dimecres, 16 d’octubre del 2019

Marŝoj por la Libereco (Marxes per la Llibertat)

Marxes per la Llibertat

Kataluna Nacia Asembleo kaj Òmnium Cultural organizis unuiĝan kaj multnombran aktivaĵon por respondi al la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kontraŭ la kataluna procezo. Temas pri kvin marŝoj, t.n. Marxes per la Llibertat (Marŝoj por la Libereco), kiuj eliris el kvin urboj: Girona, Vic, Berga, Tàrrega kaj Tarragona. Ili trairos vilaĝon post vilaĝo ĝis alveni, vendrede, en Barcelonon. La kolumnoj kunfluos en manifestacio kunvokita de sindikatoj je la 17 h. ĉe Jardinets de Gràcia (konata ĝardeneto en kvartalo Gràcia).

.

Krom tio, la Komitatoj por Defendo de la Respubliko, kiuj subtenas la iniciaton, origanizos sesan kolumnon, kiu ekos vendrede el urbo Castelldefels direkte al Barcelono.

La marŝoj komenciĝas du tagojn post la publikigo de la verdikto kontraŭ la kataluna procezo, kiu instigis ondon da protestoj kaj indigniĝoj jam lunde matene. La sukcesa amasokupado de la barcelona flughaveno far Demokratia Tsunamo, la surpriza blokado de la madrida flughaveno en Madrido, la homkolektiĝoj lunde vespere krom trafikinterrompoj hieraŭ, ĉie en Katalunio, estis la precedencoj de la marŝoj.

Fonto: Vilaweb

Imatge de la Marxa organitzada per l'ANC a Tàrrega / PERE VIRIGILI


Fonto de la bildo: Ara

Imatge