dimecres, 1 de novembre del 2017

La anarki-sindikatistoj esprimiĝas pri la situacio en Katalunio

Ni, subskribintaj organizaĵoj, dividas la maltrankvilon koncerne la situacion en Katalunio, la represion plenumitan de la Ŝtato kaj ties nunajn kaj estontajn konsekvencojn konsistantajn en perdo de rajtoj kaj liberecoj, kaj koncerne la kreskon de malnova naciismo en granda parto de la hispana Ŝtato.

Ni defendas la emancipiĝon de ĉiuj laboristoj de Katalunio kaj de la tuta mondo. Eble, en tiu kunteksto, ni ne komprenas la rajton al memdetermino sammaniere kiel la partioj kaj naciaj organizaĵoj. Laŭ ni, temas pri rajto al memmastrumado sur difinita teritorio.

Komprenita ĉi-maniere, la memdetermino konsistas en kontrolo de produktado kaj konsumado fare de la laboristoj, rekta demokratio de la bazo ĝis la pinto, organizita laŭ la federismaj principoj. Ĝi ne konsistas en starigo de novaj landlimoj aŭ kreado de nova Ŝtato. Kiel internaciistoj, ni opinias, ke la solidareco inter la laboristoj ne devas esti limigita al la ŝtataj landlimoj. Pro tio, tute ne gravas por ni, kie ili situiĝas.

Kio vere maltrankviligas nin, estas la reago en la cetero de la Ŝtato ; ekzaltiĝo de malfreŝa «hispaniismo», kiu memorigas estintajn periodojn, kuraĝigitajn de la amasinformiloj, akorde kun la aŭtoritata miskonduto de la registaro. Tiu situacio estas evidenta de post la enkarcerigo de personoj, kiuj laŭdis malobeemajn agojn, aŭ la aplikado de la artikolo 155 de la Konstitucio. 

Ni konsciiĝas, ke tiu naciisma ekapero starigas la bazojn de estontaj limigoj de rajtoj kaj liberecoj, kontraŭ kiuj ni devas protekti nin. La fervora unuiĝo de la laŭdire «demokrataj fortoj» por pravigi la represion, aŭguras malklaran horizonton por ĉiuj estontaj disidentoj. Ŝajnas, ke la post-frankisma reĝimo, kiu regas nin de antaŭ 40 jaroj, grupiĝas por garantii sian kontinuadon.

Tiu reĝimo, kiu ekzistis kaj ekzistas en Katalunio same kiel en la cetero de la hispana Ŝtato, timas por sia propra daŭrigo. Amplekse kontestita kaj spertante profundan krizon de laŭleĝeco, ĝi observas, alarmita, la kreskantan nombron de malfermitaj frontoj. Krom la minaco kontraŭ la teritoria integriĝo de la Ŝtato, aldoniĝas la skandaloj pri koruptado, la perdo de prestiĝo de la monarkio, la kontestado de la drastaj aranĝoj suferitaj de la loĝantaro, la malkontenteco estigita de la sklavismo en la laboro pro la lastaj reformoj de la laboro, pri la emerita aĝo, la malaltigo de la pensioj, ktp… 

La senĉesaj alvokoj de la aŭtoritatoj por defendi la konstitucion, koincidas fakte kun la klopodoj plenumitaj por interrompi tiun veran krizon pri propra ekzistado, kiu maltrankviligas ilin. La danĝero estas, ke en tiu procezo la represiaj sintenoj – kiel tiuj, kiuj okazis antaŭnelonge en pluraj katalanaj urboj – fariĝu la normo. Aŭ sintenoj eĉ pli gravaj. 

Evidente, ni ne scias kien kondukos la eventoj. Ni restados atentaj pri la okazaĵoj, pretaj defendi la interesojn de la laboristoj ĉie en la Ŝtato. Ni kontraŭstaros per ĉiuj niaj fortoj la represion kaj la normaligon de ekstremdekstraj sintenoj, kiujn ni jam observas. Kompreneble, ni ne lasos nin manipuli de la strategioj de la politikaj partioj, kies celoj ne koincidas kun niaj. Samtempe, ni ne ĉesigos apogi la mobilizadon de la laboristaro, kiam tion ĝi decidos. Finfine tio estas momento forigi la ordonojn de la politikaj kaj ekonomiaj elitoj, kiuj de tro longe kontrolas la teritorion, nur por servadi, ekskluzive, siajn proprajn interesojn.

Kiel klasaj sindikataj organizaĵoj, liberecanaj kaj luktantaj, ni estos sur la stratoj dum la mobilizadoj, kiel ni faris en multaj aliaj okazoj, kontraŭ la represio, la malkreskado de la rajtoj kaj liberecoj, kaj kontraŭ la koruptado.

Eble la kataluna krizo estos la fino de ia Ŝtatmodelo, kiu agonias. Ke tiu ŝanĝiĝo trovos solvon en iun direkton aŭ alian, dependas de nia kapableco, kiel klaso, konduki la procezon en direkton inversan al la represio kaj la kreskado de naciismoj. Ni fidu nian kapablecon akiri finan rezulton kun pli da liberecoj kaj rajtoj, kaj ne inversan rezulton. La situacio estas grava.

Por rajtoj kaj liberecoj!
Kontraŭ la represio de la laboristaj klasoj!

Deklaracio kun-subskribitaj de tri anarki-sindikatistaj organizaĵoj:

Resultado de imaxes para solidaridad obrera

Confederación general del trabajo
Confederación nacional del trabajo
Solidaridad obrera

http://cgt.org.es/noticias-cgt/comunicados/ante-la-situacion-en-catalunya