dijous, 29 de març del 2018

Mallonge


 

 55 flandraj deputitoj postulas al Rajoy cxesi la persekuton de la sendependismon kaj la retiriĝon de la artikolo 155

Eno kaj Varoufakis kolektadas subskribojn por subteni julian Assange, elkomunikita pro lia tvitado pri Katalunio

PSOE fingromontras al  la CDR (Komitatoj por Defendo de la Respubliko): "ili estas la ĝermo de la kale Borroka" (=> strata batalado, t.e. la perfortaj stratotumultoj kutimaj en la epoko de aktiva ETA)

La estro de la fervojaj servoj de Mallorca
, Mateu capellà, minacas la laboristojn asertante ke ili ne rajtas montri la flavajn bantojn kiuj esprimas solidaron kun la katalunaj politikaj enkarcerigitoj

Advokato de la prezidento Puigdemont: "Estas tre solidaj elementoj kiuj pensigas ke la ekstradicio de Puigdemont povas esti rifuzita"

diumenge, 4 de març del 2018

Cançó de carrer /Strata kanzono. Ramon Muntaner



Mi je la kvindekjar'
ne estu kiel patro
laca kaj sen ajna kred'
fivorto aŭ ridego
la brutiga labor'
futbalon la dimanĉo
kartludon ĉe trinkej'
tabako malmultkosta.

La televidad'
parolon sufokanta
ban' en malpura mar'
dum la ferisezono
Panjo en ŝvitlabor'
aĉet' kaj purigado
kaj mia infanfratar'
lernejo misinstrua.

Kia malplen'
eble nur vere plenvivas
kiuj mortas dum mortig'
sur la strat' aŭ milito.

Apostol' kaj gvidant'
elvoĉu alarmkrion!
saĝul' kaj laborul'
enpuŝegu la maŝinojn.
artist' el ajna art'
beligu la batalon.

Vir', virin', infanar'
el ĉiu lingv' kaj etno
mizerul' kaj venkit'
amaso ege nombra.
Esperu,  kriu ni
la vokon fratigantan.

Ankoraŭ tempas nun
ankoraŭ jes ankoraŭ.
detruos ni ĉi mondon
stultan kaj senaniman.
fundamenton fosu ni
por vivo pli alta.

Pri Ramon Muntaner (hispane kaj katalune) en Vikipedio
Kataluna teksto kaj vivanta video: ĉi tie

dimarts, 27 de febrer del 2018

Analizo de Antoni Bassas (ĵurnalisto) pri la vizito de la reĝo al Katalunio. Kadre de la barcelona Mobile World Congress

