Ĵurnalo Ara publikigas informon el CEO, organismo kiu regule enketas civitanojn pri diversaj temoj. Ni reproduktas du interesajn grafikaĵojn kaj disponigas la ligon al la reta koncerna paĝo de Ara.
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo
diumenge, 20 de maig del 2018
divendres, 18 de maig del 2018
La kronologia listo de la 131 prezidantoj de la kataluna registaro (periodo 1359-2018)
![]() |
| "La Generalitato de Katalunio kreiĝis ĉe la parlamentejo de Cervera en 1359. Berenguer de Crüilles estis la unua prezidanto" |
La retĵurnalo Vilaweb publikigas hodiaŭ la liston kun la nomo de la 131 prezidantoj de la kataluna registaro (Generalitato de Katalunio / Generalitat de Catalunya).
La Generalitat de Catalunya estis kreita en 1359 kaj la unua homo elektita por ĝin prezidi estis Berenguer de Crüilles. La lasta, ĵus elektita, estas Quim Torra i Pla.
La listo legeblas: ĉi tie kaj en: Vikipedio
dimarts, 15 de maig del 2018
Klarigo pri la situacio en Hispanio
Verŝajne elekstere ne facilas kompreni la konflikton okazanta en Hispanio, do, mi proponas klarigon kiu eble helpos:
Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)
Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)
Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).
La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.
Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.
Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)
Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)
Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).
La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.
Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.
![]() |
| Manifestacio por peti liberigon de politikaj prizonuloj. Placo de la Katedralo, Barcelono, 16a de majo 2018a |
dissabte, 12 de maig del 2018
divendres, 11 de maig del 2018
La jeso al la sendependiĝo pafkreskas
La jeso al la sendependiĝo denove iĝas majoritata, laŭ la mezurilo de CEO (Centro por Opiniesplorado). 48% de katalunoj konsentas ke Katalunio iĝu sendependa ŝtato dum 43,7 % malkonsentas. En antaŭa enketado de la sama organismo, en februaro, la subteno al sendependeco estis 40,8 % dum la kontraŭantoj estis superaj per 53,9 %. Jen grafike:

La esploro okazis inter la 7a kaj la 27a de aprilo, per personaj hejmaj enketoj. En tiu periodo Carles Puigdemont estis arestita en Germanio, Carme Forcadell (lasta parlamenta prezidanto), Raül Romeva , Jordi Turull, Josep Rull, kaj Dolors Bassa (katregistaranoj) estis en karcerigitaj.
Fonto: Vilaweb
dijous, 10 de maig del 2018
Tagoj kiuj daŭros jarojn, furora libro de Jordi Borràs
La okazintaĵoj de la 1a de oktobro de 2017 restos gravuritaj en la kolektiva memoro de pluraj generacioj de katalunoj. La popola ruzeco por protekti la balotujojn kaj balotilojn, la unuaj aresto de publikaj postenuloj, la ĝenerala mobilizado de la socio, la polica perfortemo, la paca rezistado kaj la eklfunkciigo de politiko-juraj faktoj nun disvolviĝantaj akompanos nin por ĉiam kaj persekutos dumvive aliajn.
Abundas la ikonaj bildoj postlasitaj de la 2017a aŭtuno. Tagoj kiuj daŭros jarojn proponas selekton de fotografaĵoj kiun Jordi Borràs, unu el la plej aktivaj fotoĵurnalistoj de la lando, lasis por la estontaj jaroj kaj ankaŭ bildojn de Sergi Alcázar, Oriol Clavera, Ramon Costa, Sira Esclasans, Ramon Ferrandis, Albert Garcia, Santio Iglesias, Miriam Lázaro, Carles Palacio i Carles Ribas. Kune kun la bildoj legeblas tekstoj de talentaj verkistoj kaj verkistinoj kiuj, same kiel ni, travivis tiujn tagojn kun stranga mikso de ĝojo, hororo kaj, ĉefe, digneco.
diumenge, 6 de maig del 2018
Katalunaj stelflagoj en Skotlando

Dekmiloj da skotoj manifestacias por la sendependeco en Glasgovo (35.000 laŭ la polico). Inter la skotaj flagoj videblis ankaŭ multaj katalunaj
Fonto (kun video): Vilaweb
divendres, 4 de maig del 2018
Gecivitanoj defendas la rajton baloti en referendumo la pasintan 1a de oktobro
Kelkaj frapfrazoj:
Som el poble, tenim el poder! / Ni estas la popolo, ni havas la povon!
