La pasintan februaron, video-artistino kaj dokumento-reĝisoro loĝanta
en Amsterdamo
Nicoline van Harskamp vizitis Barcelonon por intervidi
profesorojn kaj aktivulojn, inkluzive esperantistojn, kaj ĉeestis nian
mardan rondon en Centre Artesà Tradicionàrius. Ŝiaj verkoj (rigardeblaj
ĉi tie kaj
ĉi tie), pli kaj pli pridemandas lingvan identecon kaj la internacian rolon de la angla.
Lastatempe, ŝi invitis la subskribinton reciproki la viziton kaj
prelegi pri Esperanto en la arta superlernejo
Sandberg Instituut,
kie ŝi profesoras kaj provas starigi esperantan studrondon inter la
studentoj. Por prepari la viziton, ŝi informis min pri polemiko nun
furora en internaciaj artistaj rondoj kaj vekita de du nov-jorkaj
art-kritikistoj kies
kritiko pri la kvalito de angla lingvo uzata de neanglalingvaj artistoj estigis fortajn
reagojn.
Surprize, ŝajnas ke modernaj artistoj ne plu komunikas nur per sia
arto, sed devas karieri en internacia art-merkato uzante nur la anglan
lingvon.
La
prelego
okazis kontentige antaŭ deko da studentoj la 4an de decembro, sed
montriĝis, ke niaj kutimaj argumentoj por Esperanto tro celas
lingvistojn kaj lingvemulojn, dum aliaj celgrupoj havas aliajn
interesojn. La tiel nomata „artefariteco” de Esperanto, ekzemple, ŝajnas
tute ne ĝeni artistojn ; aliflanke, la ĉeestantojn tre interesis
praktikaj detaloj pri la lingvo, ekzemple vortfarado.
Krome, Van Harskamp refoje intervidis min antaŭ kamerao por
surbendigi deklarojn pri Esperanto kaj aldoni ilin al siaj estontaj
videoverkoj.
7-minutan parton el tiu intervido ŝi jam publike montris
la 11an de decembro en Antverpeno, Flandrio, laŭdire kun granda sukceso.
 |
| Nicoline kaj kunlaborantoj |
Raportis: Rubeno Fernández tra la retejo de
esperanto.cat