dimarts, 1 de maig del 2018

Okazis antaŭ du jaroj...

Barcelono iĝis la unua ‘vegan-amika’ urbo en la mondo.

Barcelono sin deklaris ”urbo vegan-amika’’, tio estas, urbo amika al la vegetara kaj vegana kulturoj. Tiel aprobiĝis en la komisiono de Ekonomio kaj Financoj de la Urbodomo de Barcelono (Hispanio) en propono iniciatita de Respublika Maldekstro de Katalunio, kiu kalkulis je la voĉdonoj de la partioj Bcomú, CiU, PSC kaj la CUP kaj la sindeteno de Civitanoj kaj Popola Partio.
Per tiu ĉi aprobo, Barcelono akiris la devon akceli serion de agadoj por ke la urbo iĝu ”Veg-Friendly” (VeganAmika). Unu el ĉi tiuj ĉi estas la aliĝo al la internacia kampanjo ‘Senviandaj lundoj’ (Meat Free Monday) por ke la nutrado kiu venas el la registaraj instancoj de la urbo estu vegetara “volonte” ĉiun lundon.
Kreado de la ‘BCNvegPoint’ (vegana informejo pri veganismo en Barcelono) kaj nova vegetara gvidlibro.
Ĉi tiu interkonsento inkluzivas la kreadon de la ‘BCNvegPoint’ kiel renkontiĝejo por entreprenemuloj, neregistaraj organizoj, konsumantoj kaj investantoj kun la celo favorigi la etan kaj mezan lokan komercadon, proksima, vegana kaj vegetara, laŭ la teksto de la propono.
La publikigado de nova vegetara gvidlibro de Barcelono kaj la kreado de poŝtelefona aplikaĵo por informi la barcelonanojn kaj turistojn pri la vegetara kaj vegana komerco estas aliaj el la iniciatoj.
Alfred Bosch, prezidanto de la municipa grupo de Respublika Maldekstro de Katalunio, dankis al la grupoj kiuj subtenis la proponon kaj asertis ke “per tiu ĉi nova kompromiso Barcelono ree montras, kiel ĝi jam faris aliajn fojojn, ke ni estas avangarda urbo pri la respekto al la medio, la homoj kaj la bestoj”. Tamen, Popola Partio kaj Civitanoj sindetenisĉar ili konsideras ke tiu ĉi decido devus esti ”persona afero” kaj ke ĝi povus “limigi la liberecon pri manĝokutimoj”.
Novaĵo reproduktita el: VeganArto