Votarem! / Ni balotos!
Fora! / For!
No violència! / Ne perforto!
No pasarán! / Ili ne pasos! (fama slogano dum la hispana milito kontraŭ la trupoj de Franco)
Llibertat! / Libereco!
Fora les forces d'ocupació! / For la okupacianta armeo!
No tinc por! / Mi ne timas!
Vergonya! Verguenza! / Honto!
(kanto) Dónde está la democracia, la democracia dónde está? / Kie estas demokratio, demokratio kie estas?
Som el poble, tenim el poder! / Ni estas la popolo, ni havas la povon!
Votarem! / Ni balotos!
Fora! / For!
No violència! / Ne perforto!
No pasarán! / Ili ne pasos! (fama slogano dum la hispana milito kontraŭ la trupoj de Franco)
Llibertat! / Libereco!
Fora les forces d'ocupació! / For la okupacianta armeo!
No tinc por! / Mi ne timas!
Vergonya! Verguenza! / Honto!
(kanto) Dónde está la democracia, la democracia dónde está? / Kie estas demokratio, demokratio kie estas?
Lernejo Verd, urbo Girona
dijous, 3 de maig del 2018
Venim del nord, venim del sud (Ni venas el nord', ankaŭ el sud')
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
ni ne kredas je landlimoj
se post ili estas kunul'
kun etendita mano
al libera estontec'
kaj paŝadas ni por nia viv'
kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
nin ne gvidas ajna flago,
se ĝi ne estas liberec'
liberec' por vivo plena
do liberec' de kunular'
kaj paŝadas ni por nia viv'
kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
ni ignoras pri triumfa himn'
kaj ne sekvas al venkint'
ĉar se la lukt' estas kun sang'
estos hontiga la sagnad'
kaj paŝadas ni por nia viv'kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
estos senutilaj la katenoj
de la ĉiama sklaviga pov'
kiam estas mem la vivo
kiu devigas nin je ĉiu paŝ'
kaj paŝadas ni por nia viv'kaj estu viv' por la paŝad'
Etiquetes de comentaris:
Garcia,
kanto,
koncerto,
Llach,
lluís,
Manolo,
Nord,
Nord',
rifuĝintoj,
sud,
sud',
video
dimarts, 1 de maig del 2018
Okazis antaŭ du jaroj...
Barcelono iĝis la unua ‘vegan-amika’ urbo en la mondo.
Barcelono sin deklaris ”urbo vegan-amika’’, tio estas, urbo amika al la vegetara kaj vegana kulturoj. Tiel aprobiĝis en la komisiono de Ekonomio kaj Financoj de la Urbodomo de Barcelono (Hispanio) en propono iniciatita de Respublika Maldekstro de Katalunio, kiu kalkulis je la voĉdonoj de la partioj Bcomú, CiU, PSC kaj la CUP kaj la sindeteno de Civitanoj kaj Popola Partio.
Per tiu ĉi aprobo, Barcelono akiris la devon akceli serion de agadoj por ke la urbo iĝu ”Veg-Friendly” (VeganAmika). Unu el ĉi tiuj ĉi estas la aliĝo al la internacia kampanjo ‘Senviandaj lundoj’ (Meat Free Monday) por ke la nutrado kiu venas el la registaraj instancoj de la urbo estu vegetara “volonte” ĉiun lundon.
Kreado de la ‘BCNvegPoint’ (vegana informejo pri veganismo en Barcelono) kaj nova vegetara gvidlibro.
