Oni atendas ke la manifestacio por la defendo de la Respubliko kaj subteno la la kataluna registaro (Generalitat) la venontan 7an de decembro en Bruselo estos tre multnombra. Laŭ la ĵurnalo La Libre, preskaŭ ĉiuj hoteloj de la brusela regiono (dekok mil ĉambroj) estas plenrezervitaj.
La suverenecaj asocioj organizis kelkajn veturadojn per aviadilo kaj buso por transporti kiel eble plej multajn partoprenantojn, La manifestacio komenciĝos je la 11a h. en la parko de La Kvindekjariĝo, apud la avenuo Tervuren (metroo Merode) kaj finiĝos en la placo Schumann, antaŭ la sidejo de la Eŭropa Komisiono kaj la Konsilio de Eŭropa Unio. La marŝon oni fermos per politika interveno en kiu partoprenos internaciaj eminentuloj kaj reprezentantoj de la suverismaj organizoj.
Fonto: Vilaweb
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada