Centoj da homoj el ĉiuj aĝoj koncentriĝis hodiaŭ lunde ĉirkaŭ la stacidomo Sants, en Barcelono. Temas pri la 15a sinsekva tago de protestoj kontraŭ la verdikto kiu kondamnis la sendependistojn. La agado estis kunvokita de CDR (Komitatoj por la Defendo de la Respubliko) kaj la celo estis ĉirkaŭi la stacidomon, kiu estis sekurigita per ĉeno de policanoj.
dilluns, 28 d’octubre del 2019
dissabte, 26 d’octubre del 2019
Centmiloj en la hodiaŭa manifestacio de Barcelono
Nova manifestacio por protesti kontraŭ la verdikto kaj la subpremado kolektigis kelkajn centmilojn de civitanoj el diversaj ideologioj.
Ĝis 115 kolektivoj, asocioj kaj sindikatoj de la civila socio aliĝis la pasintan 14an de oktobro al la manifesto kiu montras la rifuzon de la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kiu kondamnas naŭ sendependismajn gvidantojn al punoj de inter 9 kaj 13 jaroj da prizono, pro deliktoj de sedicio kaj misuzo de publika monhavo. Inter la subskribintoj de la manifesto estas: Òmnium Cultural, sindikato CCOO, intersindikata-CSC, En Peu de Pau (Stara por Paco), sindikato UGT, SOS-rasismo, UFEC (Unio de Sportfederacioj), sindikato USOC, Stop Mare Mortum (savŝipo-organizo por rifuĝantoj), Platformo por la Lingvo, SEPC (Studenta Sindikato)...ĉiuj ili konsentis, ke la verdikto estas la kulmino de procezo kondukanta al enjuĝiĝo kiu neniam devintus esti okazinta.
Ĝis 115 kolektivoj, asocioj kaj sindikatoj de la civila socio aliĝis la pasintan 14an de oktobro al la manifesto kiu montras la rifuzon de la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kiu kondamnas naŭ sendependismajn gvidantojn al punoj de inter 9 kaj 13 jaroj da prizono, pro deliktoj de sedicio kaj misuzo de publika monhavo. Inter la subskribintoj de la manifesto estas: Òmnium Cultural, sindikato CCOO, intersindikata-CSC, En Peu de Pau (Stara por Paco), sindikato UGT, SOS-rasismo, UFEC (Unio de Sportfederacioj), sindikato USOC, Stop Mare Mortum (savŝipo-organizo por rifuĝantoj), Platformo por la Lingvo, SEPC (Studenta Sindikato)...ĉiuj ili konsentis, ke la verdikto estas la kulmino de procezo kondukanta al enjuĝiĝo kiu neniam devintus esti okazinta.


![]() |
"Ni volas vin hejme" |
![]() |
"Amnesto" "Ĉesu subpremado" |
![]() |
"Libereco" |
Fonto de la bildoj: Vilaweb
dijous, 24 d’octubre del 2019
Kunvoko al manifestacioj en Britio
Oni kunvokis al diversaj manifestacioj en Kimrio, Skotlando kaj Anglio kontraŭ la hispana subpremado kaj ĝia polica brutaleco. Dum ilia disvolvado oni postulos la liberigon de la politikaj prizonuloj kaj subtenos la aspiron al kataluna sendependeco.