Eblas sindemandi, moŝto, el kio konsistas defendi la Konstitucion, efektive. Ĉu sendi dekmil policanojn pribati du milionojn da homoj, kiuj dum pluraj jaroj pace manifestadas, kiuj ne nur restas neaŭskultitaj sed eĉ oni ilin minusvalorigas, homoj kiuj pretendas baloti...ne ŝajnas al mi ke tio estas inteligenta defendo de la Konstitucio. Tial, ŝajnas al mi mi eĉ malpli solve, prezenti eksterordinaran diskurson apud la bildo (pentraĵo) de Karlo la 3a en kiu li aperas kun bastono ĉe la mano, dum vi montris eĉ la minimuman empation al tiuj homoj. Mi ne scias ĝis kiu punkto vi mem kredas tion kion rakontas viaj kortesanoj, kius asertas ke via diskurso de la 3a de oktobro (pro/post la kataluna referendumo) analogias al tiu de la 23 de februaro de 1981 fare de via patro, la reĝo Juan Carlos. Tiu estas grandega eraro: Kiel oni povas kompari militan puĉon, kun mitraletoj en la parlamentejo, tankoj en la stratoj de Vanlencio kaj soldatoj kolektitaj en kazernoj...kun pli ol du milionoj da pacaj civitanoj klopodantaj baloti en referendumo armitaj per balotiloj kaj balotujoj?
Envere, ĉu vi scias kial vi aŭskultis kaseroladon (bruadon per kaseroloj) hieraŭ nokte? Ĉar ni esperis ion el vi. Certe ni seniluziiĝis. Akceptu tion kiel komplimenton. Esperi "ion" signifas minimumon, iun tonon aŭ adjektivon kiu distancigus vin de la mallertaj kaj aŭtoritatemaj mesaĝoj de la hispana registaro, kiu jam evidentigis ke ni nenion povas esperi el ĝi. Ni scias ke vi ne regas, nur regnas. Vi estas juĝanto kaj moderigisto. Ni ne esperis ke vi defendos la referendumon sed la 3an de oktobro ni aŭdis eĉ minimumon. Kiam vi diris al ni "Ni estas en malfacilaj momentoj, sed ni sukcesos antaŭeniri", tio ŝajnis kvazaŭ oni parolas pri iu terorisma atenco aŭ pri natura katastrofo anstataŭ pri normalaj homoj pace sin manifestantaj, petantaj esti konsultataj pri ilia politika estonteco, simile kiel okazis en Kanado aŭ Britio. Ĉu vere vi kredas ke tiu estas la plej bona maniero alproksimiĝi, en la 21a jarcento, en demokratia lando? Vi diris: "Niaj demokratiaj principoj estas fortaj ĉar ili estas bazitaj en la deziro de milionoj da hispanoj kunvivi en paco kaj libereco." Sed tion ni ne vidis kiam la hispanaj policanoj ekvojaĝis al Katalunio animitaj per la (surstrataj) krioj "Venku ilin!"
Rezulte el tio, nun estas en preventa prizono du demokratie elektitaj politikistoj kaj du politikaj aktivistoj, ĉiuj akuzitaj el krimoj kiuj ne estas pravigeblaj. Kaj la kataluna prezidento, kiu nun disponus pri la necesaj voĉdonoj por esti enpostenigita, en Belgio. La tuto starigas scenejon malfacilan por reiri al la normaleco.
Mi memorigas al vi pri la malĝoja historio de la kataluna statuto, voĉdonita de la popolo sen amendita de la Konstitucia Tribunalo. Oni ne povas diri ke ni ne agadis en akordo kun la leĝo. Mi supozas ke vi konscias pri la fakto subkuŝanta. Hispanio estos plurnacia aŭ ĝi ne estos. La kontraŭkataluna amashisterio ĉiam finiĝas damaĝante Hispanion, kaj igante ĝin pli malgranda. Vi scias kion signifas Barcelono. Vi mem nomis ĝin "tutmondurbo". Kaj ja veras, tio estas jam de jarcentoj: tra Barcelono eniris en Hispanion, la gazeteldonado, la radio, la televido, la fervojo,  la aŭtovojoj kaj, de antaŭ multaj jaroj, la novaĵoj pri poŝtelefonado. Kaj la Respubiko.
Fonto: Ara
"De resu

dissabte, 17 de febrer del 2018

Antikva barcelona taksio

En la Muzeo pri Teknologio de Terrassa troveblas salono kun antikvaj motorveturiloj, inter ili la jena modelo de barcelona taksio, cirkulanta verŝajne en la komenco de la antaŭa jarcento.


dilluns, 15 de gener del 2018

La hispana registaro blokas la Bazan Enspezon en Katalunio



La Ministerio pri Laboro ordonis  ĉesigi la pagon de la Renda Mínima Garantida (baza enspezo por civitanoj en situacio de povreco) pere de la artikolo 155 (tiu kiu servis por elpovigi la legitiman katalunan registaron). Sekve de tio, centoj da homoj ne ricevas monhelpon jam de antaŭ tri monatoj.
...
Nuntempe estas 27.000 homoj rajtigitaj ricevi la bazan enspezon, tiuj kiuj antaŭe ricevis la nun eksan Renda Mínima d'Inserció (Minimuma Enspezo por Ensociiĝo) sed en atendo estas aliaj 70.000 petoj. 