Ĉi tiu interkonsento inkluzivas la kreadon de la ‘BCNvegPoint’ kiel renkontiĝejo por entreprenemuloj, neregistaraj organizoj, konsumantoj kaj investantoj kun la celo favorigi la etan kaj mezan lokan komercadon, proksima, vegana kaj vegetara, laŭ la teksto de la propono.
La publikigado de nova vegetara gvidlibro de Barcelono kaj la kreado de poŝtelefona aplikaĵo por informi la barcelonanojn kaj turistojn pri la vegetara kaj vegana komerco estas aliaj el la iniciatoj.
Alfred Bosch, prezidanto de la municipa grupo de Respublika Maldekstro de Katalunio, dankis al la grupoj kiuj subtenis la proponon kaj asertis ke “per tiu ĉi nova kompromiso Barcelono ree montras, kiel ĝi jam faris aliajn fojojn, ke ni estas avangarda urbo pri la respekto al la medio, la homoj kaj la bestoj”. Tamen, Popola Partio kaj Civitanoj sindetenisĉar ili konsideras ke tiu ĉi decido devus esti ”persona afero” kaj ke ĝi povus “limigi la liberecon pri manĝokutimoj”.
Novaĵo reproduktita el: VeganArto
dilluns, 30 d’abril del 2018
Kio pri la monarkio?
La hispana registaro tordas la datumojn por kaŝi ke CIS (Sociologia Esplorcentro) ne demandis pri la monarkio en la lastaj tri jaroj.
La registaro argumentas ke CIS formulas malferman demandon pri la ĉefaj problemoj de Hispanio kaj la plejmulto el la enketitoj ne mencias la gereĝojn. Entute CIS pasigis 36 monatojn proponante neniun demandon pri la monarkio aŭ sen demandi al la civitanoj ĉu ili preferus respublikon kiel ŝtatformon.
Fonto: ĵurnalo Público
La registaro argumentas ke CIS formulas malferman demandon pri la ĉefaj problemoj de Hispanio kaj la plejmulto el la enketitoj ne mencias la gereĝojn. Entute CIS pasigis 36 monatojn proponante neniun demandon pri la monarkio aŭ sen demandi al la civitanoj ĉu ili preferus respublikon kiel ŝtatformon.
| La hispana prezidento Mariano Rajoy kaj Filipo la 6a konversacias dum kunsido ĉe Instituto Cervantes |
Fonto: ĵurnalo Público
Etiquetes de comentaris:
CIS,
demando,
enketo,
esploro,
Mariano,
monarkio,
nhispana,
prezidento,
registaro,
reĝo
diumenge, 29 d’abril del 2018
Homĉeno en Montserrat petanta liberigon de sendependistoj
La KT nuligas katalunan leĝon
dissabte, 21 d’abril del 2018
Katalunaj tradicioj: La danco de la paŝtistetoj de Arboç kaj Joan del Riu-bastondanco
.
Joan del Riu en versio de la ensemblo Kaj Tiel Plu:
Peto de Noam Chomsky (en kolektiva manifesto)
![]() |
| Noam Chomsky petas, en manifesto, la tujan liberigon de la 9 enkarcerigitaj politikistoj kaj la reagon de Eŭropo por haltigi la subpremadon en Katalunio. Legu (angle) pri la manifesto ĉi tie |
dimecres, 18 d’abril del 2018
dilluns, 16 d’abril del 2018
Manifestacio Ni volas vin hejme (Barcelono, hodiaŭ)
Diversaj mondĵurnaloj informis pri la manifestacio favora al la politikaj prizonuloj : klaku ĉi tie
Ĝi estis videoregistrita helikoptere. Vidu ĉi tie
![]() |
| La manifestacion partoprenis 315.000 homoj laŭ informo de la urba polico |
dissabte, 14 d’abril del 2018
Mesaĝo de Jordi Sànchez disde la malliberejo al la morgaŭaj manifestantoj
![]() |
| Ni estas multaj pli ol ili volus, pluralaj laŭ niaj ideoj, unuiĝintaj en la defendo de la libereco kaj firmaj sur la neperforto. Lumon al okuloj kaj forton al la brakoj! Jordi Sànchez en : Viquipèdia |
Memorante pri la respubliko
dijous, 12 d’abril del 2018
Anarkiismo kiel identigilo de Katalunio

Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj ligitaj fare de la universala historio. Je internacia nivelo, Barcelono estas konata kiel la ĉefurbo de la divina acràcia (dia akratio) aŭ ankaŭ la Rosa de Foc (la Fajra Rozo).