Moto: Staru por Katalunio
dimarts, 22 d’octubre del 2019
diumenge, 20 d’octubre del 2019
Sondado pri hodiaŭa balotemo (elportita el Twitter)
En flava koloro Katalunio; en malhelblua Nafaro (Eŭsklando laŭ historio); en verda Eŭskio Kvankam neindikite en la grafikaĵo, la verŝajne plej voĉdonata partio en Katalunio estus ERC (Respublikana Maldekstro de Katalunio), la aliaj menciitaj estas JxCAT (centro-dekstra) kaj CUP (katalunismaj maldekstruloj, socialistoj+liberecanoj). Ĉiuj tri favoraj al sendependeco. Por viziti la sondadretejon klaku: ĉi tie |
Barcelona televidkanalo
Alia televidkanalo kiu sekvas tre proksime la okazaĵojn en Katalunio kaj ĉefe en Barcelono estas la loka televido de la ĉefurbo, nome Betevé. Per ĝi vi povos vidi fotojn kaj spekti videojn, kaj provi kompreni la informojn se vi estas familiarigita kun latinidaj lingvoj (Esperanto ankaŭ helpos vin plejverŝajne)
![]() |
"Malmultaj tumultoj en la kvina tago de protestoj kontraŭ la verdikto en Barcelono" |
Sekvoj de la manifestacioj ĝis nun
La ĵurnalisto kaj politikologo Carles Heredia informas jene:
1 gravega vundito
9 gravaj vunditoj
Centoj da vunditoj
3 homoj perdis okulon, pri 1 oni atendas evoluon
17 junuloj malliberigitaj
Centoj da arestitoj
Se vi havas alireblon al Facebook, eblas spekti la polican brutalecon per video: ĉi tie
1 gravega vundito
9 gravaj vunditoj
Centoj da vunditoj
3 homoj perdis okulon, pri 1 oni atendas evoluon
17 junuloj malliberigitaj
Centoj da arestitoj
Se vi havas alireblon al Facebook, eblas spekti la polican brutalecon per video: ĉi tie
dissabte, 19 d’octubre del 2019
Voko de Demokratia Tsunamo al interparolado
"Ni alvokas al internacia komunumo preni klaran sintenon favore al la solvo de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio, bazita sur dialogo kaj respekto. Estas unu sola vojo: sidi kaj paroli, sidi kaj paroli."
Retĵurnaloj por scipovantoj de la angla
Mi memorigas ke, la kataluna retĵurnalo Vilaweb publikigas version de siaj novaĵoj en la angla. Vilaweb sekvas tre proksime kaj abunde la politikajn kaj sociajn okazaĵojn de Katalunio.
Alternative oni povas ankaŭ viziti la retan anglan version de la ĵurnalo Ara, kie vi trovos pli da informoj malpli koncentritaj en nia lando.
Alternative oni povas ankaŭ viziti la retan anglan version de la ĵurnalo Ara, kie vi trovos pli da informoj malpli koncentritaj en nia lando.
Manifestacio en San Sebastián-Donosti (Eŭskio)
En San Sebastián estis organizita grandega manifestacio en solidareco kun Katalunio. La manifestantoj lanĉis sloganojn en la kataluna lingvo, kiel ekzemple: "els carrers seran sempre nostres" ("la stratoj estos ĉiam niaj"=> "niaj" signifas ĉi kaze "de la kontraŭfaŝismaj civitanoj"). La manifestaciantoj laŭtvoĉis ankaŭ por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj kaj la sendependecon.

Fonto: Vilaweb
Sesa sinsekva tago de protestoj
Miloj da homoj protestas kontraŭ la subpremado kaj la polica brutaleco

La kataluna prezidento Torra postulas tujan kunvenon kun Pedro Sánchez por solvi la konflikton kun Katalunio. Li asertas ke, "neniu perforto nin reprezentas"

La prezidanto de la kataluna parlamento, la urbestrino de Barcelono, la sindikatoj, reprezentantoj de la entreprenistoj kaj diversaj asocioj kunvenas por "fini ĉiujn perfortojn"

La Konsilio por la Respubliko petas al la kataluna polico ke ili agadu kiel "demokratia polico". Ĝi petas ankaŭ la retitiĝon de la hispanaj polico kaj sekureckorpusoj el Katalunio

Ok gravaj vunditoj kaj unu tre grava okaze de la tumultoj en Barcelono.
Almenaŭ 58 ĵurnalistoj ricevis agreson dum ili disvolvigis sian surstratan informlaboron.
Internacia Amnesto denuncas la troan uzon de la forto far la polico kontraŭ la manifestaciantoj
La sendependentismo respondas al al hispana tribunalo per kolapso de la lando (Katalunio)

