diumenge, 30 de juliol del 2017

Kataluna partopreno en la Seula UK


   

Laŭ la kutimo, dum la solena inaŭguro de la kongreso la naciaj sekcioj de UEA salutis la kongreson. Por la unua fojo, tion faris ankaŭ la reprezentanto de KEA (kune kun tiu de Tajvano). Tiun fakton elstarigis la ĵurnalaro ĉar temas pri du naciaj asocioj ne oficiale agnoskitaj de UEA, kiuj tamen havis sian lokon en la oficiala inaŭguro de la kongreso. En sia saluto, Rubeno Fernàndez esprimis sian deziron, ke la kataluna proceso estu modelo de paca solvo de konfliktoj.
En la scienca parto de la kongreso, rimarkindas la internacia kongresa universitato pri diversaj temoj, nome : lingvo, historio, filozofio, sociologio, ktp. Kunlabore kun AIS, kvar el tiuj sesioj ankaŭ fariĝis universitataj kursoj. Rubeno Fernàndez mem (Universitato de Barcelono) estis la profesoro de unu el tiuj kursoj, kie li prelegis pri la evoluo de la socilingvistika situacio en Havajo, temo de lia prilaborata doktoriga tezo. Alia kataluna profesoro, Xavier Alcalde (esploristo ĉe la Scuola Normale Superiore, en Florenco), instruis kurson pri la socia movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo.
La katalunaj partoprenintoj aktive rolis en aliaj sciencaj eventoj. Tiel, Fernàndez estis unu el la prelegintoj en la altnivela internacia simpozio kunorganizita de ILEI kaj Universitato Hankuk pri eksterlandaj studoj. Tiu simpozio okazis tute en Esperanto, kun samtempa traduko en la korean lingvon. Aliflanke, Alcalde estis unu el la kontribuantoj en la Esperantologia Konferenco, kiu kunvenigas ĉiujare la fakulojn pri la internacia lingvo kaj la esperanta movado.
Se temas pri la beletra fako, ĉi jare la diversaj ĵurioj de la Beletraj Konkursoj estis postulemaj kaj ne aljuĝis la unuan premion en diversaj kategorioj, escepte de poezio. Precipe, la unuan premion en la branĉo poezio estis aljuĝita al la majorka esperantisto Nicolau Dols pro lia verko Pasio. Poemo en ses stacioj. Aldone, Xavier Alcalde ricevis la trian premion kaj honoran mencion en la branĉo Eseo.
Unu el la plej interesaj eventoj dum tiu semajno estis internacia seminario en la Korea Parlamento pri la ebleco de reunuiĝo de ambaŭ Koreioj, kiu okazis en Esperanto kaj en la korea lingvo, en kiu partoprenis 130 homoj el 21 landoj kaj kiu ebligis interŝanĝi la bildon pri tiu afero, kiu ekzistas en la diversaj mondopartoj.
En la oficiala solena fermo, ĉeestis la prezidan tablon nian samasocianon Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO. Dum tiu solena fermo oni transdonis ok diplomojn pri elstara agado al homoj el ĉiuj mondpartoj kiuj elstaris pro aktiveco kaj eksterordinara sindediĉo al Esperanto. Tiu ĉi jaro, inter ili ricevis la agnoskon Eduardo Vivancos, kataluna anarkiisto kun fascina persona historio. Post lia partopreno en la hispana milito, li pasigis kvin jarojn en la francaj koncentrejoj kaj fine ekzliĝis en Kanadon. Kiel elstarigis la UEA-estraro, dum lia tuta vivo li fervore laboris por Esperanto. Li fariiĝis agnoskita figuro de la anarkiisma esperantismo kaj ankaŭ motoro de la esperanta movado en Toronto.
Jen monda kongreso kun rimarkinda kataluna partopreno. Venontjare la UK okazos en Lisbono. Ĉu ni revidos nin tie ?
Fonto de la informo: esperanto.cat