Ĝi estis ankaŭ la ĉefurbo kie naskiĝis en 1907 Solidaritat Obrera, kaj tri jarojn poste, la Nacia Konfederacio de Laboristoj, la plej grava anarkiisma sindikato en la mondo, se oni kalkulas la nombron de aliĝantoj kaj ĝian influon en historiajn eventojn.
Malgraŭ tio, ni kutimiĝis al la nuntempaj kliŝoj, kiuj prezentas la katalunojn kiel homojn laboremajn, ordigemajn, seriozajn, ...adjektivoj kiuj malgrandigas la realon ĝis minimuma bildo, kaj kiuj estas ia tordiĝo de faktoj kun la celo subtile propagandi konkretajn interesojn. Por multaj observantoj de la 17a kaj 18 jarcentoj, la katalunoj estas perfortemuloj ĉar ili ne volas submetiĝi al trudita politika logiko, ĉar ili ne akordas kun la regantaj valoroj bazitaj sur submetiĝo kaj malegaleco.
Male, la analizoj majoritataj dum la 19a jarcento prezentas la katalunojn kiel amantoj de la laboro, la ordo kaj la seriozeco, ĉar la lokaj dominantaj grupoj sopiras al la valoroj kaj progreso de la burĝaro.
Malgraŭ tio, ke tre pova minoritato, en koalicio kun fremda ŝtato sukcesis krei kolektivan bildaron, domini la kulturpanoramon ĝis forpeli de la historia memoro la liberecanan mondon, la fakto estas ke ĝi ekzistas. Ĝi ekzistas kaj ĝi proponis revolucion kiu iluminis (aŭ terorigis) la mondon. Tion travivis niaj geavoj.
Malgraŭ tiu procezo mavidebliga, eblas percepti ĝin en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la kataluna socio.
Kantoj pri Amo kaj Anarkio. Ĉefkantisto: Joan Isaac
La filmo La ciutat cremada montras anarkiistojn dum lernado de Esperanto
dimecres, 11 d’abril del 2018
Kunvoko al manifestacio en Barcelono
Preskaŭ 2.400.000 balotis lastfoje favore al sendependisma politiko. Ili kaj ĉiuj ajn civitanoj kredantaj je demokratio estas kunvokitaj montri sian proteston kaj malakordon kun la maniero en kiu la hispana registaro decidis trakti la katalunian situacion, komparante sendependismon kun terorismo kaj ribeliĝo (antaŭ la perpleksa rigardo de EU kaj la tuta mondo)
Indas ankaŭ memorigi/sciigi ke la nuna hispana monarkio estis decidita de la diktatoro Francisco Franco kaj tiu institucio neniam submetiĝis al popola aprobo.
Por pli bone kompreni la sencon de respubliko por katalunoj (kaj por multaj hispanoj), bv. legi prie en Vikipedio
aŭ ĉe SATeH
Indas ankaŭ memorigi/sciigi ke la nuna hispana monarkio estis decidita de la diktatoro Francisco Franco kaj tiu institucio neniam submetiĝis al popola aprobo.
