Se esperanto ne aperas aŭtomate, musumu sur "captions" por malfermi la lingvomenuon
divendres, 4 de gener del 2019
Txarango kun la luno en akvo (kanto e-subtekstigita)
Se esperanto ne aperas aŭtomate, musumu sur "captions" por malfermi la lingvomenuon
dimecres, 2 de gener del 2019
Sondado: Hispanio navigas dekstren, Katalunio maldekstren
Laŭ informo aperinta en la hodiaŭaj ĵurnaloj, la ekstremdesktra partio VOX pafkreskas laŭ la inklino al balotado kaj pligrandigas la avantaĝon de la dekstraj konservativaj partioj, laŭ lasta sondado en Hispanio.
VOX enirus la hispanan parlamenton kun inter 43-45 sidlokoj.
Tiu fenomeno jam okazis en Andaluzio (aŭtonoma komunumo en la sudo de Hispanio), kie, danke al sukceso de VOX, la dekstraj partioj finigis la 36-jaran regadon de PSOE.
Pli detale:
PSOE estus en Hispanio la partio plej voĉdonata (92-96 deputitoj) sed senpova okaze de alianco de la konservativuloj (70-74 + 66-70 + 43-45)*.
En Katalunio a maldekstra ERC kreskus je kosto de la naciisma konservativa PDeCAT, kiu perdus preskaŭ la duonon de la ĝisnunaj voĉdonoj, Tiel ke ERC havus nun 12-14 deputitojn (antaŭe 9)

*(Absoluta majoritato: 176 deputitoj)
dimarts, 1 de gener del 2019
Koncerto kaj adiaŭo al 2018 antaŭ prizonoj
"Patose. Miloj da homoj kolektiĝis pasintnokte ĉirkaŭ la tri prizonoj en #Catalonia, kie la por-sendependecaj gvidantoj estas malliberigitaj, por akompani ilin al la nova jaro 2019."
Samloke, antaŭ tri tagoj...
dilluns, 31 de desembre del 2018
dijous, 27 de desembre del 2018
diumenge, 16 de desembre del 2018
divendres, 7 de desembre del 2018
La plej antikva kataluna teksto: Les Homilies d'Organyà
Les Homilies d'Organyà (La Predikoj de Organyà), estas fragmentoj el la predikaro de la Evangelio, trovita en la paroĥestrejo de la vilaĝo Organyà en 1904. Ili estas la dokumentoj plej antikvaj el ĉiuj redaktitaj en la kataluna lingvo. Temas pri la traduko al la kataluna el predikoj originale verkitaj en la okcitana kaj montras la uzon de la kataluna por la predikado al popolo. La originala manuskripto konserviĝas en la Biblioteko de Katalunio kaj en Organyà estas reproduktaĵo el ĝi.
Laŭ specialistoj, la dokumetoj estis skribitaj inter la fino de la 12a jarcento kaj la komenco de la 13a. Les Homilies d'Organyà estas inspiritaj en la agostinaj bibliaj kanonoj, kiel ekzemple Sankta Rufo de Avinjono, kiuj antaŭenpuŝis pastran gvidadon inter la popolanoj, laŭ la gregoria reformo. La litertipo estas la uzata en la epoko transira al la gotika arto kaj la kvalito de la pergameno, rimarkinde dika kaj ordinara. Kelkaj karakterizoj de la lingvaĵo pensigas la spertulojn pri tio ke, la manuskriptoj apartenas al la periodo de la reĝo Petro la Unua, la katolika (1196-1213). La teksto estas skribita en kataluna ne-provenca, kvankam fojfoje oni renkontas vortojn ne tre konatajn en la kataluna lingvo.

.

Originala fonto: Viquipèdia
dilluns, 3 de desembre del 2018
Jam kvar politikaj prizonuloj malsatstrikas
Al la malsatstriko iniciatita de Jordi Sánchez aldoniĝis tri aliaj homoj, dekomence Jordi Turull, membro de PDeCAT ( Kataluna Eŭropa Demoktrata Partio, ekskonsilanto de la katalunia prezidanto kaj proparolanto de la kataluna registaro), poste Joaquim Forn (Membro de PDeCAT, erksdeputito en la kataluna parlamento) kaj Josep Rull (ekskonsilanto pri Teritorio kaj Daŭrigeblo en la kataluna registaro kaj eksdeputito en la kataluna parlamento)
...
Se vi deziras subteni la denuncon, vi povas subskribi la koncernan retejon (en català/english/castellano): Vagadefam
| Jordi Sánchez |
| Jordi Turull |
![]() |
| Joaquim Forn |
| Josep Rull |
dissabte, 1 de desembre del 2018
Komenciĝas malsatstriko
Jordi Sánchez: "Mi denuncas ke la (hispana) Konstitucia Tribunalo malebligas mian rajton aliri la internacian justicon. Ĝia blokado al niaj apelacioj pri protekto (de fundamentaj rajtoj) estas maljustaĵo. Hodiaŭ, 1an de decembro mi komencas malsatstrikon".
![]() |
| Jordi Sánchez i Picanyol estas eksprezidanto de la Kataluna Nacia Asembleo, en prizono de antaŭ pli ol unu jaro kaj ankoraŭ ne juĝita |
dijous, 29 de novembre del 2018
Hispania reĝlando kaj Katalunia princlando en moneroj de la jaro 1838
Noto: Princlando, en tiama epoko (kaj ankoraŭ nun), estis uzata por difini la teritorion regata de la kataluna parlamento. Etimologie ĝi devenas de la latina principatus kaj "princo" estis nobela titolo por homoj en supera kategorio ol grafo, pli malpli ekvivalenta al reĝo-titolo
diumenge, 18 de novembre del 2018
divendres, 16 de novembre del 2018
Daŭre du pacaj homoj en prizono
Internacia Òmnium:
Ĝis hodiaŭdate, du porpacaj homoj @jcuixart & @jordialapreso estis senigitaj de ilia libereco dum 13 monatoj. Ili pasigis 396 noktojn en prizono pro uzado de iliaj demokratiaj rajtoj. Ni ne ripozos ĝis kiam ili revenos hejmen, ili kaj la cetero de politikaj prizonuloj kaj ekzilitoj...

