Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris voĉdonoj. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris voĉdonoj. Mostrar tots els missatges

dissabte, 8 de febrer del 2020

Esploro de la Eŭropa Komisiono situas Katalunion kiel la regionon plej tolerema al enmigrado


(Anteil der Stimmen = Procento de voĉdonoj)

La germana ĵurnalo Zeit ellaboris mapon surbaze de la datumoj de la lastaj eŭropaj elektoj

Esploro de la Komuna Esplorcentro de la Eŭropa Komisiono analizis la elekto-rezultatojn en 80.000 teritoriojn de UE por elmontri la rifuzon al enmigrado kaj la eŭroskeptikismon, per datumoj de la Eŭrobarometro inter 2011 kaj 2019. La pristudo koncludis ke, ju pli da kontraŭenmigrado des pli da eŭroskeptikismo.

La germana ĵurnalo Zeit ellaboris mapon surbaze de la lastaj eŭropaj elektoj kiu montras Katalunion kiel unu el la teritorioj de UE kun plej malalta procento de voĉdonoj, tio estas, pli kontraŭrasisma. La zonoj blue farbitaj indikas la procenton pli malgrandan de voĉdonoj kontraŭ enmigrado, dum la ruĝaj zonoj indikas kie plej abundas voĉdonoj kontraŭ enmigrado. Oni ekskludis la teritoriojn kie oni ne atingis 70% de la totala valida voĉdono.

Fonto: Vilaweb

dimecres, 22 de juliol del 2015

Sendependismaj partioj atingos majoritaton laŭ sondado de Público


Laŭ iu kalkulo de voĉdonoj surbaze de antaŭaj sondadoj, la sendependismaj listoj atingos absolutan majoritaton.

Público ĝisdatigis sian Kontinuan Observejon pri elektadoj per informado pri la balotoj okazontaj la venontan 27an de septembro en Katalunio. Laŭ ĝi, la sendependismaj listoj Junts pel Sí (Kune por Jes) kaj CUP entute sumus ĝis la absoluta majoritato en la Katalunia Parlamento. Malgraŭ ke ĝi estis prezentita kiel enketo, la laboraĵo ne estas ekzakte tia. Temas pri kalkulo de voĉdonoj surbaze de sondadoj publikigitaj antaŭ la starigo de la listo Junts pel Sí. Tial, la prezentitaj datumoj ne baziĝas sur rektaj telefonenketoj sed sur procenta analizo de la rezulto de antaŭaj sondadoj. En tiuj sondadoj oni ne povis demandi pri Junts pel Sí ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistis, tial la kalkulo perdas sian valoron.

Malgraŭ ĉio, en la sociaj retoj oni abunde komentis la rezultojn de la ĝisdatigo de la Kontinua Observejo, en kiu la komuna listo de CDC, ERC kaj aliaj suverenismaj grupoj, sumus 59 deputitojn kaj CUP, 10 pliajn. La parlamento kompletiĝus per 23 deputitoj de la maldekstra Catalunya Sí que es Pot (Katalunio Jes oni Povas), 21 de la novdekstra Ciutadans, 10 de la socialisma PSC, 9 de hispandekstra PP kaj 3 de UDC, katalunaj kristiandemokratoj.

Junts pel Sí kaj CUP sumus 46,4% de la validaj voĉdonoj. Catalunya Sí que es Pot estus en dua pozicio, kun ĉ. 17%. Ciutadans (C's), en tria pozicio kun 15,7%. PSC atingus 7,6% kaj PP 6,7%.

Fonto: Vilaweb.
Plia ligil-informado pri partioj  troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo. Lasta aldono (hispanlingve): La politika mapo de Katalunio en 2015


divendres, 31 d’octubre del 2014

Lasta enketo pri balotemo de la katalunoj


  La voĉdonoj por sendependiĝo okaze de la konsulto antaŭvidita por la 9a de novembro, laŭ nuna enketo, atingus 49'4%. Tion asertas la rezulto de enketo farita de CEO (Centre d'Estudis d'Opinió), organizo specialiĝinta en la esplorado de la opinioj de la civitanaro. Voĉdonoj kontraŭaj al la sendependiĝo estus entute 19'7% de la totalo. Dume, 12'6% el la voĉdonantoj respondus jes al propra ŝtato sed ne al sendependeco de tiu ŝtato. 7% el la enketitoj ankoraŭ ne decidis kaj 6'9% sindetenus. Ni memorigas ke la demando de la konsulto estos duopa: 1-ĉu vi deziras ke katalunio iĝu ŝtato? 2-En jesa kazo...ĉu vi deziras ke tiu ŝtato estu sendependa?                                La enketo ankaŭ informas pri la nunaj preferoj okaze de balotado por elekti la membrojn de la kataluna parlamento: ERC (Respublikana Kataluna Maldekstro, centro-maldekstruloj) venkus kaj ricevus 38-39 sidlokojn, CiU (Katalunisma dekstrularo) ricevus 32-33, PSC (Partio de la Socialistoj de Katalunio) ricevus 14-16, PP (Hispana dekstrularo) ricevus 11-13, Podem (Maldekstruloj inspiritaj de la indignula movado 15-M) ricevus 10-11, ICV-EUiA (maldekstruloj postkomunistoj) ricevus 8-9, Ciutadans (liberaloj-kontraŭsendependistoj) ricevus 8-9, CUP (radikala maldekstro) ricevus 8-9. Plia informiĝo en la kataluna: Vilaweb