...

Laŭ informis radio-kanalo SER, Generalitat (Kataluna Registaro) kredas ke la hispana registaro uzas la bazan enspezon kiel ilon por premi la katalunan registaron tiel ke ĝi malsukcesu.

Siaflanke, la sindikato CCOO de Katalunio, denuncas la paralizigon de la monhelpo, kiu "lasas sen monrimedoj la familiojn plej fragilajn", laŭ deklarite al ĵurnalo Ara. Ĝi aldonas ke la baza enspezo estas "ne rezignebla" rajto kiu ne povas estis "dependanta de politikaj interesoj el iu ajn koloro".

Fonto: Directa

dilluns, 8 de gener del 2018

"Cassolada" (Kaserolado) neologismo de la jaro


La dua pozicio estis por "fer pinya"(strobilumi=> grupe subteni, simboligite per strobilo/=pinfrukto). Ankaŭ ricevis multajn voĉdonojn la terminoj "feminicidi" (feminicido => morto de virino pro murdo) kaj "micromasclisme" (mikromasklismo => seksismaj kondutoj ofte preteratentataj en la ĉiutaga vivo)

"Cassolada" ĝis nun, laŭ Diccionari de la Llengua Catalana signifis nur manĝo sole kuirita per kaserolo. Ekde hodiaŭ tamen, la kataluna Diccionari aldonas novan sencon: "kolektiva protesto en kiu oni bruas per kaseroloj". Tiel decidis 23,8% el 5.600 homoj kiuj partoprenis en la kvara malferma alvoko organizita de la Neologia Observejo de la Universitato Pompeu Fabra kaj la Instituto pri Katalunaj Esploroj, kun la celo elekti la neologismon de la jaro.

Fonto: Ara

divendres, 5 de gener del 2018

Vicprezidanto en mallibero

HISPANA SUPERA TRIBUNALO TENAS KATALUNAN VICPREZIDANTON JUNQUERAS EN PRIZONO.
Tiel ke li ne povos partopreni en la parlamento laŭ la reelekto de la kataluna popolo.
Jen lia ĵusa reago:
"En la venontaj tagoj, tenu vin fortaj kaj kune. Transformu la indigniĝon en kuraĝon kaj persistemon. La koleron en amon. Pensu ĉiam en la aliaj. En tiom kiom ni devos rekonstrui. Persistu ĉar mi persistos. Dankon al ĉiuj pro via subteno. Mi amas vin."

Oriol Junqueras
Junqueras:
"En aquests dies que vindran, mantingueu-vos forts i units. Transformeu la indignació en coratge i perseverança. La ràbia en amor. Penseu sempre en els altres. En el que hem de refer. Persistiu perquè jo persistiré. Gràcies per tot el vostre suport. Us estimo."

Fonto: Facebook


dijous, 4 de gener del 2018

Maldekstro plu kreskas dum la sendependisma procezo



Se ni akceptas ke la maldekstro estas PSC, Catalunya en Comú-Podem, ERC kaj CUP dum dekstro estas Junts per Catalunya, Ciutadans kaj PP, la elekto-rezultato de la 21 de decembro montras la venkon de la dekstruloj per 74 deputitoj (36 Ciutadans, 34 Junts per Catalunya kaj 4 PP), ĉe la alia tendaro, la maldekstruloj atingas 61 deputitojn (32 ERC, 17 PSC, 8 CeC kaj 4 CUP). Se ni komparas la datumojn kun antaŭaj elektoj, ni vidos klaran pozitivan evoluon je la nombro de maldekstraj deputitoj: en 2010 estis 48, en 2012 estis 57 kaj nun estas 61.

Fonto: Vilaweb

Solvo por reenposteniĝo de prezidento

Hispana Tribunalo ordonis prizonon por Puigdemont, valida sur hispana teritorio

diumenge, 24 de desembre del 2017

Kresko de la sendependisma movado

Fine, sumitaj la balotoj el eksterlando, la sendependismo atingas 2.078.008 balotojn en la pasintaj elektoj por la kataluna parlamento. Tio estas, 115.500 pli ol en 2015 kaj 33.970 pli ol en la pasinta 21a de oktobro 2017.

Katalunoj en eksterlando balotis jene: 54,15% por sendependa respubliko kaj 36, 36% por uniisma monarkio. Por neniu el ambau inklinoj balotis 6,95%.

Noto: multaj homoj en eksterlando plendis pro la "misfunkciado" de la poŝtservo kiu malfaciligis kaj en multaj kazoj malebligis efektivan balotadon.

Grafiko pri la rezulto de la balotado. Lastmomente, tamen, C's perdis unu parlamentan sidlokon (37=>36) favore al PP (3=>4)



Por:
Sendependa Respubliko: JUNTS x CAT, ERC kaj CUP  [70 sidlokoj en la parlamento]
Uniisma monarkio: C's, PSC kaj PP  [57 sidlokoj]
Federaciismo: CatComú-Podem  [8 sidlokoj]




diumenge, 10 de desembre del 2017

La blazono de Barcelono


Escut de Barcelona.svgLa blazono de Barcelono estas kombino de la kruco de Sankta Georgo, patrono de la urbo (koincidanta kun la heraldika emblemo de la katedralo kaj la eklezia departemento de Barcelono) kaj la antikvaj heraldikaj reĝinsignoj de la urbo, tiuj de la grafoj de Barcelono,kiuj konsistas el kvar bastonoj (plej ofte nomataj stangoj) ruĝaj sur ora (flava) kampo, el kiuj originas la ŝildo de Katalunio kaj la Aragona Krono (ekde 1137, okaze de la geedziĝo de la grafo Ramon Berenguer la 4a kun Peronella, filino de la aragona reĝo Ramiro la 2a.

La reĝo Pere III (Petro la tria) kromnomata La Ceremonia, koncedis la reĝan ŝildfiguron al la urbo la 4an  de julio de 1345; la kruco kiel distingilo de la urbo troveblas jam en sigelo de 1288. La supra krono indikas ke Barcelono estis la restadejo de la reĝoj de la Aragona Krono.


Fonto: Viquipèdia

divendres, 8 de desembre del 2017

Prezento de la libro Tagoj kaj Ruinoj en Barcelono

Okaze de la Zamenhofa festotago, oni prezentos en Barcelono la libron verkitan de Jaume Grau Casas 
Tagoj kaj Ruinoj

Surklaku por legi

dijous, 7 de desembre del 2017

Manifestacio en Bruselo

45 000 katalunoj manifestacias en Bruselo por denonci la mankon de demokratieco en Hispanio kaj por peti esprimliberecon kaj ellason al politikaj malliberigitoj.


dimecres, 6 de desembre del 2017

Laste pri la kataluna prezidento Puigdemont

La hispana justico nuligis la internacian ordonon pri aresto kontraŭ Carles Puigdemont, sed plu validas la ordono pri aresto sur Hispania teritorio.

dimarts, 5 de desembre del 2017

Enketo pri valorigo de la diversaj politikaj gvidantoj

Alklaku por grandigo ^

Oni enketis en Katalunio kadre de la kampanjo por elekti la venontan katalunan parlamenton

Proksimuma politika orientiĝo:

ERC: Maldekstra-Sendependisma
CeC-Podem: Maldekstra-Konfederaciema
JxCat: CentroDekstra-Naciisma/Sendependisma
PSC: Maldekstra-Uniisma=> Federaciisma
CUP: Maldekstra/Liberecana- Sendependisma
Ciudadanos: Dekstra/liberala-Uniisma
PP: Dekstra/Konservativa- Uniisma


Why yellow colour is banned in Catalonia

Go to: BBC


diumenge, 3 de desembre del 2017

Pri la origino de la suverenisma procezo en Katalunio

Artikolo de David Miró. 27/11/2017


Resultado de imaxes para campanya contra l'estatut
PP kampanjis kontraŭ la kataluna statuto (2006), kio ekinstigis la suverenismon

