diumenge, 3 de desembre del 2017

Pri la origino de la suverenisma procezo en Katalunio

Artikolo de David Miró. 27/11/2017


Resultado de imaxes para campanya contra l'estatut
PP kampanjis kontraŭ la kataluna statuto (2006), kio ekinstigis la suverenismon

Inter 2007 kaj 2010 Madrid ricevis avertojn pri tio, ke pritondi la katalunan statuton provokus profundan krizon

Antaŭ ok jaroj, en tago kiel hodiaŭ, la katalunaj ĵurnaloj publikigis komunan editon sub la titolo La digneco de Katalunio. En ĝi oni atentigis pri la katastrofaj efektoj por la konstitucia sistemo naskiĝinta en 1978 kiu sekvus el verdikto de la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la kataluna statuto aprobita tri jarojn antaŭe. La edito denuncis ke "estas homoj kiuj revas pri fera kirurgio por elradike forpeli la kompleksecon de Hispanio". Oni finis avertante la publikan opinion kaj la politikistojn: "Ni ne troviĝas antaŭ malvigla socio, kuŝanta kaj preta spekti trankvile la malboniĝon de sia digneco". Inter la ĵurnaloj kiuj subskribis la tekston, kiu kaŭzis skandalegon en Madrido, estis, indas rimarki, La Vanguardia kaj El Periódico.

Du jarojn antaŭe, en novembro de 2007, la tiama prezidanto de la kataluna registaro (Generalitat), José Montilla, jam estis avertinta, dum konferenco en Madrido, ke en Katalunio kreskadis la emocian distanciĝon koncerne al Hispanio. "Mi kredas ke, la unua pruvo de institucia lojaleco estas atentigi pri la gravaj politikaj konsekvencoj je meza kaj longtempa futuro, de iu grava emocia desafektiĝo de Katalunio rilate al Hispanio kaj la komunaj institucioj", li diris en diskurso kiu postrestis en la malgranda historio de la suverenisma procezo.

La konkludo estas tiu ĉi: en la periodo 2006-2010, ĉiuj en Katalunio estis konsciaj pri tio ke, iu verdikto kiu aliigus la Statuton havus katastrofajn konsekvencojn por la rilato kun Hispanio. Oni dediĉis enorman energion averti Madridon pri la danĝero, Ekde la socialistoj ĝis la entreprenistaj organizoj, kiuj en 2007 estis reklamintaj la administradon de la barcelona flughaveno de El Prat.
Ĉiuj sciis ke, se la Statuto malsukcesus, io malbonega okazus. Tio iĝis popola konscio. La maltrankvilo estis maksimuma ĉar estis multaj manovroj por influi en la Konstitucia Tribunalo, manovroj ne kaŝitaj, krom filtrado de informoj al la komunikiloj kiuj, iom post iom mornigis la esperojn pri la nova Statuto.

Duobla pakto

Sed la hispana ŝtato ignoris ĉion, ĝi aplikis strikte la leĝajn mekanismojn kaj humiligis Katalunion manipulante teksto kiu estis frukto de duobla politika pakto (Parlamentoj kataluna kaj hispana) kaj kiu estis referendume konfirmita de la katalunaj civitanoj.

Ĉu povintus ne ekzisti, en tiaj cirkonstancoj, io kia la suverenisma procezo kiun ni fine vidis? Malfacile. La katalunia socia korpo havas karakterizojn (fortan senton pri identeco, profundan senton de memregado, ktp.), kiuj nepre puŝas al reago por rekuperi la perditan dignecon. Montilla pravis kaj pravis la komuna edito de la ĵurnaloj.

Sed post la verdikto estis eĉ pli malbone. Oni rekte ĉesigis la procezon pri transdono de administro-povoj, kaŭzante la morton  de la duflanka komisiono (antaŭ du tagoj, Mariano Rajoy fieris, en radia intervjuo, ke li transdonis neniun ajn povon al Katalunio). Oni malobservis la trian aldonan dispozicion pri investado en substrukturoj laŭ la ŝtatbuĝeto kaj, ekde 2014, la financosistemon, kiu evidentiĝis kadukinta kaj trompa. Krom ĉio ĉi, PP komencis procezon por recentraligo kiu igis la Statuton senutilaĵo...

La sendependismo kreskas sur la morto de la pristatuta pakto. Tiu estas la origino, kiel preskaŭ ĉiuj sciis kaj neniu priagis.

Nun ni imagu ke la verdikto pri la Statuto estus deklaranta la plenan konstituciecon de la teksto; ke la financo-sistemo estus respektantea  la laŭordan kriterion; ke la investo en strukturoj situus averaĝe je la proksimuma nivelo de la kataluna Malneta Enlanda Produkto (MEP); ke oni estus ekfunkciiganta la katalunan Imposto-Konsorcion; ke la kataluna estus senprobleme la "prioritata lingvo" en la administracia kampo kaj en la eduksistemo. Kaj la punkto plej grava: ŝtata registaro lojala, engaĝita en la aplikado de progresema aŭtonomismo.

La eraroj de la suverenismo

Sen ĉio ĉi, kiel oni povus esperi ke iu parto de la kataluna socio ne ribeliĝu? Oni povus akuzi la suverenisman procezon kaj ĝiajn gvidantojn pri multaj aferoj, pri manko de realismo, pri naiveco, pri kaŝo de la propraj malfortoj, pri falo en iuspecan miraĝon pro la gigantaj manifestacioj, kiuj pensigis pri subteno pli alta ol la reala, sed en nenio kazo oni povas diri ke la fenomeno estis inventita aŭ instigita de privataj interesoj.

Ĝi estis la respondo de konkreta socio, la kataluna, al konkreta ofensivo, tiu de la unuformiga hispanismo, kiu nun celas kulpigi la viktimon kaj sinprezenti kiel solvo antaŭ la samaj entreprenistoj kiuj, antaŭ 10 jaroj,  petis pri la flughaveno kaj kiuj hodiaŭ aplaŭdas al tiuj kiuj tion rifuzis.