Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris muziko. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris muziko. Mostrar tots els missatges
divendres, 27 de març del 2020
divendres, 7 de desembre del 2018
dissabte, 14 de juliol del 2018
"Eĉ ne unu paŝon malantaŭen" Muzikvideo dediĉita al prizonuloj kaj ekzilitoj
Diversaj kantaŭtoroj kaj muzikgrupoj komponis la kanton Ni un pas enrere! por omaĝi la politikajn prizonulojn kaj la ekzilitojn, krom aliajn punitajn sendependismajn gvidaktivistojn kaj la homojn kiuj ebligis la referendumon de la pasinta 1a de oktobro. Els Catarres, Buhos, Brams, Sopa de Cabra, Gossos, Gemma Humet kaj Cesk Freixas estas kelkaj el la muzikistoj.
Lasta bildo => [Us volem a casa = Ni volas vin hejme]
Lasta bildo => [Us volem a casa = Ni volas vin hejme]
Ĉe Vilaweb eblas legi la tekston de la kanto (en la kataluna)
Etiquetes de comentaris:
ekzilitoj,
kanto,
malantaŭen,
muziko,
muzikvideo,
ne,
omaĝo,
paŝon,
prizonuloj,
video
dimecres, 11 de juliol del 2018
La Rumba catalana (La kataluna Rumbo)
La Rumba catalana (Kataluna Rumbo) estas ĝenro disvolvita fare de la kataluna cigana komunumo de Barcelono, ekde la 1950-aj jaroj. Ĝia ĉefa trajto estas la pruntepreno de ritmoj de la flamenka rumbo kun influaĵoj de rock kaj kubana muziko.
Pli konkrete, ĝi naskiĝis en la kvartaloj Gracia, Hostafrancs kaj carrer de la Cera (Strato de la Vakso). La ĝenro baziĝas sur la fandiĝo de andaluzaj kantoj el leĝera sono kun bazaj kleoj afriko-kubanaj. La ritmo estas 4/4 kaj regiloj de guarancho kaj sondanco (antila danctipo).
La rumbon akompanas voĉoj kaj aplaŭdoj kun gitaro, diverstipaj drumiloj, iom post iom riĉigata per blovinstrumentoj, pianoj, elektraj basgitaroj kaj klavaroj. Nuntempe, la artisto Oscar Casañas inkluzivigis hiphoptrajtojn en la katalunan rumbon
La ĉefaj reprezentantoj kaj popularigantoj de la kataluna rumbo en Barcelona estis Peret, Antonio González "El Pescaílla" kaj Josep María Valentí "El Chacho". Pli aposteriore menciindas Las Grecas, Los Amaya kaj la triopo Rumba Tres.
Gato Pérez, revigligis la rumbon en la 1970-aj jaroj. Per tio komenciĝis nova epoko en tiu ĉi ĝenro, kun novaj kreaĵoj kiuj alproksimigis la rumbon al jazo kaj salso.
En la 1990-aj jaroj la evoluon gvidas kantistoj kaj ensembloj kiel Sabor de Gracia, La Cabra Mecánica, Estopa, Melendi, Ojos de Brujo....kiuj aldonas novajn stilojn, svingo, skao, regeo, ktp. per kio naskiĝas la tiel nomata rumba fusión ( rumba fandiĝo)
La ĉefaj renovigistoj estis Manu Chao kaj lia grupo Mano Negra. Tiu ĉi subĝenro estas influita de la Nova Flamenko (Kiko Veneno, Mártires del Compás, Pata Negra). Elstaras sur tiu kampo la katalunaj Muchachito Bombo Infierno, La Pegatina, Txarango, Bongo Botrako, La Troba Kung-fú, La Família Rústika, Bonobos Música kaj Banda del Panda.
dimarts, 28 de novembre del 2017
Koncerto por la libereco en la stadiumo Lluís Companys
La venontan 2an de decembro okazos speciala koncerto en la olimpia stadiumo Lluís Companys. La monprofito de la muzikevento estos komplete destinita al la Caixa de Solidaritat (Solidara Kaso) per kiu oni helpos pagi la altajn monpunojn aljuĝitaj al la katalunaj politikaj reprezentantoj kiuj sekvis la popolmandaton pri memdecido kaj sendependeco.
![]() |
| Noto: la flava bunto, simbolo uzata por peti la liberecon de la politikaj prizonuloj, estos malpermesita dum la kampanjo por la elektado de la nova kataluna parlamento okazonta la 21an de decembro. Paradokse, la hispana registaro neas la ekziston de politikaj prizonuloj |
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...
