dimarts, 28 de novembre del 2017

Hispano-Suiza. Historio de la iama prestiĝa fabriko

Cikonio, la simbolo de la marko

Hispano-Suiza, ofte skribite Hispano Suiza, estis inĝeniera kaj  priveturila kataluna firmao kiu elstaris pro la produktado de luksaj veturiloj, sportkonkursaj aŭtomobiloj  kaj aviadilaj motoroj dum la periodo antaŭa al la dua mondmilito.
Ĝi estis fondata en Barcelono en 1904, la entrepreno estis aĉetita de ENASA, entrepreno kreita de la hispana Industria Nacia Instituto (INI) en1946. Ĝiaj instalaĵoj en Sagrera (Barcelono) estis destinataj al la fabrikado de kamionoj kun la marko Pegaso. Aliflanke, ĝia franca filio estis aĉetita de la aeronaŭtika entrepreno Snecma en 1968.


Antaŭhistorio

En 1898, la valencia artileria kapitano Emilio de la Cuadra startigis produktadon de elektraj aŭtomobiloj en Barcelono, per la nomo La Cuadra. En Parizo li konatiĝis kun fama svisa inĝeniero Marc Birkigt kaj decidis kontrakti lin por labori en lia entrepreno en Katalunio. La Cuadra konstruis sian unuan motoron de benzino surbaze  de la plandesegnoj de Birkigt. Ĉirkaŭ la jaro 1902, la propieteco de la firmao transiris al unu el ĝiaj kreditoroj, José Maria Castro, kiu estis asociiĝinta kun la bankisto Gironès. La firmao iĝis J. Castro en Comandita. Fábrica Hispano-Suiza de Automóviles. Sed ankaŭ tiu ĉi nova firmao bankrotis, en 1903. Tiam, grupo de investantoj, gvidataj de Damià Mateu, Francesc Seix kaj mem Marc Birkigt, decidis ĝin revivigi per investo de monkapitalo.

Hispano-Suiza E-30

Fondo

Fine, en 1904, oni fondis en Barcelono Hispano-Suiza Fábrica de Automóviles S.A. dediĉita al la fabrikado de aŭtomobiloj. Ĝi situis samloke kiel estis starigita la eksa entrepreno J. Castro, en la strato Floridablanca. La impulsantoj estis Damià Mateu kaj Birkigt. Tiu lasta surprenis la teknikan direktadon jam de la komenco de la konstituiĝo. En tiu jaro aperis la unua veturilo, aĉetita de argentina kliento. La marko Hispano-Suiza estis publike prezentita en la Salono de la Automobilo de Parizo. Dum la unua jaro estis venditaj du aŭtomobiloj. En 1907 oni lanĉis la unuan aŭton kun 6 cilindroj fabrikitan en Hispanio

En 1908 la fabriko translokiĝis al Sagrera-Sant Andreu (ĉe la nuna parko Pegaso). Tie estis produktita la modelo nomata La Sardina. Tiujare, la firmao eksportis aŭtomobilojn al Rusio kaj al Suda Ameriko. En 1910, la modelo Copa Catalunya venkis en diversaj sportkonkuroj, kiel tiu de Oostende. Hispano-Suiza estis la unua fabrikanto de aŭtoj por konkuroj kaj tre baldaŭ ĝi atingis sukcesojn en internaciaj eventoj, inter ili la venkon en la Coupe de l'Auto (1910). La unua atingita per auto 4-cilindra en la plej grava konkuro de tiama epoko.

Modelo Sardina, 1908



La hispana reĝo Alfonso la 13a interesiĝis pri Hispano-Suiza kaj aĉetis iujn, fariĝinte ankaŭ akciulo de la firmao. La veturilo fabrikita por li estis tre simila al Copa Catalunya sed kun motoro pli adaptita al civila uzo. La aŭto estis populare konata kiel Alfons 13a, post la koncerna permeso far la reĝa domo. Post ioma tempo, famuloj kiaj Ava Gardner aŭ Picasso aĉetis aŭtojn Hispano-Suiza.

En 1909 oni prezentis en la Salono de Parizo la modelon H6 ekipita per servobremso. Tiu novaĵo timigis  aliajn firmaojn, inter ili, General Motors kaj Rolls Royce, ĝis kiam ili aĉetis la patenton. Rolls Royce plu daŭrigis ĝian muntadon ĝis 1968. Per unu el tiuj H6, Alfonso la 13a venkis la supreniron de Cuesta de las Perdices (Supreniro de la Perdrikoj).


H. 6C , 1933
Hispano-Suiza Alfonso XIII (9328433465).jpg
Alfons 13a, 1910
Hispano Suiza T49 cabriolet 1929.jpg
T49 Cabriolet 1929

Respubliko kaj velko
Kiam oni proklamis la duan Hispanan Respublikon en 1931, Alfonso la 13a ekziliĝas kaj Hispano-Suiza, pro sia luksa simbolismo iĝas  kvazaŭ provoko de riĉuloj. En 1933 oni prezentas la modelon J12 kun 12 cilindroj, potenca akceliĝo kaj milda bruo. En 1935 forpasas Damià Mateu, kio plirapidigas la velkiĝon de la entrepreno komenciĝanta en 1931. La prezidanteco de la firmao transiras al Miquel Mateu. Kelkaj monatoj poste eksplodas la Hispana Intercivitana Milito kaj Ĝeneralitat (la kataluna registaro) kolektivigas la fabrikon.
Fine de la milito, la antikvaj proprietuloj rehavas la entreprenon sed la ekonomio estas en recesio kaj la aŭtoj estas luksaj produktoj tre malfacile vendeblaj. En 1946 INI akiras la fabrikon de Sagrera por iniciati aktivadon de la nova marko ENASA, kiu de nun fabrikos kamionojn kun la nomo Pegaso.

Eltradukita el: Viquipèdia