Fonto: Ara
divendres, 18 d’octubre del 2019
La gazetaro diras...
- Le Monde: "La Marŝoj por la Libereco blokas la ĉefajn alirojn al Barcelono pro la ĝenerala striko."
- Le Soir: "Ĝenerala striko en Katalunio; nuligitaj flugoj kaj blokitaj ŝoseoj."
- France Info: "Kvin demandoj pri la gigantaj manifestacioj de Katalunio"
- The Guardian: "La ĝenerala striko de Katalunio fermas Barcelonon."
- Reuters: "Miloj da homoj alvenas en Barcelonon je la kvina tago de manifestacioj."
- La Reppublica: "Katalunio, kunfrontiĝoj kaj tumultoj; prokrastiĝas la Barça-Madrid, oni fermas la Sagrada Familia-n."
- AFP: "Ĝenerala striko en Katalunio kaj la Marŝoj por la Libereco alvenas en Barcelonon."
- Euronews: "Kiel aperas la protestoj de Barcelono kun tiuj de Honkongo?"
- BBC: "La protestoj de Barcelono fermas la templon de Sagrada Família."
- Daily Mail: "Miloj da manifestaciantoj marŝas tra Katalunio."
- The Independent: "Miloj da katalunoj marŝas post la enprizonigo de sendependismaj gvidantoj."
fonto: Vilaweb
Okazaĵoj ĝis vendredo
Manifestaciantoj kolapsas la centron de Barcelono
La hispana polico pafas per gumkugloj en urba strato
La Marŝoj por la Libereco enskribiĝas en la historio
La ĝenerala striko, pli sekvata ol la antaŭa (3an de oktobro)
Komitatoj por Defendo de la Respubliko vokas al urba tendumado
Pikniko por la Respubliko kolapsas la ĉirkaŭon de Sagrada Família
La ŝtato provas bloki la retejon de DemokratiaTsunamo
Alerta Solidària denuncas la enprizonigon de naŭ manifesaciantoj
Comuns (kataluna maldekstrularo) kunvokas al la manifestacioj
Daŭrigu la informiĝon per bildoj kaj videoj ĉe: Vilaweb
Iru rekte al la fotaro: ĉi tie
La kataluna tv-kanalo TV3 ankaŭ informas ofte pri la okazaĵoj
Ĝenerala striko en Katalunio

La ĝenerala striko komenciĝas kune kun trafikinterrompo en la aŭtoŝoseoj AP-7, AP-2 kaj aliaj ŝoseoj
Estis kunvokita por hodiaŭ ĝenerala striko por protesti kontraŭ la verdikto de la hispana Supera Tribunalo. Oni antaŭvidas amasan partoprenon kaj interrompojn de la cirkulado de veturiloj ekde frue matene. Vespere la Marŝoj por la Libereco kunfluos en Barcelono. Oni antaŭvidis grandan manifestacion kiu eliros el la kvartalo Gràcia (Jardinetes de Gràcia)
Fonto: Vilaweb
Fonto: Vilaweb
dimecres, 16 d’octubre del 2019
Marŝoj por la Libereco (Marxes per la Llibertat)

Kataluna Nacia Asembleo kaj Òmnium Cultural organizis unuiĝan kaj multnombran aktivaĵon por respondi al la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kontraŭ la kataluna procezo. Temas pri kvin marŝoj, t.n. Marxes per la Llibertat (Marŝoj por la Libereco), kiuj eliris el kvin urboj: Girona, Vic, Berga, Tàrrega kaj Tarragona. Ili trairos vilaĝon post vilaĝo ĝis alveni, vendrede, en Barcelonon. La kolumnoj kunfluos en manifestacio kunvokita de sindikatoj je la 17 h. ĉe Jardinets de Gràcia (konata ĝardeneto en kvartalo Gràcia).
.

