monunuo ĝis la enkonduko de la eŭro en 1999.Ĝia kompleta malapero efektiviĝis la unuan de marto 2002. 1 eŭro egalis al 166,386 pesetoj. La peseto estis dividita principe en 100 cendoj, kvankam tiu frakcio jam delonge ne estis uzata. Ĝi estis uzata ankaŭ en Andoro,kune kun la franca franko.
La Diccionario de Autoridades de 1737 (Vortaro de Aŭtoritatuloj de 1737) difinis la peseton kiel "peco kiu valoras 2 arĝentaj realoj laŭ la provinca monero, formita el ronda figuro. La nomo peseta probable venas el diminutivo de la kataluna nomo peça (peco), nomo kiun oni aplikis en la 15a jarcento al kelkaj arĝentmoneroj. El la kataluna ĝi transiris al la lingvoj de la iberia duoninsulo. Pliaj informoj en vikipedio
| 1 peseto kaj 50 cendoj, eldonigita de la barcelona urbestraro |
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...