dimecres, 7 de novembre del 2018
Interesita pri la kataluna lingvo?
Jen ligo al senpaga kurso pri la kataluna por hispan-, ital- kaj angloparolantoj:
![]() |
| Aliro al via lingvoelekto klakante: angla, itala, hispana |
diumenge, 4 de novembre del 2018
Lastaj novaĵoj (mallonge)
- Forpasis Ramírez Suñer, la juĝisto kiu iniciatis la subpremadon kontraŭ sendependistoj
- La neo venkis en la referendumo pri memdetermino de Novkaledonio
- Thomas Harrington: "Katalunio estas laboratorio pri la batalo kontraŭ la aŭtoritatismo"
- Oriol Junqueras (kataluna vicprezidento enkarcerigita): "Juĝado kaj verdikto pezos kiel ŝtonego en la historio de Hispanio"
- 80% el la atestantoj vokitaj por deklaro flanke de la ŝataj prokuroro kaj advokataro estas ĝendarmoj kaj ŝtatpolicanoj
- Joan Bonanit, la junulo kiu ĉiunokte salutas la prizonulojn per "Bonan nokton!" manifestas: "Kiam la momento alvenos, ni denove surstratiĝos multnombre"
- Poble Lliure, unu el la sektoroj de la maldekstra kaj sendependisma partio CUP, defendas la kreadon de la Konsilio por la Respubliko
- La frazo "No pasarán!" ("Ili ne pasos!"), kontraŭfaŝisma kaj popularigita dum la hispana intercivitana milito, estas pli kaj pli uzata eksterlande por denunci la hispanan subpremadon
- Marcela Topor (edzino de la katprezidento Puigdemont): "Sen la ekziliĝo, ĉiuj estintus nun enfermitaj kaj forgesitaj"
Fonto: Vilaweb

dijous, 18 d’octubre del 2018
La Pedrera, (fantazie) laŭ la revo de Antoni Gaudí
La Pedrera estas verŝajne la konstruaĵo plej konata de la arkitekto Gaudí krom la mondfama templo de la Sankta Familio. Tiu ĉi filmo klopodas alproksimigi nin al la menso de ĝia verkinto.
dilluns, 8 d’octubre del 2018
Mortis Montserrat Caballé, la plej fama kataluna operkantisto

Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la 12-an de aprilo 1933 en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro 2018 en Barcelono) estis katalunakantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝis al la tenoro Bernabé Martí.
Sed ŝia famo disvastiĝis post granda sukceso en 1965, kiam ŝi anstataŭis malsanan Marilyn Horne, en la versio de Lucrezia Borgia en la Carnegie Hall de Novjorko. Post tio la sukcesoj multiĝis.
Montserrat Caballé kantis pli ol okdek operajn rolojn, el la baroka opero ĝis verkoj de Giuseppe Verdi, Richard Wagner aŭ Richard Strauss. Krome, ŝi ofte kantis hispanajnpopolajn kantojn. Ŝi famiĝis en aliaj rondoj per la interpretado kun Freddie Mercury de la kanzono Barcelona, himno de la Olimpikaj Ludoj de 1992.
Ŝi estis tre aprezata pro la kvalito de sia voĉo, pura kaj potenca, pli ol pro siaj aktoraj kapabloj.
Fonto: Vikipedio
La prezidanto de Verduloj-ALE en la eŭropa parlamento postulas la liberigon de la politikaj prizonuloj
![]() |
| Keller kun Solé kaj Urtasun |
Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners
La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel "faris aliaj tribunaloj".
Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners.
Etiquetes de comentaris:
ALE,
Basses,
grupo,
juĝado,
Keller,
Lledoners,
malliberejo,
parlamento,
postulo,
prizonuloj,
Puig,
renkontiĝo,
Ska,
Verduloj
dimarts, 2 d’octubre del 2018
Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Unu jaron post la referendumo
La pasintan sabaton miloj da katalunoj revenis al la stratoj por memorigi pri la pasintjara referendumo kies rezulto estis granda majoritato favora al sendependeco. La procezo por efektivigi la poste deklaritan Katalunan Respublikon stagnis, homoj paciencis dum tuta jaro, sed la datreveno de la evento instigis al novaj manifestacioj por postuli ke la popola demokratia mandato estu plenumata. La jena video montras parton de la manifestaciantoj kiuj sin esprimis antaŭ la sidejo de la kataluna parlamento per la sloganoj: La parlamento apartenas al popolo! La stratoj estos ĉiam niaj! Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Liberu politikaj prizonuloj!
Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.
Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.
dilluns, 1 d’octubre del 2018
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...