Inter 2007 kaj 2010 Madrid ricevis avertojn pri tio, ke pritondi la katalunan statuton provokus profundan krizon

Antaŭ ok jaroj, en tago kiel hodiaŭ, la katalunaj ĵurnaloj publikigis komunan editon sub la titolo La digneco de Katalunio. En ĝi oni atentigis pri la katastrofaj efektoj por la konstitucia sistemo naskiĝinta en 1978 kiu sekvus el verdikto de la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la kataluna statuto aprobita tri jarojn antaŭe. La edito denuncis ke "estas homoj kiuj revas pri fera kirurgio por elradike forpeli la kompleksecon de Hispanio". Oni finis avertante la publikan opinion kaj la politikistojn: "Ni ne troviĝas antaŭ malvigla socio, kuŝanta kaj preta spekti trankvile la malboniĝon de sia digneco". Inter la ĵurnaloj kiuj subskribis la tekston, kiu kaŭzis skandalegon en Madrido, estis, indas rimarki, La Vanguardia kaj El Periódico.

Du jarojn antaŭe, en novembro de 2007, la tiama prezidanto de la kataluna registaro (Generalitat), José Montilla, jam estis avertinta, dum konferenco en Madrido, ke en Katalunio kreskadis la emocian distanciĝon koncerne al Hispanio. "Mi kredas ke, la unua pruvo de institucia lojaleco estas atentigi pri la gravaj politikaj konsekvencoj je meza kaj longtempa futuro, de iu grava emocia desafektiĝo de Katalunio rilate al Hispanio kaj la komunaj institucioj", li diris en diskurso kiu postrestis en la malgranda historio de la suverenisma procezo.

La konkludo estas tiu ĉi: en la periodo 2006-2010, ĉiuj en Katalunio estis konsciaj pri tio ke, iu verdikto kiu aliigus la Statuton havus katastrofajn konsekvencojn por la rilato kun Hispanio. Oni dediĉis enorman energion averti Madridon pri la danĝero, Ekde la socialistoj ĝis la entreprenistaj organizoj, kiuj en 2007 estis reklamintaj la administradon de la barcelona flughaveno de El Prat.
Ĉiuj sciis ke, se la Statuto malsukcesus, io malbonega okazus. Tio iĝis popola konscio. La maltrankvilo estis maksimuma ĉar estis multaj manovroj por influi en la Konstitucia Tribunalo, manovroj ne kaŝitaj, krom filtrado de informoj al la komunikiloj kiuj, iom post iom mornigis la esperojn pri la nova Statuto.

Duobla pakto

Sed la hispana ŝtato ignoris ĉion, ĝi aplikis strikte la leĝajn mekanismojn kaj humiligis Katalunion manipulante teksto kiu estis frukto de duobla politika pakto (Parlamentoj kataluna kaj hispana) kaj kiu estis referendume konfirmita de la katalunaj civitanoj.

Ĉu povintus ne ekzisti, en tiaj cirkonstancoj, io kia la suverenisma procezo kiun ni fine vidis? Malfacile. La katalunia socia korpo havas karakterizojn (fortan senton pri identeco, profundan senton de memregado, ktp.), kiuj nepre puŝas al reago por rekuperi la perditan dignecon. Montilla pravis kaj pravis la komuna edito de la ĵurnaloj.

Sed post la verdikto estis eĉ pli malbone. Oni rekte ĉesigis la procezon pri transdono de administro-povoj, kaŭzante la morton  de la duflanka komisiono (antaŭ du tagoj, Mariano Rajoy fieris, en radia intervjuo, ke li transdonis neniun ajn povon al Katalunio). Oni malobservis la trian aldonan dispozicion pri investado en substrukturoj laŭ la ŝtatbuĝeto kaj, ekde 2014, la financosistemon, kiu evidentiĝis kadukinta kaj trompa. Krom ĉio ĉi, PP komencis procezon por recentraligo kiu igis la Statuton senutilaĵo...