Krom tio, la Komitatoj por Defendo de la Respubliko, kiuj subtenas la iniciaton, origanizos sesan kolumnon, kiu ekos vendrede el urbo Castelldefels direkte al Barcelono.
La marŝoj komenciĝas du tagojn post la publikigo de la verdikto kontraŭ la kataluna procezo, kiu instigis ondon da protestoj kaj indigniĝoj jam lunde matene. La sukcesa amasokupado de la barcelona flughaveno far Demokratia Tsunamo, la surpriza blokado de la madrida flughaveno en Madrido, la homkolektiĝoj lunde vespere krom trafikinterrompoj hieraŭ, ĉie en Katalunio, estis la precedencoj de la marŝoj.
Fonto: Vilaweb

Fonto: Vilaweb

dilluns, 14 d’octubre del 2019
La futbala trejnisto Josep Guardiola petas internacian intervenon
La futbala trejnisto Josep Guardiola publikigis, nome de la Demokratia Tsunamo, videodeklaron por peti la intervenon de la internacia komunumo antaŭ la aŭtoritatema misevoluo de Hispanio kaj postulas dialogon kun la hispana prezidento Sánchez. La video estis diskonigita de la amaskomunikiloj BBC, France Press kaj TV3.
Fonto: Nacio Digital
Protestoj en Katalunio (kaj Hispanio)
Homkoncentriĝoj en placoj kaj stratoj de Katalunio
Publika protesto de la nuna kataluna parlamentestro kaj de la eksaj
Madrida flughaveno kolapsita per malrapidmarŝo de centos da aŭtoj
Miloj da manifestantoj kolektiĝas en la flughaveno de Barcelono (pli ol cent flugoj estis nuligitaj, la polico vundigis kvindekses homojn)
La ekzilita kataluna prezidento Carles Puigdemont vokas al ĉies mobilizo
La urbestrino de Barcelono, Ada Colau, petas al la civitanaro altigi la voĉon kontraŭ la maljusteco
La Internacia Komitato de Juristoj denuncas Hispanion: " La kondamno de la katalunaj gvidantoj atencas kontraŭ la homaj rajtoj"
Teatroj, festivaloj, eldonejoj kaj librovendejoj nuligas siajn programitajn aktivaĵojn
Miloj da homoj en Valencilando manifestacias por montri rifuzon al la kondamno
Sportaj kluboj kaj sportasocioj asertas publike: "Prizono ne estas la solvo"
Nicola Sturgeon: "La estonteco de Katalunio devas decidiĝi tra balotujoj ne en juĝejoj"




Fonto: Vilaweb kaj Ara
Publika protesto de la nuna kataluna parlamentestro kaj de la eksaj
Madrida flughaveno kolapsita per malrapidmarŝo de centos da aŭtoj
Miloj da manifestantoj kolektiĝas en la flughaveno de Barcelono (pli ol cent flugoj estis nuligitaj, la polico vundigis kvindekses homojn)
La ekzilita kataluna prezidento Carles Puigdemont vokas al ĉies mobilizo
La urbestrino de Barcelono, Ada Colau, petas al la civitanaro altigi la voĉon kontraŭ la maljusteco
La Internacia Komitato de Juristoj denuncas Hispanion: " La kondamno de la katalunaj gvidantoj atencas kontraŭ la homaj rajtoj"
Teatroj, festivaloj, eldonejoj kaj librovendejoj nuligas siajn programitajn aktivaĵojn
Miloj da homoj en Valencilando manifestacias por montri rifuzon al la kondamno
Sportaj kluboj kaj sportasocioj asertas publike: "Prizono ne estas la solvo"
Nicola Sturgeon: "La estonteco de Katalunio devas decidiĝi tra balotujoj ne en juĝejoj"




Fonto: Vilaweb kaj Ara
La protestoj en Katalunio kontraŭ la verdikto. La Demokratia Tsunamo
![]() |
"RAJTOJ·LIBERECO·MEMDETERMINO" |
Kio estas Tsunami Democràtic? jen mi tradukas informon de la retĵurnalo Vilaweb, kiu reproduktas la sin prezenton de la respondeculoj:
La Demokratia Tsunamo estas iniciato kiu prezentiĝis tra la sociaj retoj, ĝi aperis el la civila socio kaj ĝuas la komplicecon de ĉiuj sendependismaj partioj kaj asocioj. La celo estas vehikuli la respondon al la verdikto de la hispana Supera Tribunalo pri la kataluna sendependiĝa procezo. Tiu ĉi respondo baziĝas sur la neperforto kaj la civila malobeemo.
Jen bildekzemplo de Tsunami-mesaĝo en Twitter:
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...