Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris elektoj. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris elektoj. Mostrar tots els missatges

dilluns, 25 de gener del 2021

La partio de la ekzilita katalunia prezidanto Puigdemont pretas deklari la Katalunan Respublikon


La partio Junts per Catalunya promesas deklari la Katalunan Respublikon se la sendependismo superas la 50% -n el la voĉdonoj en la elektadoj okazontaj la venontan 14-an de februaro. "Ni estas ĉi tie pro mandato de la 1-a de oktobro (2017) kaj tio estas en la programo de la partio. Ni manifestas la volon efektivigi la rezultojn kaj tion ni faros". Tion asertis la ĉefkandidatino Laura Borràs, dum telematika gazetara konferenco en kiu oni prezentis la moton de la kampanjo: "Kune por fari, kune por esti". 

Borràs kritikis la decidon de la supera tribunalo nuligi la prokraston de la elektoj, sed garantiis la sekurecon de la balotado. Siaflanke, la voĉportanto kaj vicprezidantino de la partio, Elsa Artadi, identigis la socialisman PSC kiel la ĉefan rivalon al kiu venki ĉe la balotujoj. Lastaj sondadoj pri la politika konkursado sugestas similan gajno-ŝancon por tri partioj*: JxCat, ERC kaj PSC

Fonto: Vilaweb

*(klarigo pri partioj troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo)


dissabte, 8 de febrer del 2020

Esploro de la Eŭropa Komisiono situas Katalunion kiel la regionon plej tolerema al enmigrado


(Anteil der Stimmen = Procento de voĉdonoj)

La germana ĵurnalo Zeit ellaboris mapon surbaze de la datumoj de la lastaj eŭropaj elektoj

Esploro de la Komuna Esplorcentro de la Eŭropa Komisiono analizis la elekto-rezultatojn en 80.000 teritoriojn de UE por elmontri la rifuzon al enmigrado kaj la eŭroskeptikismon, per datumoj de la Eŭrobarometro inter 2011 kaj 2019. La pristudo koncludis ke, ju pli da kontraŭenmigrado des pli da eŭroskeptikismo.

La germana ĵurnalo Zeit ellaboris mapon surbaze de la lastaj eŭropaj elektoj kiu montras Katalunion kiel unu el la teritorioj de UE kun plej malalta procento de voĉdonoj, tio estas, pli kontraŭrasisma. La zonoj blue farbitaj indikas la procenton pli malgrandan de voĉdonoj kontraŭ enmigrado, dum la ruĝaj zonoj indikas kie plej abundas voĉdonoj kontraŭ enmigrado. Oni ekskludis la teritoriojn kie oni ne atingis 70% de la totala valida voĉdono.

Fonto: Vilaweb

dijous, 31 de gener del 2019

Nova enketo en Hispanio kaj Katalunio

Se hodiaŭ okazus elektoj...
En Hispanio
Venkus PSOE (maldekstra) sekvita de Ciudadanos (dekstra) kaj Podemos (maldekstra). PP (dekstra) situiĝus en kvara pozicio kaj VOX (ekstremdekstra) en kvina.

En Katalunio venkus ERC (maldekstra) sekvita de PSC (maldekstra) kaj En Comú-Podem (maldekstra). En kvara pozicio estus Ciutadans (dekstra), kvina PDeCAT (dekstra) kaj sesa PP (dekstra).

Por pli legi (katalune) kun grafikaĵoj, klaku ĉi tie

diumenge, 24 de desembre del 2017

Kresko de la sendependisma movado

Fine, sumitaj la balotoj el eksterlando, la sendependismo atingas 2.078.008 balotojn en la pasintaj elektoj por la kataluna parlamento. Tio estas, 115.500 pli ol en 2015 kaj 33.970 pli ol en la pasinta 21a de oktobro 2017.

Katalunoj en eksterlando balotis jene: 54,15% por sendependa respubliko kaj 36, 36% por uniisma monarkio. Por neniu el ambau inklinoj balotis 6,95%.

Noto: multaj homoj en eksterlando plendis pro la "misfunkciado" de la poŝtservo kiu malfaciligis kaj en multaj kazoj malebligis efektivan balotadon.