aŭ ĉe SATeH
dissabte, 7 d’abril del 2018
Puigdemont, iama gitaristo
En 2016, la kataluna prezidanto Puigdemont estis invitita ludi gitaron kun la rokgrupo Sopa de Cabra. La kanto estis Camins (vojoj), subtekstigita en esperanto: ĉi tie
divendres, 6 d’abril del 2018
Ne Puigdemont sed "Puigdemono" (aŭ Puĉdemono, laŭguste) ...laŭ hispana justico

Klarigoj:
Hispana supera juĝisto nome Pablo Llarena (prilegebla en hispana vikipedia) redaktis la akuzon pri ribelo kontraŭ la kataluna prezidanto Puigdemont kaj aliaj kat-ministroj kaj aktivistoj. En lia argumento li asertis ke la ribelantoj uzis perforton por puĉi kontraŭ Hispanio. Sed pruvoj pri tia perforto nenie troveblas. Llarena estis larĝe aplaŭdita de ĉiuj hispan-uniismaj sektoroj, politikaj kaj amaskomunikilaj. Laŭ multaj katalunoj, la tuto estas inventaĵo por provi malsukcesigi sendependismon. Sed la invento ne prosperas en la eŭropaj justicinstitucioj... kiuj montriĝas pli realismaj kaj objektivaj (kaj justaj)
La "demoneca vinjeto" aludas al la referendumo pri sendependeco (deklarita neleĝa far la Konstitucia Tribunalo de Hispanio) kiun la hispana registaro ne sukcesis eviti. Tiu referendumo vaste montrita en mondaj televidoj, en kiu policanoj amase batis balotantojn.
dijous, 5 d’abril del 2018
Kelkaj ĵurnaltitoloj de Vilaweb
![]() |
| Carles Puigdemont |
Svislando dementas Hispanion kaj neas ke ĝi petis antaŭ nelonge la areston de Falciani
![]() |
| Hervé Falciani |
Simona Levi: "La ekstradicio de Hervé estas interŝanĝo de homa karno pro politikaj motivoj". La aktivistino kunlaboris kun Falciani en diversaj okazoj.
![]() |
| Simona Levi |
![]() |
| J.LL. Trapero |
JxCat (centro-dekstra partio) denove proponas al Jordi Sànchez kiel kandidaton al la prezidanteco de la Generalitat (katalunia registaro).
La Komitato pri Homaj Rajtoj premas al Hispanio por ke ĝi respektu la politikajn rajtojn de Sànchez.
![]() |
| Ivo Vajgl |
Paul Mason: "Tute maleblas ke Puigdemont havu justan juĝadon en Hispanio". Ni konversaciis kun la prestiĝa brita ĵurnalisto.
![]() |
| Paul Mason |
Solé, Terricabras kaj Tremosa denuncas antaŭ la Eŭropa Komisiono ke la hispana justico uzas arbitre la eŭro-ordonojn
Demà pots ser tu (Morgaŭ povas okazi al vi): Òmnium kaj aliaj organizoj por la homaj rajtoj impulsas kampanjon por la defendo de la civilaj rajtoj.
Fonto: Vilaweb
dilluns, 2 d’abril del 2018
Kio estas la CDR-oj...Komitatoj por la Defendo de la Respubliko?
La Komitatoj por la Defendo de la Respubliko (katalune Comitès de Defensa de la República, mallonge CDR) estas grupoj aperintaj en Katalunio en 2017 kun la celo faciligi la efektivigon de la referendumo pri sendependeco de la pasinta 1a de oktobro (nuligita de la Konstitucia Tribunalo). Post la referendumo, ili adoptis la novan celon, t.e., batali por la plenumo de ĝia rezultato kaj la proklamon de la Kataluna Respubliko. Iliaj asembleoj aglutinas membrojn de asocioj, politikaj partioj, ekonomiaj kaj sportaj sektoroj.
Dum kelkaj tagoj antaŭ la dato de la referendumo, diversaj organizoj el la sendependisma maldekstro vokis al partopreno en la CDR-oj. Inter ili la Candidatura d'Unitat Popular (Unupopola Kandidateco), Endevant, Arran, La Sindikato de Studentoj de la Katalunaj Landoj kaj la sindikato Coordinadora Obrera Sindical.