La sendependismo kreskas sur la morto de la pristatuta pakto. Tiu estas la origino, kiel preskaŭ ĉiuj sciis kaj neniu priagis.

Nun ni imagu ke la verdikto pri la Statuto estus deklaranta la plenan konstituciecon de la teksto; ke la financo-sistemo estus respektantea  la laŭordan kriterion; ke la investo en strukturoj situus averaĝe je la proksimuma nivelo de la kataluna Malneta Enlanda Produkto (MEP); ke oni estus ekfunkciiganta la katalunan Imposto-Konsorcion; ke la kataluna estus senprobleme la "prioritata lingvo" en la administracia kampo kaj en la eduksistemo. Kaj la punkto plej grava: ŝtata registaro lojala, engaĝita en la aplikado de progresema aŭtonomismo.

La eraroj de la suverenismo

Sen ĉio ĉi, kiel oni povus esperi ke iu parto de la kataluna socio ne ribeliĝu? Oni povus akuzi la suverenisman procezon kaj ĝiajn gvidantojn pri multaj aferoj, pri manko de realismo, pri naiveco, pri kaŝo de la propraj malfortoj, pri falo en iuspecan miraĝon pro la gigantaj manifestacioj, kiuj pensigis pri subteno pli alta ol la reala, sed en nenio kazo oni povas diri ke la fenomeno estis inventita aŭ instigita de privataj interesoj.

Ĝi estis la respondo de konkreta socio, la kataluna, al konkreta ofensivo, tiu de la unuformiga hispanismo, kiu nun celas kulpigi la viktimon kaj sinprezenti kiel solvo antaŭ la samaj entreprenistoj kiuj, antaŭ 10 jaroj,  petis pri la flughaveno kaj kiuj hodiaŭ aplaŭdas al tiuj kiuj tion rifuzis.


dissabte, 2 de desembre del 2017

Katalunaj leĝoj blokitaj de la Konstitucia Tribunalo

Katalunaj leĝoj kiuj estis apelaciitaj kaj/aŭ nuligitaj de la  Hispana Konstitucia Tribunalo, periodo 2012-2016:

1- Leĝo pri aŭdvidaj aferoj (2/2012)
2- Leĝodekreto pri komercaj horaroj (4/2012, 2/2014)
3- Leĝodekreto pri impostoj al la bankoj (5/2012)
4- Leĝodekreto kontraŭ la energio-paŭpereco (6/2013)
5- Leĝo pri buĝetakompanoj (2/2014)
6- Leĝo pri popolaj konsultoj ne referendumaj (10/2014)
7- Leĝo pri popoldefendanto -ombudsmano- (2008, decido 3/2015)
8- Leĝo pri eksterlanda agado (3/2015)
9- Komisionaro por la Nacia Transiro (4/2015)
10- Imposto al Internet-peristoj (9/2015)
11- Kodo pri Konsumo de Katalunio (10/2015)
12- Reformigo de la leĝo pri komerco de Katalunio (10/2015)
13- Leĝo de Arano (10/2015)
14- Impostagentejo de Katalunio ((9/2015 - 11/2015)
15- Sendependenisma deklaro de la Parlamento (11/2015)
16- Komisio por la pristudado de konstituiga procezo (2/2016)
17- Departemento pri Eksteraj Aferoj (2/2016)
18- Leĝodekreto kontraŭ la energio-paŭpereco (4/2016)
19- Leĝo por imposto al vakaj domoj (4/2016)
20- Leĝo pri lokaj registaroj (4/2016)
21- Leĝo por la efektiva egaleco inter viroj kaj virinoj (4/2016)
22- Leĝo por malpermesi fràcking (3/2012, 4/2016)
23- Leĝo pri malpermeso de grandaj eksterurbaj superbazaroj (4/2016)
24- Imposto al nukleaj centraloj (4/2016)