dilluns, 14 d’octubre del 2019

La protestoj en Katalunio kontraŭ la verdikto. La Demokratia Tsunamo

"RAJTOJ·LIBERECO·MEMDETERMINO"
Sub la nomo Tsunami Democràtic (Demokratia Tsunamo) antaŭeniras socia anonima iniciato kiu celas kunordigi la civitanan proteston kontraŭ la prizona verdikto de la gvidantoj de la sendependisma popola movado.
Kio estas Tsunami Democràtic? jen mi tradukas informon de la retĵurnalo Vilaweb, kiu reproduktas la sin prezenton de la respondeculoj:

La Demokratia Tsunamo estas iniciato kiu prezentiĝis tra la sociaj retoj, ĝi aperis el la civila socio kaj ĝuas la komplicecon de ĉiuj sendependismaj partioj kaj asocioj. La celo estas vehikuli la respondon al la verdikto de la hispana Supera Tribunalo pri la kataluna sendependiĝa procezo. Tiu ĉi respondo baziĝas sur la neperforto kaj la civila malobeemo.

Jen bildekzemplo de Tsunami-mesaĝo en Twitter:

"Ni reprenu la iniciatemon! Per la neperforto kaj la civila malobeado kiel iloj, ni superpaŝu la verdikton. Ni ŝanĝu la staton de la aferoj: aliĝu al la #Demokrata Tsunamo Vi estas la tsunamo!"

Demokrata Tsunamo lanĉis kanton La força de la gent ( La forto de la homoj) akompanata de bildoj: