dimarts, 15 de maig del 2018

Klarigo pri la situacio en Hispanio

Verŝajne elekstere ne facilas kompreni la konflikton okazanta en Hispanio, do, mi proponas klarigon kiu eble helpos:

Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)

Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)

Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).

La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.

Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.

Manifestacio por peti liberigon de politikaj prizonuloj. Placo de la Katedralo, Barcelono, 16a de majo 2018a