La strategio adoptita de la CDR-oj konsistis en la strebo garantii la disvolvon de la referendumo. Ili vokis al okupado de balotejoj ekde vendrede la 29an ĝis dimanĉo la 1an de oktobro. La celo estis malhelpi ilian ŝlosiĝon kaj sigeliĝon dum la semajnfino kaj ankaŭ malebligi la vakigon dum la balotado. Laŭ la Hispana Delegitejo en Katalunio, la sabaton 30an, 162 balotejoj estis okupitaj.
Dum kelkaj tagoj antaŭ la dato de la referendumo, diversaj organizoj el la sendependisma maldekstro vokis al partopreno en la CDR-oj. Inter ili la Candidatura d'Unitat Popular (Unupopola Kandidateco), Endevant, Arran, La Sindikato de Studentoj de la Katalunaj Landoj kaj la sindikato Coordinadora Obrera Sindical.
La strategio adoptita de la CDR-oj konsistis en la strebo garantii la disvolvon de la referendumo. Ili vokis al okupado de balotejoj ekde vendrede la 29an ĝis dimanĉo la 1an de oktobro. La celo estis malhelpi ilian ŝlosiĝon kaj sigeliĝon dum la semajnfino kaj ankaŭ malebligi la vakigon dum la balotado. Laŭ la Hispana Delegitejo en Katalunio, la sabaton 30an, 162 balotejoj estis okupitaj.
La CDR-oj partoprenis ankaŭ en la ĝenerala striko okazinta la 3an de oktobro.
Laŭ mapigo far la CDR-oj, je dato 9an de novembro 2017, aktivis en Katalunio 230 komitatoj, ĉefe en Katalunio (Aŭtonoma Komunumo) sed ankaŭ stariĝis aliaj en Balearoj, Sardujo, Andoro kaj aliaj.
![]() |
| "Via povo baziĝas sur mia timo; se mi ne timas, vi ne plu havas povon" Séneca |
Fonto: Viquipèdia
dijous, 29 de març del 2018
Mallonge
55 flandraj deputitoj postulas al Rajoy cxesi la persekuton de la sendependismon kaj la retiriĝon de la artikolo 155
Eno kaj Varoufakis kolektadas subskribojn por subteni julian Assange, elkomunikita pro lia tvitado pri Katalunio
PSOE fingromontras al la CDR (Komitatoj por Defendo de la Respubliko): "ili estas la ĝermo de la kale Borroka" (=> strata batalado, t.e. la perfortaj stratotumultoj kutimaj en la epoko de aktiva ETA)
La estro de la fervojaj servoj de Mallorca
, Mateu capellà, minacas la laboristojn asertante ke ili ne rajtas montri la flavajn bantojn kiuj esprimas solidaron kun la katalunaj politikaj enkarcerigitoj
Advokato de la prezidento Puigdemont: "Estas tre solidaj elementoj kiuj pensigas ke la ekstradicio de Puigdemont povas esti rifuzita"
dissabte, 24 de març del 2018
diumenge, 4 de març del 2018
Cançó de carrer /Strata kanzono. Ramon Muntaner
Mi je la kvindekjar'
ne estu kiel patro
laca kaj sen ajna kred'
fivorto aŭ ridego
la brutiga labor'
futbalon la dimanĉo
kartludon ĉe trinkej'
tabako malmultkosta.
La televidad'
parolon sufokanta
ban' en malpura mar'
dum la ferisezono
Panjo en ŝvitlabor'
aĉet' kaj purigado
kaj mia infanfratar'
lernejo misinstrua.
Kia malplen'
eble nur vere plenvivas
kiuj mortas dum mortig'
sur la strat' aŭ milito.
Apostol' kaj gvidant'
elvoĉu alarmkrion!
saĝul' kaj laborul'
enpuŝegu la maŝinojn.
artist' el ajna art'
beligu la batalon.
Vir', virin', infanar'
el ĉiu lingv' kaj etno
mizerul' kaj venkit'
amaso ege nombra.
Esperu, kriu ni
la vokon fratigantan.
Ankoraŭ tempas nun
ankoraŭ jes ankoraŭ.
detruos ni ĉi mondon
stultan kaj senaniman.
fundamenton fosu ni
por vivo pli alta.
Pri Ramon Muntaner (hispane kaj katalune) en Vikipedio
Kataluna teksto kaj vivanta video: ĉi tie
dimarts, 27 de febrer del 2018
Analizo de Antoni Bassas (ĵurnalisto) pri la vizito de la reĝo al Katalunio. Kadre de la barcelona Mobile World Congress
Eblas sindemandi, moŝto, el kio konsistas defendi la Konstitucion, efektive. Ĉu sendi dekmil policanojn pribati du milionojn da homoj, kiuj dum pluraj jaroj pace manifestadas, kiuj ne nur restas neaŭskultitaj sed eĉ oni ilin minusvalorigas, homoj kiuj pretendas baloti...ne ŝajnas al mi ke tio estas inteligenta defendo de la Konstitucio. Tial, ŝajnas al mi mi eĉ malpli solve, prezenti eksterordinaran diskurson apud la bildo (pentraĵo) de Karlo la 3a en kiu li aperas kun bastono ĉe la mano, dum vi montris eĉ la minimuman empation al tiuj homoj. Mi ne scias ĝis kiu punkto vi mem kredas tion kion rakontas viaj kortesanoj, kius asertas ke via diskurso de la 3a de oktobro (pro/post la kataluna referendumo) analogias al tiu de la 23 de februaro de 1981 fare de via patro, la reĝo Juan Carlos. Tiu estas grandega eraro: Kiel oni povas kompari militan puĉon, kun mitraletoj en la parlamentejo, tankoj en la stratoj de Vanlencio kaj soldatoj kolektitaj en kazernoj...kun pli ol du milionoj da pacaj civitanoj klopodantaj baloti en referendumo armitaj per balotiloj kaj balotujoj?
Envere, ĉu vi scias kial vi aŭskultis kaseroladon (bruadon per kaseroloj) hieraŭ nokte? Ĉar ni esperis ion el vi. Certe ni seniluziiĝis. Akceptu tion kiel komplimenton. Esperi "ion" signifas minimumon, iun tonon aŭ adjektivon kiu distancigus vin de la mallertaj kaj aŭtoritatemaj mesaĝoj de la hispana registaro, kiu jam evidentigis ke ni nenion povas esperi el ĝi. Ni scias ke vi ne regas, nur regnas. Vi estas juĝanto kaj moderigisto. Ni ne esperis ke vi defendos la referendumon sed la 3an de oktobro ni aŭdis eĉ minimumon. Kiam vi diris al ni "Ni estas en malfacilaj momentoj, sed ni sukcesos antaŭeniri", tio ŝajnis kvazaŭ oni parolas pri iu terorisma atenco aŭ pri natura katastrofo anstataŭ pri normalaj homoj pace sin manifestantaj, petantaj esti konsultataj pri ilia politika estonteco, simile kiel okazis en Kanado aŭ Britio. Ĉu vere vi kredas ke tiu estas la plej bona maniero alproksimiĝi, en la 21a jarcento, en demokratia lando? Vi diris: "Niaj demokratiaj principoj estas fortaj ĉar ili estas bazitaj en la deziro de milionoj da hispanoj kunvivi en paco kaj libereco." Sed tion ni ne vidis kiam la hispanaj policanoj ekvojaĝis al Katalunio animitaj per la (surstrataj) krioj "Venku ilin!"
Rezulte el tio, nun estas en preventa prizono du demokratie elektitaj politikistoj kaj du politikaj aktivistoj, ĉiuj akuzitaj el krimoj kiuj ne estas pravigeblaj. Kaj la kataluna prezidento, kiu nun disponus pri la necesaj voĉdonoj por esti enpostenigita, en Belgio. La tuto starigas scenejon malfacilan por reiri al la normaleco.