Grafiko pri la rezulto de la balotado. Lastmomente, tamen, C's perdis unu parlamentan sidlokon (37=>36) favore al PP (3=>4)



Por:
Sendependa Respubliko: JUNTS x CAT, ERC kaj CUP  [70 sidlokoj en la parlamento]
Uniisma monarkio: C's, PSC kaj PP  [57 sidlokoj]
Federaciismo: CatComú-Podem  [8 sidlokoj]




dijous, 16 de novembre del 2017

21-D. La partio Piratoj de Katalunio kandidatos kune kun CUP

La partio Pirates de Catalunya (Piratoj el Katalunio) decidis prezenti sian kandidatecon al la balotado por la kataluna parlamento kune kun la maldekstra CUP-Crida Constituent (Popolunueca Kandidataro-Konstituiga Voko).
Ili antaŭe konsideris la eblecon akompani la kandidatecon de Procés Constituent (Konstituiga Procezo) kaj Som Alternativa (Ni estas Alternativo, disidentoj de Podemos-Katalunio ).

Iliaj antaŭkondiĉoj dum la negocado estis: Defendo de la referendumo okazinta la 1an-Okt., defendo de la aprobita respubliko kaj desuba konstruado de la respubliko.

Pirates de Catalunya (pirata.cat) estas partio kiu estas ano de la movado de Internaciaj Piratoj, iniciata en svedio en 2006 kaj kies celoj estas defendi la fundamentajn rajtojn, la rektan demokration, la travideblon de agado kaj la subtenon-faciligon de la aliro al kulturo, sciado kaj informado.

Fonto: Vilaweb

Teksto: Ni respondu al la voko

diumenge, 5 de novembre del 2017

Memorigo pri la lastaj elektoj por la kataluna parlamento

En apliko de la artikolo 155, la hispana registaro kunvokas al nova balotado por elekti la deputitojn de la kataluna parlamento la 21an de decembro. Kadre de tiu decido indas hodiaŭ memori pri la rezulto  de la lastaj elektoj okazintaj la pasintan 27an de septembro 2015. Jene ni reproduktas la frontpaĝon de kataluna ĵurnalo kiu informis siamomente pri la ĵusa balotado:

Sí: partioj por sendependeco; NO: partioj kontraŭ sendependeco; Sí/No: sindetenaj

Laŭ lasta enketo de la Centro pri Sociologiaj Esploroj (CIS), la porsendependecaj partioj kreskos ĝis atingi la 48,7% de la voĉdonoj, superante per 5 poentoj la kontraŭantojn. Fonto: Ara

diumenge, 8 d’octubre del 2017

La kataluna parlamento antaŭ la referendumo

Grafikaĵo montranta la rezulton de la lasta parlamenta elektado (27an de septembro 2015) en Katalunio.

Partioj por la sendependeco:  Junts pel Sí kaj Cup => 72 sidlokoj
Partioj kontraŭ sendependeco: C's, PSC kaj PP => 52 sidlokoj
Partio kiu sindetenis: CSQP => 11 sidlokoj


dimecres, 30 de setembre del 2015

Mandato por la sendependeco

Post la komunuma balotado okazinta en Katalunio pasintdimanĉe, rezultis venko de la partioj subtenentaj la planon por sendependiĝo (Junts pel Sí + CUP) rilate al la partioj kiuj sin manifestis kontrauaj (Ciutadans, PSC, PP). Aparte restis partio (Catalunya Sí Que es Pot), kiu sin detenis kaj proponis referendumon pri la afero.


dimecres, 27 de maig del 2015

La municipaj balotoj kaj la lingva diverseco

Flanke de ĉies voĉdonaj preferoj, estas nekutime, ke la katalunaj politikaj partioj tradukas ties kampanjan materialon al aliaj lingvoj. Tial, ni volas elstarigi la penon de la kandidat-listo Barcelona en Comú, proponanta sian materialon en Esperanto, en la ĉina, en la gvarania, en la rumana, en la portugala, en la persa, en la itala, en la urdua, en la greka, en la finna, en la angla, en la araba kaj en la turka.
Ni, do, salutas tiun rekonon al la graveco de la lingva diverseco kaj de la diversaj lingvaj komunumoj loĝantaj en Barcelono. Estus bele se la aliaj partioj sekvus la ekzemplon de tiu iniciato kaj plurlingvigus sian kampanjan materialon. Tial, la 24an de majo, ni ĝuus balotadon, ne nur demokratian kaj liberan, sed ankaŭ lingve daŭripovan.

Fonto: Kataluna Esperanto-Asocio