Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris celebrado. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris celebrado. Mostrar tots els missatges

dissabte, 30 de novembre del 2019

La Patum, loka tradicia festo


La 10an de julio de 1780, la reĝo de Hispanio Karlo la 3a, filo de Filipo la 5a, publikigis regularon devige plenumenda far civilaj kaj ekleziaj aŭtoritatoj de la lando. Per ĝi ekestis malpermesitaj ĉiuj agoj festemaj, t.e., dancoj, paradoj de gigantoj, bestofiguroj, muzikbandoj, piroteknikaĵoj, ktp..   dum la celebrado de la Kristokorpa Tago. Laŭ la koncerna dekreto, ĉio ĉi estis kontraŭ al la graveco kaj pieco de la religia celebrado.
La nura kataluna urbo kiu ne obeis la ordonon estis Berga. La religia parado de Kristokorpo estas dokumentita ekde la jaro 1454 kaj La Patum ekde 1525.

La nomo de la festo "Patum" ŝajne devenas de la bruo de la timbal (granda tamburo), kiu per frapado eligas du sinsekvajn sonojn pa-tum! la unua pli milda kaj la dua pli laŭta. Tiuj muzikinstrumento datiĝas de la jaro1626 kaj la nuntempa, kopiata de la originalo, pezas 18 kilogramojn. Ĝis la fino de la 19a jarcento, tiu estis la nura muzikinstrumento uzata por akompani la festantojn sed de tiam oni sekvas komponaĵon de la muzikverkisto Joaquim Serra kaj Farriols.

Diverstipaj paradoj montriĝas dum la defiladoj. Inter ili la tiel nomata El Ball dels Cavallets Cotoners (La Danco de la Kotonistaj Ĉevaletoj) elstaras kiel unu el la plej antikvaj. En ili, kvar kristanoj -kun ĉevaletoj kaj glavoj - batalas kontraŭ kvar turkoj - piedirantaj kaj kun cimitaroj -.

Antaŭ tio, kiel enkonduko, aperas la parado de Anĝeloj kaj Diabloj, nomataj Maces, ĉar ili kunportas iaspecajn "martelecajn tamburojn". Ankaŭ estas la Guites, du bestoj aspektantaj kiel muloj kaj ĵetantaj fajron per iliaj buŝoj. La Aglo, kun kapkrono kaj portanta laŭro- kaj olivbranĉojn, kiel simbolo de pova kaj paco. La Nanoj, la Gigantoj kaj la t.n. Plens, entute la parto plej spektakla de la festo, dokumentita en la jaro 1628.
La festo estis deklarita de UNESKO (2005) Majstra Heredaĵo Voĉa kaj Nemateria de la Mondo.

 


dissabte, 4 de novembre del 2017

La 11a de septembro, Nacia Festo, historie enkadrigita. Kelkaj datoj.

(Republikigo de artikolo redaktita en 2012)

  878 - Hispana Marko: Guifré el Pilós (Vilfredo la Harulo) estas nomumita grafo de Barcelono, Girono, Osona kaj Besalú.
1229 - Jaume la 1a kaj sia soladataro elŝipiĝas en Majorko. Sekvatage stariĝas la Batalo de Portopí.
1714 - Barcelono: post 14-monata sieĝo, la armeo de la burbonoj ekprenas la urbon, Milito de Sukcedo.
1901 - Barcelono: unua homkoncentriĝo por celebri la 11an de Septembro, antaŭ la monumento de Rafel de Casanoves. 34 homoj estis arestitaj.
1931 - Oni eldonas la unuan numeron de la revuo Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1938 - Lasta celebrado de la 11a de Septembro dum la epoko de la Respublikana Generalitato. La prezidentoj de Hispanio, Juan Negrín, kaj de Katalunio, Lluís companys, floromaĝas la monumenton memore al Rafel de Casanova.
1976 - Sant Boi de Llobregat: unua permesata celebrado de la dato. Ĝi estis kunvokata de la Assamblea de Catalunya (Asembleo de Katalunio).
1977 - Barcelono: okaze de la datreveno, manifestiĝas surstrate pli ol miliono da homoj sub la slogano Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco), kadre de la tiel nomata Transición Democràtica (hispania demokratiĝproceso).
1995 - Terra Lliure (Libera Tero) anoncas sian malfondiĝon.
2002 - La retejo de la Generalitat de Catalunya (kataluna aŭtonoma registaro) adoptas la domajnon .net
2002 - Barcelono: Lluís Maria Xirinacs, dum politika strataranĝo disvolvas polemikan diskurson asertante: "Gandhi diris ke la ne-perfortemulo ne povas neŭtrale trakti la du flankojn en iu perforta konflikto: la agresanto estas la malamiko kaj la agresato estas la amiko, eĉ se tiu lasta ankaŭ uzas perforton. Dum mia tuta vivo mi pledis por la ne-perforto sed hodiaŭ, ĉi tie, mi deklaras laŭtvoĉe, spite ĉu min aŭdas policisto kaj juĝisto, ke mi estas malamiko de la hispana ŝtato kaj amiko de ETA kaj de Batasuna.". Tri jarojn poste li estis arestita kaj malliberigita.
2012 - Barcelono: celebriĝas amasega manifestacio organizita de la Assamblea Nacional Catalana (Kataluna Nacia Asembleo) por memori pri la 11a de septembro de 1714 kaj por peti la sendependecon. La nombro de partoprenantoj atingis 2.000.000 laŭ la ANC kaj 600.000 laŭ la policservo.

Aldono de komentinto:
Manolo ha dit...
Nu, la "11a de septembro" sencas nur de 1714 ĝis nun, ne antaŭe... ĉu ne?

Aparte, mankas la periodo de la 2a Hispana Respubliko, kiam la "Statuto de Aŭtonomeco" estis prilaborata kaj bremsita pro la intercivitana milito. Sen ĝi, la afero de 1977 ne sencas.