Mi memorigas al vi pri la malĝoja historio de la kataluna statuto, voĉdonita de la popolo sen amendita de la Konstitucia Tribunalo. Oni ne povas diri ke ni ne agadis en akordo kun la leĝo. Mi supozas ke vi konscias pri la fakto subkuŝanta. Hispanio estos plurnacia aŭ ĝi ne estos. La kontraŭkataluna amashisterio ĉiam finiĝas damaĝante Hispanion, kaj igante ĝin pli malgranda. Vi scias kion signifas Barcelono. Vi mem nomis ĝin "tutmondurbo". Kaj ja veras, tio estas jam de jarcentoj: tra Barcelono eniris en Hispanion, la gazeteldonado, la radio, la televido, la fervojo, la aŭtovojoj kaj, de antaŭ multaj jaroj, la novaĵoj pri poŝtelefonado. Kaj la Respubiko.
Fonto: Ara
"De resu
dissabte, 17 de febrer del 2018
Antikva barcelona taksio
En la Muzeo pri Teknologio de Terrassa troveblas salono kun antikvaj motorveturiloj, inter ili la jena modelo de barcelona taksio, cirkulanta verŝajne en la komenco de la antaŭa jarcento.
dilluns, 15 de gener del 2018
La hispana registaro blokas la Bazan Enspezon en Katalunio
La Ministerio pri Laboro ordonis ĉesigi la pagon de la Renda Mínima Garantida (baza enspezo por civitanoj en situacio de povreco) pere de la artikolo 155 (tiu kiu servis por elpovigi la legitiman katalunan registaron). Sekve de tio, centoj da homoj ne ricevas monhelpon jam de antaŭ tri monatoj.
...
Nuntempe estas 27.000 homoj rajtigitaj ricevi la bazan enspezon, tiuj kiuj antaŭe ricevis la nun eksan Renda Mínima d'Inserció (Minimuma Enspezo por Ensociiĝo) sed en atendo estas aliaj 70.000 petoj.
...
Laŭ informis radio-kanalo SER, Generalitat (Kataluna Registaro) kredas ke la hispana registaro uzas la bazan enspezon kiel ilon por premi la katalunan registaron tiel ke ĝi malsukcesu.
Siaflanke, la sindikato CCOO de Katalunio, denuncas la paralizigon de la monhelpo, kiu "lasas sen monrimedoj la familiojn plej fragilajn", laŭ deklarite al ĵurnalo Ara. Ĝi aldonas ke la baza enspezo estas "ne rezignebla" rajto kiu ne povas estis "dependanta de politikaj interesoj el iu ajn koloro".
Fonto: Directa
dilluns, 8 de gener del 2018
"Cassolada" (Kaserolado) neologismo de la jaro
La dua pozicio estis por "fer pinya"(strobilumi=> grupe subteni, simboligite per strobilo/=pinfrukto). Ankaŭ ricevis multajn voĉdonojn la terminoj "feminicidi" (feminicido => morto de virino pro murdo) kaj "micromasclisme" (mikromasklismo => seksismaj kondutoj ofte preteratentataj en la ĉiutaga vivo)
"Cassolada" ĝis nun, laŭ Diccionari de la Llengua Catalana signifis nur manĝo sole kuirita per kaserolo. Ekde hodiaŭ tamen, la kataluna Diccionari aldonas novan sencon: "kolektiva protesto en kiu oni bruas per kaseroloj". Tiel decidis 23,8% el 5.600 homoj kiuj partoprenis en la kvara malferma alvoko organizita de la Neologia Observejo de la Universitato Pompeu Fabra kaj la Instituto pri Katalunaj Esploroj, kun la celo elekti la neologismon de la jaro.
Fonto: Ara
diumenge, 7 de gener del 2018
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...








































